12-taga vojaĝo al Uzbekistano "Laŭ la Urboj de la Granda Silka Vojo"

PROVIZORA PROGRAMO

(11 noktoj/ 12 tagoj)

1-a tago

Alveno al Taŝkenta Internacia Flughaveno. Renkonto kaj bonvenigo. . Transfero al Samarkando, urbo listigita en Listo de Monda Heredaĵo de UNESKO (320 km).
Alveno al Samarkando. Enhoteliĝo.
Tagmanĝo.
Ekskurso tra la urbo: Samarkanda Ŝtata Muzeo pri Historio de Kulturo de Uzbekistano. Monumento "Silkvoja Karavano". Ensemblo Registan - antikva forumo de Samarkando. Madrasoj Ulughbek, Ŝer-Dor, Tilla-Kari.
Vespermanĝo.
Promenado tra vespera Samarkando.

2-a tago

Matenmanĝo.
Ekskurso tra la urbo: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro. Maŭzoleo Gur-Emir. Maŭzoleo Ak-Sarai. Maŭzoleo Ruhabad.
Tagmanĝo.
Ekskurso tra la urbo: Arkitektura ensemblo Shahi-Zinda. Moskeo Hazret-Hyzr. Katedrala Moskeo kaj Maŭzoleo Bibi-Hanym.
Vespermanĝo.

3-a tago

Matenmanĝo.
Ekskurso tra la urbo: Observatorio kaj Muzeo de Ulugbek. Maŭzoleo de Hogxa Daniyor. Muzeo de fondiĝo de Samarkando. Arkeologiaj elfosaĵoj de Afrosiab.
Tagmanĝo.
"Koloroj de Orienta Bazaro". Vizito al Siyob-bazaro, plej granda en Samarkando.
Libera tempo.
Vespermanĝo en la tradicia uzbeka familio.

4-a tago

Matenmanĝo.
Unutaga vojaĝo al Urgut-montaro (45 km). Granda vilaĝa bazaro.
Renkontiĝo kun lokaj artmetiistoj kaj vizitoj al ties metiejoj.
Pikniko en montaro.
Vizito al "Ĉor-Ĉinor" (parko kun miljaraj platanarboj kaj sankta akvofonto).
Forveturo al Samarkando.
Vespermanĝo.
"Koro de Samarkando". Lum- kaj Son-prezentado sur Registan-placo.

5-a tago

Frua matenmanĝo.
Forveturo al antikva Buĥara (300 km) listigita en la Registro de Monda Heredaĵo de UNESKO.
Alveno al Buĥara. Enhoteliĝo.
Tagmanĝo.
Ekskurso tra la urbo: Labi-hauz-placo. Vizito al metiejoj de famaj orfaden-brodaĵistoj kaj al loka artmetiista centro.
Vespermanĝo.
Folklora prezentado en la Madraso Nadir-Divan-begi.

6-a tago

Frua matenmanĝo.
Forveturo al antikva Ĥiva, listigita en la Registro de Monda Heredaĵo de UNESKO (450 km).
Alveno al Ĥiva. Enhoteliĝo.
Tagmanĝo.
Ekskurso tra la urbo: Ichan Kala. Ota Darvaza. Kalta Minor. Madraso Muhammad Amin. Kunya Ark. Madraso Muhamad Rahim Ĥan. Maŭzoleo Pahlavan Mahmud.
Minareto kaj Madraso Islam Ĥoja. Tash Hovli.
Vespermanĝo.

7-a tago

Matenmanĝo.
Promenado tra la antikva urbo.
Libera tempo.
Tagmanĝo.
Forveturo al Buhara. Enhoteliĝo.
Vespermanĝo.

8-a tago

Matenmanĝo.
Ekskurso tra la urbo: Fortikaĵo Ark. Maŭzoleo Ismoil Samani. Minareto kaj Moskeo Kalon.
Madraso Mir-i-Arab. Madraso Alim Ĥan. Moskeo Maghoki-Attar.
Madraso Ulughbek. Madraso Abdul Aziz Ĥan.
Tagmanĝo.
Forveturo al Samarkando. Enhoteliĝo.
Vespermanĝo.

9-a tago

Matenmanĝo.
Unutaga vojaĝo al antikva Shahrisabz (100 km) - naskiĝloko de Amir Timur - listigita en la Registro de Monda Heredaĵo de UNESKO.
Alveno al Shahrisabz.
Ekskurso tra la urbo: Muzeo de Historio. Palaco Ak-Sarai. Moskeo Kok-Gumbaz.
Maŭzoleo Gumbazi Seyidan. Ensemblo Ĥazrati-Imam.
Tagmanĝo.
Forveturo al Samarkando. Survoje oni povas admiri belajn pejzaĝojn de loka monto-ĉeno.
Reveno al Samarkando.
Vespermanĝo.
Partopreno en la tradicia uzbeka geedziĝfesto.

10-a tago

Matenmanĝo.
Unutaga vojaĝo al antikva urbo Penĝikent, Respubliko Taĝikistano (55 km).
Ekskurso tra la urbo: Ŝtata historia muzeo. Arkeologiaj elfosaĵoj de la antikva Soghdia urboloko (V-VII jc).
Tagmanĝo.
Loka bazaro.
Forveturo al Uzbekistano.
Reveno al Samarkando.
Vespermanĝo.

11-a tago

Matenmanĝo.
Ekskurso al Ĉelek-distrikto (30 km). Vizito al la Maŭzoleo kaj Moskeo de Imam al-Buhari - fama islama teologo. Maŭzoleo Mahdumi A'zam.
Tagmanĝo.
Libera tempo. Butikumado.
Adiaŭa vespermanĝo "Ĝis revido, Samarkando!

12-a tago

Frua matenmanĝo.
Forveturo al Taŝkento (320 km).
Alveno al Taŝkento.
Ekskurso tra la urbo: Parko Amir Timur. Muzeo de Historio de Timuridoj.
Tagmanĝo.
Ekskurso tra la urbo: Placo de Sendependeco. Taŝkenta Metropoliteno. Teatra Placo.
Promenado en la urbocentro (Taŝkenta "Broadway").
Vespermanĝo.
Transfero al la Taŝkenta Internacia Flughaveno.
Forflugo.

VOJAĜKOSTOJ (kalkulo je 10-persona grupo kaj pli): 690 USD por unu persono. Tio inkluzivas loĝadon en dulitaj ĉambroj (necesejo kaj duŝejo en ĉiu ĉambro) en komfortaj tradiciaj 'karavan-serai-stilaj privataj hoteloj, trifojan manĝadon tage, surlokan transportadon en Uzbekistano per (mini)buso laŭ la tuta itinero (inkluzive ĉiujn transferojn, en- kaj ekster-urbajn vojaĝojn!), ekskursvojaĝon al Penĝikent (Taĝikistano), lokajn ekskursgvidantojn, enirbiletojn al muzeoj kaj monumentoj. Ni renkontos vian grupon en Taŝkenta flughaveno kaj veturigos vin al Samarkando ktp. Se la proponata programo ŝajnas al vi tro longa aŭ tro streĉa, ni povus iom mallongigi, malstreĉigi aŭ plilongigi ĝin, laŭ via bontrovo. Se vi havas iujn demandojn, petojn, proponojn, dezirojn ktp, ne hezitu kontakti nin. Ni klopodos laŭpove konsideri ĉiujn viajn dezirojn.

Nia kontakta adreso:

Anatoli Ionesov
Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro
Pf. 76, UZ-140100 Samarkando
Respubliko Uzbekistano
Kontakta telefono: +998 (66) 233 17 53
Rete: imps@rol.uz aŭ imps86@yahoo.com

Enretigo: Robert Bogenschneider, majo 2004