Al la enhavo | Samarkando | Pri Uzbekistano | Parolu uzbeke | La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro | La aŭtoroj | Gazetaraj artikoloj
"Brilanta fokuso de la terglobo", "Romo de l'Oriento", "Perlo de la islama mondo"... tiel epitetis Samarkandon la antikvaj poetoj, verkistoj, filozofoj kaj geografoj. Eĉ la nomon de tiu ĉi mirinda urbo oni tradukas el la persa lingvo kiel "lando, dezirata de la koro".
|
|
Situante en la koro de Centra Azio en la valo de la Zarafŝon-rivero je alteco de 725 metroj super la marnivelo, Samarkando estas unu el la plej antikvaj centroj de la monda civilizo.
Komence iom da historio. En la 6a - 4a jarcentoj a.K. Samarkando, tiam konata kiel Marakanda, jam estis la ĉefurbo de la granda ŝtato Sogd (Sogdiana). Laŭ historiaj skriboj, ĝi estis floranta verdplena urbo, kiu famis pri siaj metiartaĵoj. Pri la alta nivelo de kulturo kaj artoj de antikva Samarkando atestas ne nur la verkoj de helenaj kaj romanaj historiistoj, konserviĝintaj antikvaj manuskriptoj, sed ankaŭ rezultoj de arkeologiaj elfosaĵoj de urboloko Afrosiab. Ĝuste ĉi tie troviĝas la postrestaĵoj de antikva Samarkando, kiu ekzistis sur tiu ĉi loko almenaŭ ekde la 6a jarcento a.K. ĝis la jaro 1220, kiam la urbo estis plene detruita de mongolaj konkerintoj. La urboloko konsistis el la citadelo, interna urbo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estis elfositaj ruinoj de la palacoj, domoj de riĉuloj, loĝkvartaloj de metiistoj, kultaj konstruaĵoj, terakotaĵoj k.s. Same estis malkovrita la multkolora surmura Sogda (antaŭ-araba) fresko, kiu atestas pri vastaj politikaj kaj komercaj ligoj de tiama Samarkando kun aliaj ŝtatoj. La trovitaj artaĵoj, unuflanke, distingiĝas per originaleco, aliflanke, reflektas la fortikajn ligojn kun artoj de Grekio, Irano, Hindio, Ĉinio, Bizanco k.a. Multaj belegaj specimenoj de tiutempaj artoj videblas en lokaj muzeoj, unu el ili troviĝas en Afrosiab. Menciindas, ke la religioj en Centra Azio ŝanĝiĝis de zoroastrismo al budhismo kaj de budhismo al islamo.
En la 6a - 4a jarcentoj a.K. Samarkando, kiel la tuta Sogdiana, apartenis al antikvapersa Ahemenida regno, loka loĝantaro pagis impostojn per arĝento, juvelaj ŝtonoj, metiartaĵoj kaj samarkandaj junuloj militservis en la persa armeo.
En la jaroj 329 - 328 a.K. samarkandanoj sub la gvido de Spitamen heroe kaj insiste rezistis la armeon de Aleksandro la Granda kaj tiu rezistado daŭris ankaŭ post la perfida mortigo de Spitamen.
Fine de la 7a - komence de la 8a jarcentoj p.K. post la heroa rezistado, Samarkando estis konkerita de araboj. Ekde tiu ĉi tempo komenciĝas la islama periodo en la historio de la urbo. Konstruiĝas multenombraj moskeoj, malfermiĝas religiaj lernejoj - medreseoj, disvastiĝas la araba skribo.
Kiel konate, en la 9a - 12a jarcentoj en Centra Azio kaj en Samarkando mem vivis mondfamaj scienculoj, poetoj, pensuloj. Tio estis siaspeca Orienta Renesanco. Inter ili la reĝo de poetoj Rudaki, la caro de kuracistoj Abu Ali Ibn Sino (Avicenna), elstara matematikisto Omar Ĥajam, fondinto de algebro Al-Ĥorezmi, geniaj pensuloj Farabi kaj Beruni.
En la jaro 1220 Samarkando estis invadita kaj detruita de la hordoj de potencega Ĉingizĥan. Poste, la loĝantoj, kiuj restis vivaj, jam ne plu volis rekonstrui la urbon sur la malnova loko (Afrosiab), sed decidis revivigi ĝin sur la najbara areo, kie ĝi situas ĝis nun.
|
|
Dum pluraj jarcentoj tra Samarkando, kiel unu el la centraj vojkruciĝoj de la Granda Silka Vojo, pilgrimis multaj karavanoj el Ĉinio al Eŭropo.
La plejan disfloron Samarkando atingis dum la regado de Amir Timur (Tamerlan). Li naskiĝis la 9an de aprilo 1336 en la vilaĝo Ĥoĝa-Ilgar, kiu nun troviĝas apud la urbo Ŝaĥrisabz, en la familio de loka nobelo Taragaj el la tjurkigita mongola tribo Barlas. En 1370 Tamerlan fariĝis Emiro - reganto de Maverannaĥr. Estante en sia ekstera politiko la nevenkebla grandega konkerinto (el liaj militiroj ni menciu la frakason de la Ora Hordo, venkon super la turka sultano Bajazid k.t.p.), en sia interna politiko li strebis al unuigo de la antaŭe apartiĝintaj feŭdaj regnoj, fortigo de ekonomio, evoluigo de komerco. Amir Timur multe zorgis pri disvolvo de metioj, terkulturado kaj brutbredado, kiujn li opiniis la fundamentaj fontoj de potenco de la ŝtato. Li same estis la saĝa protektanto de sciencoj kaj artoj.
|
|
Farinte Samarkandon la ĉefurbo de sia grandega imperio, Timur transformis ĝin en la grandan komerco-metian kaj kulturan centron, en la gravan punkton sur la granda Silka Vojo. Ĝuste dum la tempo de Timur en Samarkando estis konstruitaj la mondfamaj arkitekturaj majstroverkoj, kiuj admirigas vizitantojn ĝis hodiaŭ. En la urbo mem kaj ĝies ĉirkaŭaĵoj estis plantitaj aromplenaj florbedoj kaj luksaj ĝardenoj, kies nomoj konserviĝis ĝis la nuna tempo (Bogiŝamol, Bogibaland, Bogizagan k.a.). Timur forpasis la 18an de februaro 1405 dum la militiro al Ĉinio.
Lia 660-jariĝo estis mondskale celebrata sub la aŭspicio de UNESKO kaj en Uzbekistano "1996" estis oficiale proklamita kiel "La jaro de Amir Timur" por omaĝi la jubileon de nia elstara kaj mondfama antaŭulo.
Post la morto de Timur, laŭ lia testamento, la samarkandan tronon okupis lia nepo Ulugbek (Muhammad Taragaj). Ulugbek naskiĝis la 22an de marto 1394 kaj en 1409 li estis proklamita la reganto de Samarkando (en 1994 la mondo celebris la 600-jaran jubileon de la granda scienculo).
|
|
Diference de sia potencega avo, Ulugbek famiĝis ne sur batalkampoj, sed en evoluigo de scienco kaj antaŭ ĉio de lia ŝatata astronomio. En la konstruita (1430) plej granda tiutempe observatorio Ulugbek kune kun aliaj grandaj scienculoj (Kazi-Zade Rumi, Ali Kuŝĉi k.a.) faris la gravegajn sciencajn malkovrojn en astronomio, kiuj ne perdis sian signifon eĉ nuntempe. En sia ĉefa scienca verko "Ziĉi-Guragani" - "Novaj astronomiaj tabeloj" - li formulis la teoriajn bazojn de astronomio kaj publikigis la katalogon de 1018 steloj. Krome en la observatorio de Ulugbek estis faritaj ankaŭ aliaj elstaraj malkovroj: estis kalkulitaj al oblikveco de ekliptiko al la ekvatoro, daŭreco de la tropika jaro, k.t.p. Nun en la konserviĝinta parto de la iama 3-etaĝa grandioza observatorio oni povas vidi la malsupran parton de la impona sekstanto, kiu estis uzata por eltrovo de koordinatoj de la suno, luno kaj planedoj dum ilia trapaso trans la meridianon. Apud la obervatorio altiĝas la monumento al ties elstara kreinto.
En Samarkando loĝis kaj kreis siajn senmortajn verkojn ankaŭ elstara poeto kaj ŝtata aganto, fondinto de la uzbeka poezio, Aliŝer Navoi (1441 - 1501). Mondkonatas lia fama verko "Hamsa" ("Kvino"), enhavanta tiajn ĉefverkojn kiel "Lejla kaj Meĝnun", "Farhad kaj Ŝirin" k.a. (i.a. kelkajn poemojn de Aliŝer Navoi bele esperantigis eminenta uzbekia esperantisto Petro Poliŝĉuk). La impona monumento al la fama poeto apudas la Samarkandan Ŝtatan Universitaton, kiu portas lian nomon.
En Samarkando estas multaj interesaĵoj, sed pleje allogas turistojn el le tuta mondo la belegaj historiaj monumentoj de la urbo. Ni konatiĝu kun kelkaj el ili.
|
|
Ŝahi-Zinda - kio signifas "vivanta caro" - (kies nomo venas de la tombo de Kussam ibn Abbas, la kuzo de la profeto Muhammad, kiu laŭlegende estis enterigita ĉi tie kaj ĝis nun vivas en loka puto), estas majesta unika arkitektura ensemblo, kies konstruado komenciĝis jam en la 11a - 12a jarcentoj. Sed plimulto de ties maŭzoleoj estis konstruitaj en la 14a - 15a jarcentoj. Plej famas el ili tiuj de Kussam ibn Abbas, Ŝodi-Mulk-Aka, Tuman-Aka k.a. La monumentoj estas ornamitaj per buntkoloraj kaj luksaj dekoraĵoj el ĉizita terakoto kun kunmetitaj mozaikoj. Oni plenrajte nomas Ŝahi-Zinda-n belega subĉiela muzeo, majstroverko de la monda konstruarto.
|
|
La Maŭzoleo "Gur-Emir" (kio signifas "tombo de emiro") estas la familia tombejo de Timur kaj Timuridoj. Ĝuste ĉi tie estas enterigitaj Timur mem, du liaj filoj Ŝahruĥ kaj Miranŝah, liaj nepoj Muhammad Sultan kaj Ulugbek kaj ankaŭ spirita mentoro de Timur, la muzulmana ŝejko el Medino, Mir Sejid Bereke kaj iu Ŝah-Ĥoĝa. Speciale mirigas la vizitantojn la grandega, brilanta sub la sunaj radioj per neripeteblaj koloroj, kupolo de Gur-Emir, kovrita per la blua glazuro.
La arkitekturan komplekson Registan (kio signifas "sabla loko") formas tri majestaj medreseoj (islamaj altlernejoj): Ulugbek (1417 - 1420), Ŝer-Dor (1619 - 1636) kaj Tilla-Kori (1647 - 1660), kiuj ŭirkaŭas la placon de tri flankoj. Registan estis la koro de antikva Samarkando, ties forumo kaj komerca metiista centro.
|
|
Dum krespuskoj oni venas ĉi tien ne nur por admiri la fabelan panoramon de la Registan-placo, sed ankaŭ por spekti la unikan lum-sonan spektaklon "La koro de Samarkando". Akompanate de la popolaj melodioj kaj diversdirektaj kaj diverskoloraj lumĵetoj dum tiuj ĉi originalaj vesperaj prezentadoj, kvazaŭ reviviĝas la monumentoj mem, kiuj plenvoĉe rakontas pri si kaj pri longa kaj tumulta historio de la urbo.
Apud Samarkando troviĝas la moskeo kaj maŭzoleo de Imam Al-Buĥari, kie estas entombigita tiu ĉi mondkonata kaj elstara islama teologo. Tiu ĉi loko estas pilgrimejo de muzulmanoj el la tuta mondo.
Krom la jam menciitaj sendube vizitindas ankaŭ multaj aliaj samarkandaj interesaĵoj: Ak-Saraj, Ruĥabad, Iŝrat-Ĥona, Abdi-Darun, Hazret-Ĥizr, Ĥoga-Aĥror k.a.
|
|
Sed la ĉefa riĉaĵo de Samarkando estas ties gastamaj kaj pacamaj loĝantoj, homoj de multaj nacioj (uzbekoj, taĝikoj, rusoj, tataroj, hebreoj, armenoj, koreoj k.a.), de diversaj religioj (muzulmanoj, kristanoj, judaismanoj, bahaanoj k.a.), kiuj vivas en amikeco kaj konkordo, estante la civitanoj de sendependa Uzbekistano. Laste, sed ne balaste, dum via vizito al nia hejmurbo, vi havos la eblecon konatiĝi kaj amikiĝi kun lokaj esperantistoj kaj ties kreaĵo - la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro. Unuvorte, koran bonvenon al antikva kaj eterne juna Samarkando! Aŭ kiel kutime oni diras en Uzbekistano bonvenigante gastojn: "Ĥus kelibsiz, aziz mehmonlar!"