Al la enhavo | Samarkando | Pri Uzbekistano | Parolu uzbeke | La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro | La aŭtoroj | Gazetaraj artikoloj
|
|
Ĉio fakte komenciĝis de la Lingvo Internacia Esperanto kaj de la kreita en 1977 en Samarkando Klubo de Internacia Amikeco "Esperanto", poste fariĝinta unu el la plej aktivaj en la lando. Ni komencis internacian korespondadon Esperante, ni ekhavis amikojn en multaj landoj, el alsenditaj de esperantistoj materialoj ni ekis organizi diverstemajn ekspoziciojn, inkluzive la ciklon de la internaciaj ekspozicioj "Paco - Espero de la Planedo", kiuj sukcese eksponiĝis en Samarkando, Taŝkento kaj ankaŭ en kelkaj urboj de Rusio. Alsenditaj eksponaĵoj - afiŝoj, desegnaĵoj, bildkartoj, dokumentoj ktp - intertempe formis kolekton de Samarkanda Esperanto-Klubo kaj bazon de la estonta Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, kiu estis inaŭgurita de samarkandaj esperantistoj la 31-an de decembro 1986 honore al la Internacia Jaro de Paco. La muzeo situas en la administra konstruaĵo de la Centra Parko de Kulturo kaj Ripozo de Samarkando (Mustaqillik Strato, 56).
En 1989 per la decido de estraro de Ministerio pri kulturaj aferoj de Uzbekistano la muzeo estis distingita per la honora titolo "Popola Muzeo". Ties moto iĝis la vortoj de la elstara uzbeka poeto kaj humanisto Aliŝer Navoi, kiu jam antaŭ kvin jarcentoj alvokis:
Komprenu, homoj de la tero,
Malamikeco - ja malbeno.
Vivu do ĉiam amikece,
Senkverele kaj fratece.
La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro estas senprofitcela neregistara organizo, korformita al universalaj homaj valoroj kaj celanta:
Estante frukto de la civila diplomatio kaj siaspeca internacia inform-komunika packrea centro, la muzeo realigas diversajn edukajn programojn, internaciajn projektojn kaj artajn ekspoziciojn samkiel ĝi posedas konstantan ekspozicion.
La muzea fondaĵo formiĝis ĉefe el koresponde ricevitaj materialoj, reflektantaj praktike ĉiujn problemojn de la homaro, ricevintajn la nomon "globskalaj", antaŭ ĉio problemoj de pluvivado, malarmado, homrajtoj, evoluado, mediprotektado, sana vivmaniero ktp. La muzea kolekto ampleksas pli ol 20.000 eksponaĵojn el pli ol 100 landoj de ĉiuj kontinentoj - afiŝoj, flugfolioj, desegnaĵoj, pentraĵoj, tapiŝoj, flagoj, fotoj, dokumentoj, libroj, periodaĵoj, insignoj, medaloj, poŝmarkoj, slajdoj, KD-oj, muzikkasedoj, gasbalonoj, gluetikedoj, T-ĉemizoj, sunenergia forno kaj multaj aliaj. Ekzemple, japanaj amikoj donacis pecetojn de tegmenta tegolo el Nagasaki (fandiĝintaj post la atoma eksplodo kaj trovitaj je unukilometra distanco de la eksploda centro). Ĉi tie ni povas vidi kapsulojn kun la tero el la loko de Stalingrada batalo, el la fifama Koncentrejo Auschwitz, el la Paca Parko en Hiroŝimo... La fragmentoj de la detruita Berlina Muro - falinta simbolo de konfrontiĝo inter Oriento kaj Okcidento - oni alportis el Germanio. La Defend-ministerio de Usono - Pentagono - transdonis donace al la muzeo du partojn de la usonaj mezdistancaj nukleaj raketoj "Pershing - 2" malmuntitaj konforme al la kontrakto inter USSR kaj Usono, la "restaĵoj" de sovetiaj nukleaj raketoj SS-20 venis de unu el partoprenintoj de ties likvidado. Samloke oni trovas la donacon de la germana astronaŭto Reinhard Furrer: suveniro farinta kun li en la kosmoŝipo "Challenger 112 cirkaŭflugojn de la Tero. Kortuŝas per sia belo kaj vivamo la originalaj pentraĵoj de franca pentristino Denise Legrix, speciale kiam oni ekscias, ke ili estas pentritaj per la broso tenata en la buŝo de la virino naskiĝinta sen kruroj kaj brakoj. Same impresas la pentraĵo "Trankvila akvo" far usona buŝpentristino Cindi Bernhardt.
En la ekspozicio estas multaj mirindaj per sia fantazio, heleco de farboj kaj talento infandesegnaĵoj kun iliaj infane senperaj kaj sinceraj meditoj pri si kaj pri sia percepto de la mondo, pri la mondo nuntempa kaj estonta. Peceton de ruĝa briko, uzita meze de la 19-a jarcento por konstruado de la ĉefa sidejo de Smithsona Institucio en Waŝington-urbo (nune plej granda muzeo en la mondo!), donacis usonaj kolegoj. El ĉia urbo Xi'an (kiu siatempe rolis kiel starta punkto de la Granda Silka Vojo!) venis bela 7-metra tapiŝo "Ni volas pacon. Ni amas pacon", farita de tieaj mezlernejanoj uzintaj 2000 eltranĉitajn el ŝtofo blankajn packolombojn. Infanoj el malproksima Nov-Zelando sendis al la muzeo ilian kolektivan verkon - 23-metran surŝtofan artaĵon pri paco. Inter multenombraj eksponaĵoj estas unikaj dokumentoj, raraj libroj, afiŝoj...
La tuta ekspozicio substrekas la prioritaton, kiun homoj en la tuta mondo atribuas al universalaj homaj valoroj kaj vivnecesa tasko, ke tiu prioritato estu rekonita en internaciaj rilatoj. Verdire, ni mem estis surprizitaj kiel rapide kaj vaste la ideo pri fondo de tiu ĉi muzeo estis akceptita kaj subtenita en la tuta mondo. Mi pensas, ke tio montras, ke ĉiuj homoj, sendepende de iliaj loĝlokoj, antaŭ ĉio zorgas pri la problemoj de paco, homrajtoj kaj konservado de la vivo sur nia planedo.
La muzeo havas vastajn kontaktojn kun multaj internaciaj kaj naciaj (interregistaraj kaj neregistaraj) organizoj kaj kun miloj da homoj de bona volo sur ĉiuj kontinentoj. Siajn publikaĵojn al la muzeo sendas UNO, OSKE, Europa Konsilio, UNESKO, ICOM, NATO, Internacia PEN-klubo, Norvega Nobel-Instituto, Monda Konsilio de Eklezioj, Monda Banko, Internacia Komitato de Ruĝa Kruco kma. La muzeo estas membro de la Internacia Paca Buroo en Ĝenevo kaj de la Internacia Reto de Pacmuzeoj. Materialoj el la muzea kolekto estis eksponataj en Cipro, Francio, Nederlando, Rusio, Usono, Japanio, Belgio kaj aliaj landoj. Estas interese, ke la unua numero (N 1/2000) de la revuo "ICOM News" eldonata en Parizo sub aŭspicio de UNESKO de la Internacia Konsilio de Muzeoj en la angla, franca kaj hispana lingvoj kaj disvastigata en 148 landoj malfermiĝis per la artikolo pri la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando. Ĉiu vizitanto de la muzea ekspozicio sentas sincerecon kaj universalecon de ties organizantoj samkiel de tiuj kiuj helpas al la muzeo kaj sendas ĉi tien eksponaĵojn. Oni tuj sentas, ke paco kaj sana medio - estas tio, kion homoj plej multe volas kaj ke ili pretas kune labori por humanigo de la internaciaj interrilatoj kaj por konservado de nia unusola komuna Hejmo - planedo Tero.
Dum tiuj ĉi jaroj la muzeaj aktivuloj formis kelkajn agadterenojn, en kiuj ni laboras. Ni nomu ilin konstantaj projektoj.
1. "Aŭtografo de Paco"
Aktivuloj de la muzeo kreas unikan kolekton de subskribitaj fotoj, personaj mesaĝoj, vizioj kaj aŭtografiitaj verkoj de mondaj eminentuloj, signife kontribuintaj al konstruado de la pli bona mondo sur nia planedo. Jam estas ricevitaj pli ol 1000 reeĥoj kaj eksponaĵoj de nuntempaj elstaruloj, inkluzive ŝtat- kaj registar-estrojn, gvidantoj de internaciaj organizoj, grandaj verkistoj, poetoj, sciencistoj, muzikistoj, astronaŭtoj, 'steloj' de teatro, kino, sporto, Nobelpremiitoj ...
Laŭpete de Fondaĵo Magenta el Amsterdamo, parto de tiu ĉi unika kolekto en majo-junio 1996 estis eksponata sur la speciala eduka ŝipo kaj vizitis 25 nederlandajn urbojn. Laŭ vortoj de reprezentantoj de Magenta, la kolekto faris "fantastan impreson".
Estonte estas planata malfermo de speciala galerio/ biblioteko/ muzeo "Autografo de Paco", kie ni eksponos aŭtografiitajn librojn, muzikajn registraĵojn, artaĵojn, arkivajn dokumentojn ktp, alsenditajn de renomaj agantoj de monda politiko, scienco, kulturo, arto...
2. "Infanoj de X-Lando: Rigardas la Mondon"
La celo de tiu ĉi projekto - ebligi al niaj samlandanoj konatiĝi kun diversaj landoj, popoloj, kulturoj tra la okuloj de infanoj de tiuj ĉi ŝtatoj. Dum lastaj jaroj la muzeo aranĝis infanartajn ekspoziciojn el Francio, Suda Koreio, Australio, Egipto, Tajvano, Nov-Zelando, Filipinoj, Irano, Albanio, Tibeto, Japanio, Sud-Afriko, Rusio, Malto ... En proksima futuro ni planas fondi ĉi tie la konstantan Internacian Infanartan Galerion.
3. Infana Festivalo de Paco kaj Malarmado
En la centra urba parko kaj la regiona Infana Palaco de Artoj ĝis nun ni okazigis ses similajn festivalojn. Kutime ni organizas ilin dum la Semajno de UN por malarmado. Moto de la festivalo: "Milito ne estas ludo. Kial do ludi militajn ludilojn? Paco komenciĝas de mi." Tiamaniere ni invitas infanojn interŝanĝi iliajn militajn ludilojn je pacaj. Infanoj redonas siajn aŭtomatpafilojn, pistolojn, pafilojn, tankojn, katapultilojn ktp, subskribas la Internacian kontrakton pri infana malarmado kaj interŝanĝe ricevas je sia elekto diversspecajn senperfortajn kaj edukajn ludilojn, ekzemple, molajn animalojn, konstrukciilojn, kreivajn ludojn, librojn, farbojn, krajonojn, pilkojn k.a. Tiuj infanoj, kiuj ne posedas militajn ludilojn, alportas siajn poemojn, manartaĵojn kaj desegnaĵoj pri paco. Ĉiu partoprenanto estas distingata per la speciala Diplomo de paco kaj malarmado. Krom interŝanĝo de ludiloj, kadre de tiu ĉi populara festivalo okazas origami-metiejoj, koncertaj programoj, konkursoj, ekspozicioj, filmoj, loterio de paco, plumamika servo k.c. Sukcesa okazigo de tiuj ĉi festivaloj montras, ke tiujn packreajn aranĝojn necesas daŭre organizi. Ja stereotipoj de "senmalutileco" de militaj ludiloj daŭre nestas en infanoj kaj en plenkreskuloj kaj superi ilin estas sufiĉe malfacile. Ni opinias, ke militaj ludiloj ankaŭ povas kontribui al militigo de konscio de infanoj kaj gejunuloj, tial ni strebas konigi tion kaj al infanoj, kaj al iliaj gepatroj kaj proponi al ili alian alternativon. La ĉefa celo de la festivaloj de paco kaj malarmado estas inokuli al infanoj ekde frua infaneco konstruktivan kaj kreivan vidhorizonton de la vivo kaj naturo por ke ili vivu en paco kun si mem, kun pozitivaj rilatoj kaj valoroj, kiun ili povu kunpreni al ilia plenkreskula vivo kaj por ke ili neniam volu detrui tiun ĉi mondon.
4. "Belo Savos la Mondon"
Ni organizas en Uzbekistano ekspoziciojn de eksterlandaj pentristoj kaj de samarkandaj artistoj eksterlande. En tiuj ĉi ekspozicioj estas demonstrataj pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj, malkovrantajn belon de la naturo, belon de amikeco, belon de amo, belon de kreado, belon de paco inter nacioj. Parto de tiuj ĉi artaĵoj estas en la konstanta muzea ekspozicio, ni okazigis personajn ekspoziciojn de artistoj el Francio, Anglio kaj Germanio. Sed verŝajne la plej hela elmontro de la projekto fariĝis okazigo (en Samarkando) de la internacia konferenco de artistoj "Belo Savos la Mondon" kaj de la internacia ekspozicio "Arto kaj Belo" (kunlabore kun la Asocio Artistoj por Paco), dediĉitaj al la 10-jariĝo de nia muzeo. Longtempa celo estas fondo de la Internacia Arta Galerio "Belo Savos la Mondon" en Samarkando.
5. "La Mondo Tra la Okuloj de Handikapitaj Infanoj"
Tiu ĉi projekto celas organizon de la internaciaj artaj ekspozicioj de la infanoj kun limigitaj fizikaj aŭ mensaj malordoj, viktimoj de malsanoj, perforto, krimoj, militoj, poluciita medio kaj aliaj kataklismoj. Ni volas ne nur demonstri en Samarkando kaj en aliaj urboj de Uzbekistano iliajn kreajn kapablojn, fantazion kaj inspiron, sed ankaŭ grandan spiriton de tiuj ĉi knaboj kaj knabinoj, iliajn sentojn, revojn, strebojn, vizion de la pli bona mondo tra ilia kreado.
6. "La Mondo de Ridetoj"
Ni preparas la tutmondan kolekton de ridetoj kaj invitas vin ekrideti kun ni, vin, viajn parencojn, amikojn, kolegojn, najbarojn, hejmbestojn kaj ĉiujn vivantajn estaĵojn sur la Tero. Tio povas esti ĉiuspecaj ajnformaj ridetoj, je via propra elekto (fotoj, pentraĵoj, desegnaĵoj, gravuroj, karikaturoj, komputilaj grafikaĵoj, poemoj, anekdotoj ktp). La aĝo de ridetontaj partoprenantoj kaj kvanto / dimensio de sendataj materialoj estas NELIMIGITAJ. Dum proksima tempo en la muzeo estos malfermita speciala Internacia Halo de Ridetoj. Do, komencu rideti plejeble baldaŭ, hodiaŭ, ĝuste nun...
7. Klubo de Internacia Amikeco "Esperanto"
Tiu ĉi klubo funkcias ĉe la muzeo por popularigo kaj utiligo de la internacia lingvo Esperanto kiel efektiva neutra rimedo de la internacia komunikado kaj kiel grava instrumento de pacedukado. Aktivuloj de la muzeo preparis kaj eldonis la unuan uzbeklingvan E-studlibron. La klubo "Esperanto" ankaŭ inkluzivas plumamikan servon asistantan al infanoj kaj plenkreskuloj de diversaj landoj establi senperajn reciprokajn kontaktojn, kiuj pli bone ol io kontribuas al interkompreniĝo, amikeco kaj paco sur nia planedo. Tiucele estas planate eldoni internacian gazeton de la plumamikoj.
8. "Granda Silka Vojo"
La muzeo strebas per siaj rimedoj de la popola diplomatio revivigi la tradiciojn de la Granda Silka Vojo, evoluigi kulturajn interŝanĝojn, internacian turismon, establi partnerecajn ligojn kaj kunlaboron inter lokaj kaj eksterlandaj entreprenistoj kaj specialistoj en diversaj sferoj.
9. "Samarkando en Ĉiuj Kontinentoj"
Nia hejmurbo estas parto de la Monda Heredaĵo de UNESKO. Ni kolektas ĈIUSPECAJN materialojn (leterojn, vojaĝrakontojn, gazetartikolojn, librojn, broŝurojn, poemojn, kantojn, fotojn, desegnaĵojn, dokumentojn ktp) pri Uzbekistano kaj Samarkando. Fakte, ŝION AJN pri la temo, inkluzive fotojn de startoj, vendejoj, restoracioj, hoteloj, komunumoj, kompanioj, varoj ktp estos tre bonvena. Ĉiuj senditaĵoj estos eksponataj en la speciala ekspozicio en la muzeo. Ni ankaŭ publikigos la plej interesajn materialojn en nialanda gazetaro.
Dum pasintaj jaroj la muzeo pruvis sian vivkapablon kiel neordinara muzeo de la nova tipo, ne havanta analogiojn en la landoj de KSS kaj Baltio. Tamen necesas agnoski, ke pro la manko de respektiva materia-teknika bazo, ties grandagaj potencialaj ebloj estas ankoraŭ ne plene utiligataj. Ni iom ekrevu. La futuron de la muzeo ni volus vidi kiel multfunkcian, ekipitan per ĉio necesa, Internacia Paccentro, laŭeble konstruita laŭ speciala projekto - kun kelkaj haloj por konstanta ekspozicio, aparta lokalo por provizoraj ekspozicioj, galerioj "Autografo de Paco", "Belo Savos la Mondon", "La Mondo Tra la Okuloj de Infanoj", Internacia Halo de Ridetoj kaj ĉambro de pacaj kreivaj ludiloj, negranda konferencejo por okazigo de renkontiĝoj, prelegoj, seminarioj kaj kreaj metiejoj, por demonstro de slajdoj, kino- kaj video-filmoj; biblioteko, arkivo, ĉambro por malstreĉiĝo kaj interna paciĝo, malgranda komputila centro kun modernaj komunikiloj kun la tuta mondo kaj eĉ mini-hotelo por volontulaj helpantoj alvenontaj ĉi-tien el diversaj landoj. Sur la planko estas muntita grandega mondmapo, ĉirkaŭe troveblas floroj kaj dekoraciaj plantoj el multaj anguletoj de la terglobo, mallaŭte sonas agrabla muziko, voĉoj de naturo, kvazaŭ kun ni parolas la planedo Tero mem...
Sed evidente ĉio-ĉi estas el la sfero de revoj. Kvankam, kiel oni diras, ke ĉio komenciĝas ekde la revo. Kaj kiu scias, povas esti iam tio efektiviĝos...
La tuta aktivado de la muzeo plejparte baziĝas sur la volontula laboro de ties aktivuloj kaj helpo de amikoj tra la tuta mondo, kiujn ni konsideras plenrajtaj "akciuloj" de la muzeo. Se vi kaj viaj amikoj dividas kun ni niajn strebojn kaj volas subteni la muzeon, via helpo estos dankeme akceptita. Nuntempe estas organizata la Societo de amikoj de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro kiel grupo de subteno de niaj iniciatoj. Kaj kompreneble, ni ĉiam tre ĝojos akcepti vin kaj viajn amikojn en antikva kaj eterne juna Samarkando kaj en nia Pacmuzeo. Bonvenon!
Poŝta adreso:
Anatoli Ionesov
Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro
P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando
Respubliko Uzbekistano.
Kontakta telefono/ fakso: +998 (66) 233 17 53.
Retpoŝto: imps@rol.uz aŭ imps86@yahoo.com(kutime por mesaĝoj en simpla TEKSTA (.txt) formato, SEN suplementoj).
Interreto:
http://www.aliaflanko.de/urbo/samarkand/muzeo.html
http://satamikarohm.free.fr/article.php3?id_article=357
http://www.civilsoc.org/nisorgs/uzbek/peacemsm.htm
http://peacetur.freenet.uz
http://peace.museum.com