Al la enhavo | Samarkando | Pri Uzbekistano | Parolu uzbeke | La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro | La aŭtoroj | Gazetaraj artikoloj
|
|
|
|
La Respubliko Uzbekistano, antaŭ nelonge proklaminta sian sendependecon, denove malfermis siajn limojn por la cetera mondo.
Tiu ĉi "griza" kaj malavara tero, delonge alloginta al si la atenton de elstaraj militestroj, komercistoj kaj pensuloj, hodiaŭ prave estas konsiderata kiel rezervejo, vera subĉiela muzeo. La historioj antikva kaj nuntempa, harmonie interplektiĝas ĉi tie en la multkoloran mozaikon.
|
|
Uzbekistano geografie situas inter la grandaj riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo kaj okupas la nordan kaj centran partojn de Meza Azio. Ties nordaj kaj okcidentaj provincoj kuŝas plejparte sur la ebenaĵoj de Turan - malalta plataĵo, dum la orientaj kaj sudaj provincoj okupas la pitoreskajn montoĉenojn de Tjanj-Ŝanj kaj Gissar-Alaj-montaroj.
Jam en la malproksima antikveco (la dua kaj la unua miljaroj antaŭ Kristo) sur la teritorio de Uzbekistano formiĝis la unuaj urbaj civilizoj, dislokitaj en kelkaj kultur-historiaj regionoj: Baktrio, Sogd, Ŝaŝ Ustruŝana, Ĥorezm, Fergana. Ili ĉiuj formis la gravan komercotransportan vojkrucon sur la Granda Silka Vojo kaj ludis signifan rolon en la kultura kaj historia evoluo de Meza Oriento. Tra tiu ĉi lokoj trapasis la ĉevalistoj de la persaj caroj, la regimentoj de Aleksandro la Granda kaj la hordoj de Ĉingizĥan. Ĉi tie ankaŭ regis Timur (Tamerlan) kaj saĝklerigis la eminentaj pensuloj de la Oriento: Avicenna, Beruni, Firdousi, Hajam, Ulugbek, Navoi, Babur kaj aliaj.
La nuntempaj gardantoj de la riĉega historia kaj kultura heredaĵoj de la pasintaj jarcentoj en la nuna Uzbekistano estas la urboj Samarkand, Buĥara, Ĥiva, Taŝkent, Ŝaĥrisabz, kiuj daŭre altiras multenombrajn turistojn el la tuta mondo. Vere la arkitekturaj kreaĵoj de Samarkando ne povas ne kapti ĉies imagon. La urbo aĝas pli ol 2700 jarojn, sed en ĝi ankaŭ hodiaŭ brilas la sin direktintaj ĉielen radiantaj minaretoj kaj bluaj kupoloj, restigitaj al ni de mezepokaj majstroj. Tutmonde famas la maŭzoleo de Timuridoj "Gur-Emir", la ensemblo Registan, la kulta komplekso Ŝaĥi-Zinda, la moskeo Bibi-Ĥanim k.a.
Buĥara estas alia fama centro de la historiaj vidindaĵoj. Tradukite el la Sanskrito, la vorto Buĥara signifas "monaĥejo" kaj vere la historia parto de la urbo mirigas siajn gastojn per la origina misterpleno kaj spirita inspiro. Atente rigardu la fieran nekutime sveltan konstruaĵon de la maŭzoleo de la Samanidoj kaj vin nepre kaptos la sento de profunda emociiĝo kaj kunsento al la eventoj de la pasinto. Mirigas la imagon ankaŭ aliaj monumentaj kreaĵoj de la mezepoka Buĥara - medreseo Mir-Arab, la moskeo kaj minareto Poi-Kaljan, la moskeo Magoki-Attari, la medreseo Kukeltaŝ k.a.
Tra Buĥara senfintorente iris komercaj karavanoj al la nordo, kie ilin renkontis ege riĉa ege riĉa, fabela kaj ĉiam sunplena tero de Ĥorezm. Mankas en Uzbekistano pli malavara je monumentoj regiono, kiu en tiom malvasta fekunda "insuleto" ĉirkaŭate de sablaroj, gardis tiom da majstroverkoj de monda konstruarto. La fontoj de la Ĥorezma civilizacio enpenetris la duan miljaron a.K. Pli poste ĉ tie formiĝis la belegaj monumentaj kompleksoj de la originala urba kulturo, reprezentitaj dank' al arkeologiaj elfosaĵoj de la urbaj loĝlokoj Kjuzeli-Gyr (6a ĝis 5a jarcentoj a.K.), Bazar-Kala, Ĝanbas-Kala, la originala kulta centro Koj-Krylgan-Kala (4a ĝis 3a jarcentoj a.K.).
La valoregajn artefaktojn la arkeologoj trovis ankaŭ en la monumento de la unua jarcento p.K. Toprak-Kala (palacaj-templaj konstruaĵoj, pentroarto, rita atributaro k.a.). Sed vera trezorejo de la arkitekturaj antikvaĵoj sendube estas la Ĥiva urba muzeo, en kiu ĉio "spiras" la malproksimajn tempon, epokon kaj antaŭulojn. La plej elstara parto de Ĥiva estas Iĉan-Kala, arkitektura rezervejo de la antikva urbo. Beligas la urbon ankaŭ aliaj monumentaj konstruaĵoj de la muzulmana konstruarto: la ĉefa moskeo de la 10a jarcento, la maŭzoleo de Sejid Allaudin (1325), la palaco Taŝ-Ĥouli (1832) k.m.a.
Viziti Uzbekistanon estas propraokule konatiĝi kun la vera historio de mezaziaj popoloj, t.e. efektivigi tre allogan vojaĝon al la lando, kiu akiras sian novan rolon en la kulturo de la monda komunumo.
| Oficiala nomo: | Respubliko Uzbekistano (O'zbekiston Respublikasi). Sendependeco de la lando estis proklamita la 31an de aŭgusto 1991. |
| Areo: | 447.400 km |
| Loĝantaro: | 24 milionoj. Uzbekistano estas multnacia ŝtato - ĉi tie loĝas reprezentantoj de ĉ. 120 nacioj. Uzbekoj - tjurkdevena etna grupo - konsistigas la plimulton de la loĝantaro (71%), rusoj (8%), taĝikoj (5%), kazaĥoj (4%), tataroj (3%), karakalpakoj (2%), kirgizoj (1%), koreoj (1%). Minoritatoj inkluzivas, krom la jam menciitajn, ukrainojn, hebreojn, armenojn, germanojn k.a. |
| Ĉefurbo: | Taŝkento (Toŝkent). Ĝi estas la plej granda urbo en Centra Azio (2,3 milionoj da enloĝantoj). |
| Ŝtata lingvo: | Uzbeka. En ĉiutaga vivo estas uzata ankaŭ la rusa, taĝika kaj aliaj lingvoj. La uzbeka lingvo apartenas al la tjurka lingva grupo. Ĝi estas aglutina lingvo kun la akcento ĉiam trafanta la lastan silabon. |
| Ĉefa religio: | Islamo (ĉefe sunaismo). Krome estas komunumoj de kristanoj (ortodoksanoj, protetantoj, katolikoj), judaismanoj, budhistoj, bahaanoj k.a. |
| Nacia valuto: | Sum (lanĉita la 1an de julio 1994) |
| Tempozono: | Grinviĉa Tempo + 5 horoj |
| Ŝtatformo: | Respubliko |
| Administra strukturo: | Aŭtonoma Respubliko Karakalpakstano, 12 provincoj, 155 distriktoj. |
| Klimato kaj averaĝaj dumsezonaj temperaturoj: | Seka kaj kontinenta. Kutime kun mallonga frosta vintro, frua printempo, seka kaj tre varma somero kaj milda aŭtuno. Somere la tago daŭras ĉ. 15 horojn, vintre - ne malpli ol 9 horojn. Vintre: +6 (tage) -3 (nokte); 32 pluvaj tagoj. Printempe: +21 (tage) +8 (nokte); 29 pluvaj tagoj. Somere: +34 (tage) +17 (nokte); 6 pluvaj tagoj. Aŭtune: +21 (tage) +6 (nokte); 15 pluvaj tagoj. |
| Kurento: | 220 voltoj / 50 hercoj |
| Naciaj festotagoj: | 1a de januaro - Novjara festo 8a de marto - Tago de Virinoj 21a de marto - Navruz (orienta novjaro) 9a de majo - Tago de Memoro kaj Honorigo 1a de septembro - Tago de Sendependeco 1a de oktobro - Tago de Instruisto kaj Mentoro 8a de decembro - Tago de Konstitucio Krom tio du islamaj sanktaj tagoj Eid-al-Fitr (Ruza Hajit) kaj Eid-al-Adha (Kurban Hajit) estas naciaj festotagoj. La datoj de tiuj ĉi festoj varias ĉiujare konforme al la luna kalendaro. |