Al la enhavo | Samarkando | Pri Uzbekistano | Parolu uzbeke | La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro | La aŭtoroj | Gazetaraj artikoloj

Aperintaj gazetaraj artikoloj


17. majo 2007

Karaj geamikoj,
La 17-an de majo, honore al la Internacia Tago de Muzeoj, en la Samarkanda Ŝtata Muzeo ni inaŭguris la novan internacian ekspozicion "La Mondo Gratulas Samarkandon", dediĉe al 2750-jara jubileo de nia hejmurbo. Rigardu la ruslingvan materialon ĵus aperintan ĉe la tutlanda Interret-portalo: http://culture.uzreport.com/news.cgi?lan=r&id=32136.

La inaŭguran ceremonion partoprenis kaj salutparolis ankaŭ esperantistoj el Svislando kaj Francio. La inaugŭro estis filmita de la regiona televido.

En aŭgusto ni planas pliampleksigi la ekspozicion per la nova sekcio "Samarkando en Ĉiuj Kontinentoj".

Ĝis revido en ... 2750-jara Samarkando!

Restas kun amikeco,
Anatoli Ionesov

18. septembro 2006 En la tutlanda Interretejo 'UzReport.com' aperis ruslingva kaj anglalingva artikoloj pri la libroj de fama ruslanda poeto kaj verkisto Bulat Okudĵava (unu el kreintoj de ĝenro "barda kanto" en USSR), donacitaj de ties vidvino al la Internacia Muzeo de Paco kj Solidaro en Samarkando. Vidu la materialojn ĉe:
(ruse) kaj (angle).
15. septembro 2006 En la tutlanda interretejo 'UzReport.com' aperis la ruslingva artikolo titolita "Saluton, amiko! - Assalom, dustim!" pri la ĵusa vojaĝo de la franca E-karavano al Uzbekistano laŭ invito de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro. Vidu la materialon ĉe:
http://culture.uzreport.com/news.cgi?lan=r&id=18813
29. majo 2006 Jen artikolo "Pacalvoko desur la montopinto de Fuji" aperinta en anglalingva gazeto "International Teacher" ("Internacia Instruisto"). Tiu ĝi kvaronjara periodaĵo aperas en Danlando kaj estas distribuata internacie. Parto 1
Parto 2
29. majo 2006 Ĵus ni ricevis la japanlingvan revuon "Heiwa no souzou" ("Kreante Pacon") (numero 27/ 2006) sur kies paĝo 59 aperis la artikolo pri la pasintaŭgusta grimpado de la uzbeka-japana kvarpersona teamo al montopinto de Fuji. Oni ankaŭ represis la samteman esperantlingvan artikolon el "La Ondo de Esperanto". La materialon publikigis nia japana amiko s-ro OHBA Mitsuru, kiu komence de majo 2006 eklernis Esperanton ĉe Jokohama Esperanto Rondo. Montgrimpado sur Fuji-san
13. februaro 2005 Ĉi-kunas du artikoloj aperintaj en la du francaj gazetoj pri mia unusemajna vojaĝo al Romans-sur-Isere (Francio). En la semajna ĵurnalo 'L' Imperial'
En la tagĵurnalo 'Le Dauphine Libere'