La ĝermo de la urbo Konstanco estas kelta fiŝista setlejo, kiu dum la regado de la Romianoj (50 a. Kr. - 400 p. Kr.) atingis armean signifon. Ĉirkaŭ 1215 reĝo Friedrich II-a koncesiis al la emerĝanta komunumo la rajton elekti propran konsilion.
Dum la jaroj 1414-1418 la mezepoka reform-koncilio okazis ĉi-tie. En 1548 pro la malvenko en la Ŝmalkaldaj militoj Konstanco iĝis antaŭaŭstra, ĝis en 1806 la urbo per la Pressburg-a paco venis al Badenio.