La kirko de S-ta Jozefo ("studkirko")

kirko de s-ta Jozefo

Fine de flankstrato (aŭ plilongigo) de la urba placo situas la preĝejo de S-ta Jozefo. Ĉar ĝi estas kvazaŭ parto de la apuda gimnazio (eksa jezuita lernejo), oni kutime nomas ĝin "studkirko" ("Studienkirche").

La preĝejo rolas en la noveletaro "Lausbubengeschichten" (bubaĵaj rakontoj) de la verkisto Ludwig Thoma, en kiu aperas ankaŭ aliaj indikoj pri Burghausen. Oni tial supozas, ke Thoma pasigis parton de sia lerneja tempo en la klasika gimnazio de Burghausen, sed pruvo pri tio ne ekzistas.

La fasado de la preĝejo stile orientiĝas laŭ tiu de la preĝejo de S-ta Mikaelo en la centro de Munkeno (Neuhauser Str.). La flankojn eblas bone vidi nur de supre, aŭ de sur la kastelo aŭ de la Aŭstra flanko de la rivero.

la flanko de la kirko de s-ta Jozefo bone videblas nur de supre