![]() |
La paroĥa kirko de Sankta Jakobo staras sude de la urba placo. Ĝi estis konsekrita en 1140. En la granda incendio de 1353 ĝi forbrulis, estis rekonstruita kaj en 1504 denove parte forbrulis. En 1851 la suda navo disfalis kaj estis rekonstruita. Konserviĝis multaj interesaj epitafoj. La supro de la turo superas la nivelon de la kastelo super la urbo. |
La preĝejo de S-ta Jakobo posedas unu el la plej gravaj kvalitoj de gotikaj kirkoj: mankon de apuda spaco. Ĉe la tura flanko la domoj estas tiom proksimaj, ke ne eblas malproksimiĝi de la turo je pli ol kvar aŭ kvin metroj, tiel ke ne eblas eskapi la majestecon de la ĉielen strebanta giganto. Oni eĉ instalis duan horloĝon sub la ĉefa, rigarde preskaŭ ne atingebla.