nova urbo de Burghausen kastelo de Burghausen urba placo de Burghausen monteto Kümmernis industriejo

Situo de Burghausen

Burghausen situas 100 km oriente de Munkeno (München), ĉe la landlimo de Germanio al Aŭstrio. Ĝia geografia situo estas ĉe orienta longitudo de 12°50' kaj norda latitudo de 48°10'. Oriente situas je ĉ. 100 km la Aŭstra urbo Linz (ĉefurbo de Supra Aŭstrio), 65 km nordoriente la urbo Passau kaj 40 km sude la urbo Salcburgo (Salzburg, ĉefurbo de la samnoma Aŭstria provinco). Vojaj (sed ne aŭtovojaj) ligoj ekzistas ĉiudirekten; fervoja ligo iras okcidenten al Mühldorf kaj Munkeno. La plej proksimaj flughavenoj estas tiuj de Salcburgo (60 km) kaj Munkeno (95 km).

Burghausen situas inter la urboj München,
          Linz, Salzburg kaj Passau

La retpaĝoj de la urbo Burghausen proponas bonan urbomapon, en la formatoj PDF kaj JPEG. (Bv. atenti, ke tiaj adresoj emas esti malkonstantaj.) Tial mi ne proponas alian. Sed jen plano alispeca, kiu montras apartaĵon pri la situo de Burghausen: Tra la tuta urbo kuras linio kun alteco-diferenco de ĉ. 60 metroj. La falo estas tiom abrupta, ke laŭdire la franca imperiestro Napoleono la 1a, venante al Burghausen en 1809, surprizite diris: "Jen urbo sub la tero!" Fortigas la impreson la fakto, ke aliflanke de la rivero Salzach, en Aŭstrio, la tero denove altiĝas, tiel ke proksimiĝante al la deklivo oni unue kredas ĝin nur valeto.

tra la urbo kuras niveldiferenca linio de 60 metroj

La nivel-diferenca linio estas ruĝe markita en la plano. La "malnova urbo" (historia centro) kun la urba placo situas malsupre apud la rivero Salzach (pr. Zalcaĥ), kies meza nivelo estas sub 360 m super marnivelo. Super ĝi leviĝas la kastelo kaj samnivele la "nova urbo", konstruita plejparte en la 20a jarcento. Ili estas sur nivelo de ĉ. 420 metroj. La apuda monteto "Kümmernis", kun preĝejeto omaĝa al samnoma sanktulino, atingas 489 m.

La kastelo etendiĝas preskaŭ unudimensie sur mallarĝa terlango, unu kilometron (oficiale 1043 m) longa, kiu ŝovas sin suden inter la rivero kaj samlonga lago ("Wöhrsee", pr. werze). Ĝi konsistas el ses kortoj, indikitaj per numeroj en la mapo.


Malnova moko pri Burghausen asertas, ke ĝi situas inter Ach, Weh, Kreuz, Kümmernis kaj Klausen, kiuj vere estas nomoj de lokoj ĉirkaŭ la urbo. Sed tiuj vortoj havas Germanlingve ankaŭ signifon:

Tamen ne tro afliktiĝu rigardante la retpaĝojn pri tiu urbo ĉirkaŭata de sufero!


Al la gvidpaĝo pri Burghausen