![]() |
La preĝejo de Nia Sinjorino situas en nova kvartalo sud-okcidenta, kien la urbo kreskis en la 20a jarcento, ĉar norde estas industriejo, oriente rivero kaj eksterlando kaj okcidente monteto. La preĝejo havas modernan arkitekturon en la formo de kvarangula tendo, kies verticoj estas alterne altaj kaj malaltaj. Ĝis meze de la 1960-aj jaroj samloke staris provizora ligna preĝejo, kies turo estis fera latismasto kaj havis nur unu sonorilon. |