La Malnova Urbo (historia centro)

La urba placo, vidata de la kastelo

Urboplaco

la urba salono

La historia centro (Altstadt = malnova urbo) de Burghausen situas nur iom super la rivera nivelo, je 360 m super marnivelo. Ĝia kerno estas la urboplaco, kiu estas bele superrigardebla de la tria kastelkorto (vidu la ĉi-supran fotomuntaĵon). Je la suda fino (dekstre) staras la kirko de Sankta Jakobo, je la norda fino la "stud-preĝejo" de Sankta Jozefo, kiu apartenas al la gimnazio, eksa jezuita lernejo.

Norde du stratoj grimpas la 60-metran deklivon al la "nova urbo": la "Ludwigsberg" (konstruigita de la Bavara reĝo Ludwig la 1a) kaj la mezepoka "Hofberg", kiu atingas la 6an korton de la kastelo kaj nun estas nura piedvojo. Sude el la placo foriras la strateto "die Grüben", iam la sola strata ligilo de Burghausen al la sudo; ĝi nun estas piedira, ĉar por aŭtoj oni konstruis surdigan straton ekster la domvico laŭlonge de la rivero. Tiu nova strato nomiĝas "Salzlände" (sala albordigejo), ĉar mezepoke en Burghausen oni transŝarĝis salon alvenantan sur ŝipetoj al ĉaroj.

Meze de la placo eliras strato orienten, trans la riveron Salzach al Aŭstrio. La ligna ponto estis la sola transirejo ene de pli ol 10 kilometroj, ĝis ke en la dua duono de la 20a jarcento oni konstruis ŝtonan ponton iom supre.


eniro al die Grüben

"Die Grüben"

La strateto "Die Grüben" montras la mankon de spaco inter la rivero kaj la kastela monto: kiam ĝi estis la sola vojo por aŭtoj kaj piedirantoj, inter la du domvicoj ne ĉie estis loko por du renkontaj aŭtoj, parte eĉ ne por konvena trotuaro.

En la pavimo kelkloke troviĝas bronzaj tabuloj kun la subskriboj de famaj ĵazistoj; ili memorigas pri la ora tempo de la ĵaz-festivaloj de Burghausen. Tiu vico da tabuloj nomiĝas "Street of Fame" (angle "strato de famo").


La Malnova Urbo de Burghausen havas propran retpaĝejon.


Al la gvidpaĝo pri Burghausen