La kapelo de S-ta Kümmernis (Vilgefortis)

La kapelo de S-ta Kümmernis situas montetopinte

La monteto Kümmernis (ĉ. 490 m super marnivelo) nord-okcidente de Burghausen estas fronta moreno, kiu indikas, ke en la plej juna glaci-epoko la glacio, venante de sudo, atingis ĝuste tiun lokon. Troviĝas sur ĝi erar-ŝtono ("Heidenstein" = "pagana ŝtono") kaj kapelo dediĉita al la sanktulino Kümmernis (= "afliktiĝo").

En la kapelo troviĝas memorŝtono kun jena teksto:

memorteksta ŝtono Dieses Kirchlein wurde von 1857-1864 unter Leitung des k. Landrichters Wiesend von Burghausen u. unter Aufsicht des k. Gerichtsschreibers H. Welz aus freiwilligen Beiträgen von Bewohnern Burghausens u. der Umgegend zu Ehren der seligsten Jungfrau Maria und der hl. Wilgefortis, die schon früher unter dem Namen der hl. Kümmerniß hier verehrt wurde, erbaut u. am 24. April 1865 feierlich benediciert. Den Bauplatz schenkte Jos. Hechenberger, Bürger von Burghausen. Gott vergelte es ihm und allen Wohlthätern. Tiu ĉi preĝejeto estis konstruita de 1857-1864 sub gvido de la reĝa juĝisto Wiesend kaj sub kontrolo de la reĝa tribunala skribisto H. Welz el volontaj kontribuoj de loĝantoj de Burghausen k de la ĉirkaŭaĵo je la honoro de la plej beata virgulino Maria kaj de S-ta Vilgefortis, jam antaŭe honorata tie ĉi sub la nomo S-ta Kümmernis, kaj solene konsekrita je la 24a de aprilo 1865. La terenon donacis Jozefo Hechenberger, civitano de Burghausen. Dio kompensu al li kaj al ĉiuj bonfarintoj.

La montosupro estas de la urbo piede atingebla tra la strato Hechenbergstraße [heĥnbergŝtrase], de kies fino ekiras la du stratoj "Descartes-Straße" [dekart-ŝtrase] kaj "Haecker-Straße" [heka-ŝtrase]. Fine de ambaŭ komenciĝas po vojeto al la kapelo. Belaj rigardetoj malsupren al Burghausen prezentiĝas survoje, sed ne de la montosupro, kovrita de densa arbaro. La sekva bildo montras malfone domojn de la nova urbo kaj la kastelon. La fona pejzaĝo jam situas transe de la rivera valo kaj de la malnova urbo, en Aŭstrio.

Tra la arboj sur la monteto Kümmernis foje eblas
  rigardo al la urbo kaj la kastelo.

La legendo pri Kümmernis

Pri S-ta Kümmernis (alinome Vilgefortis) oni rakontas jenan legendon:

Malriĉa muzikisto preĝis al statuo de la sanktulino pri helpo, kaj ŝi faligis unu el siaj oraj ŝuoj, kiun la muzikisto prenis. Kiam oni vidis la ŝuon ĉe li, oni lin akuzis pri rabo de sanktaĵo kaj kondamnis lin al morto. Li lastdeziris (aŭ estis ordonita de la juĝanto) muziki antaŭ la sanktulina statuo, kiu prompte faligis la alian ŝuon kaj tiel savis lin.

Portugaloj eble rekonas paralelaĵon al la legendo pri la koko de Barcelos. Pretere, la sanktulino Kümmernis estas kultata ankaŭ en Portugalio (sub la nomo Liberdade).


Al la gvidpaĝo pri Burghausen