La nordan flankon de la kastelo, ne protektatan de deklivo, ŝirmis la bastiono "Schütt". Ĝi ne konserviĝis; la nuna muraro estas rekonstruaĵo el la dudeka jarcento. La konstruaĵo en la fono de la bildo, kun tureto, nun enhavas fotografian muzeon. Malantaŭ ĝi troviĝas turisma informejo.
![]() |
Centre de la korto staras horloĝa turo, apud ĝi situas la eksa ĉeval-akvejo. La turo estas sube ronda, supre ses-faca; kvin facoj portas alterne mekanikajn kaj sunajn horloĝojn. La norda faco ne havas horloĝon. Apud la turo estas la puto-domo, kiu iam provizis la kastelon per akvo. |
Re al la kastelo de Burghausen.