4a korto

vido de la ekstera al la interna pordo de la kvara korto

Vido de la kvina tra la kvara korto, kun la du interkortaj pordoj. La vojo tra la kvara korto estas tiom rekta, ke tiu vido eblas.

Preskaŭ la tutan maldesktran flankon de la korto okupas la iama grenejo (Haberkasten = avenejo), dum multaj jaroj junul-gastejo, nun sidejo de teatra akademio.

La turo de Aventinus ĉe la okcidenta muro de la kastelo

En tiu ĉi turdomo en la kvara korto loĝis la verkisto Aventinus, fama Bavara historiografo.


Al la tria korto

Al la kvina korto

Re al la kastelo de Burghausen.