3a korto

La "piprujoj"

tri etaj turoj en la ekster kastelmuro
Vido de la 4a korto tra la pordego montras maldekstre tri gardo-turetojn, nomatajn "piprujoj". De tie ĉi estas belega vido malsupren al la urba placo.

Enirinte la trian korton oni rimarkas apud la tri "piprujoj" kvaran turon, kiu vere tamen estas la supro de la sonoril-turo de S-ta Jakobo, kies bazo troviĝas funde de la valo en la malnova urbo:

La supro de la turo de S-ta Jakobo samnivelas kun la piprujoj

Pro la krutaj montoflankoj plejloke ne necesis kreneloj sur la muroj de la kastelo. Escepto estas tiu pordo, kie vojo kondukas al la lago Wöhrsee. Pro sia formo tiuj kreneloj nomiĝas "la ĵurantaj fingroj" (Schwurfinger):

tri kreneloj similantaj etenditajn fingrojn

De la aŭstra flanko de la rivero oni bone vidas la orientan kastelflankon laŭ ĝia tuta longeco. Distingeblas ne nur la "piprujoj" kaj malantaŭ ili la arsenalo (Zeughaus), sed ankaŭ la "ĵurantaj fingroj" (dekstre), kvankam ili troviĝas aliflanke de la kastelo.

de la aŭstra riverbordo videblas la tria korto


Al la dua korto

Al la kvara korto

Re al la kastelo de Burghausen.