![]() |
|
La Georga Pordego estas la enirejo al la dua korto (de la tria). Ĝi portas la du blazonojn Polan kaj Bavaran por memorigi pri la "princa geedziĝo de Landshut" (1475), per kiu geedziĝis la Pola princino Jadwiga (Hedvigo) kaj la Bavara duko Georgo la Riĉa. Tiu festo estis la plej pompa de sia epoko; laŭdire 10.000 gastoj formanĝis 323 bovojn, 1758 ŝafojn, 1537 ŝafidojn, 490 bovidojn kaj 40.000 kokojn. La urbo Landshut omaĝas la memoron de la geedziĝo per festivaloj en ĉiu kvara jaro. Georgo ne nur poste ekzilis sian edzinon de Landshut al Burghausen, sed tie ĉi tenis ankaŭ sian or-trezoron, kiun poste liaj heredantoj transportigis al Neuburg. Laŭdire por tio necesis 70 kvar-ĉevalaj ĉaroj. Sub la ponto, kiu atingas la pordegon, vojo transverse kondukas de la historia centro (oriente, maldekstre) al la lago aliflanke de la kastela monto. |
|
En la korto troviĝas konstruaĵoj nun utiligataj kiel restoracio kaj kiosko. kaj pordeto, tra kiu atingeblas vojo malsupren al la malnova urbo. Imageblas, ke en Mezepoko certe ne estis facile perforte eniri tra tiu pordeto – kaj por atingi ĝin necesis grimpi krutan vojeton sub pafado de sur la kastelaj muroj. |
![]() |
Re al la kastelo de Burghausen.