1a korto (ĉefa kastelo)

unua korto de la kastelo (ĉefkastelo)

Vido de la dua korto al la unua. Parto de la ponto iam estis levebla. La eniron al la korto mezepoke sekurigis ne nur la levebla ponto kaj fera pordego, sed ankaŭ fera krado, laŭbezone faligebla el supra etaĝo. La krado ne plu ekzistas, sed la pordo jes, kaj ĝi iĝas ĉiuvespere fermita kaj ŝlosita, tiel ke la unua korto nokte ne estas vizitebla.

La "belfrido" (ĉefa turo) havas sep etaĝojn kaj estas vizitebla kontraŭ pago.

Kontraŭe al la aliaj kortoj la unua korto estas ĉiuflanke ĉirkaŭata ne nur de muregoj, sed de domoj; ne eblas vidi eksteren, escepte de belvida platformo. Tipaj estas la tegmentataj ŝtuparoj antaŭ la enirejoj, unu el kiuj montras la suba bildo.

interno de la unua korto (ĉefkastelo)

Al la dua korto

Re al la kastelo de Burghausen.