La kastelo de Burghausen troviĝas sur nivelo de 420 m kaj do povas "rigardi malsupren" al la historia urbocentro, situanta je 60 metroj malpli alte. La kastela komplekso etendiĝas preskaŭ unudimensie sur mallarĝa terlango, unu kilometron longa, kiu lekas suden inter la rivero kaj la lago "Wöhrsee". Tiu lago ne estas natura, sed ekestis per barado de rivereto en la mezepoko, fare de Bavaraj dukoj. Pri detaloj de la situo vidu apartan planon.
La kastelo, nomata la plej longa de Eŭropo, konsistas el ses kortoj, numerataj de la plej suda ("ĉefa kastelo"), tiel ke oni eniras tra la sesa. Ĉiu el ili havis propran pordegon kaj estis aparte defendebla. Ĉar la krutaj flankoj de la montolango estis preskaŭ neatakeblaj, eventuala malamiko devis konkeri ĉiun korton aparte.
Aŭtoj estas permesataj en la kastelo nur por la bezono de la loĝantoj. Aliaj aŭtoj kaj busoj devas resti sur parkejo norde de la kastelo. La eniro al la kastelo normale estas libera kaj senkosta, sed por la ĝardenkultura ekspozicio de 2004 oni planas postuli enirprezon.
Piedirantoj atingas la kastelon laŭ ses vojoj:
Tiuj vojoj ebligas, ke vizitantoj de la kastelo ne nepre reiru laŭ la sama vojo. Oni atentu, ke ĉiuj vojoj, escepte de la unua, havas niveldiferencon de 60 m kaj ne estas tre taŭgaj por radseĝoj aŭ infanĉaretoj.
(alklaku ilin por vidi detalojn)
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
| 6a korto | 5a korto | 4a korto | 3a korto |
![]() |
![]() |
| 2a korto | 1a korto |
Tre detalan planon de la kastelo prezentas Burgenwelt.