La strato "die Grüben"

arko super la strato

La strato "die Grüben" kondukas de la urba placo suden, laŭ la rivera valo. Iam ĝi estis la sola vojo en la valo; nun aŭtoj uzas paralelan apud-riveran straton, kaj "die Grüben" estas rezervitaj por piedirantoj. (Tamen prefere iru flanken, kiam proksimiĝas aŭto.)

Super la enirejo de la strato arkas ponto inter la domoj, sur kiu estas bildo kun averto pri akcidentoj: Ĉara ĉevalo renversis homon, kaj la morto (skeletulo) venas por preni lin. Admonas la rimaĵo: "Gib acht auf die Straß'n -- kunnst leicht dein Leben laß'n" ("Atentu la straton -- facile vi povus lasi vian vivon"). Supre maldekstre troviĝas dua bildo, kiu montras preĝantojn apud tablo; la subskribo estas "und gib uns heute unser tägliches Brot" (kaj donu al ni hodiaŭ nian ĉiutagan panon).

En la strato jam meze de la 20a jarcento troviĝis la unua semaforo de Burghausen, kiu alterne liberigis la vojon por la du direktoj. Ĝi estis tre utila, ĉar la spaco ne sufiĉis por du renkontaj aŭtoj, kaj ne eblis vidi de unu flanko al la alia.

arko super la strato, de proksime

Nun la strato estas nur piedira, la aŭtoj trafikas sur la paralela laŭrivera strato, aliflanke de la domvico. Ĉestrate alternas loĝdomoj, vendejoj, restoracioj.

la strato "die Grüben" similas ravinon

La Strato de la Famo

La ĉi-supra foto montras kelkajn spegulecajn lokojn en la pavimo; temas pri bronzaj tabuloj kun la subskriboj de famaj ĵazistoj; ili memorigas pri la ora tempo de la ĵaz-festivaloj de Burghausen. Tiu vico da tabuloj nomiĝas "Street of Fame" (angle "strato de famo").

subskribo de Stephane Grappelly, 1980
subskribo de Lionel Hampton, 1978
subskribo de Freddy Hubbard, 1991
subskribo de Albert Mangelsdorff, 1972
subskribo de Teddy Wilson, 1976

(Estas multe pli da tiaj tabuloj.)


Al la malnova urbo de Burghausen