aliaflanko.de
kontakto | Gastlibro | |2010-03-11 |
Pri aliaflanko.de | Pri la projekto | Tekstoj | Germanaj paĝoj | BAVELO |
Urboinformiloj | Foto | Kalendaro | Esperanto Konstanco | Esperanto en Latvio | Senpagaj salutkartoj |

Grupaj renkontiĝoj

Novaĵoj

Vizito dum kursvespero: Andreas Kueck kaj

Dum la kursvespero je 20a majo 2006 ni havis viziton de Andreas Kueck (Esperanto-Grupo Subvisurgo) kaj Martin Meyer el Zuriko.

2006-05-31 de ybogi

Vizito de Angela kaj Paulo Nascentes

Je 17a ĝis 19a de aprilo 2006 gastiĝis la paro Angela kaj Paulo Nascentes el Brazilo

2006-05-31 de ybogi

Vizito de Gerhard Hirschmann

Je dimanĉo, 10an de julio je 15:00 h, en la kutime renkontejo "Medici", vizitis nin Gerhard Hirschmann - en malgranda rondo inter Sandor, Helga kaj Robert.
Post jam duopa urbopromeno kun Robert kaj panoramo apud Bismack-turo, eta prezentado de "Sunways" kaj manĝado Gerhard klarigis la bazojn de la mondcivitana movado.
Finfine sekvis vizito en la Tendara Festivalo: rokgrupo "Fratino Gaby"...

2005-07-13 de ybogi

Esperanto-Informtablo en la universitato

Je ĵaŭdo, la 30an de junio inter la 10a kaj ĉ. 16a horoj, la Konstanca grupo denove prezentis informtablon en la enireja areo de la Konstanca universitato.

2005-07-06 de ybogi

Vizito de la Ulm-a grupo

Jam je la 10:00a horo de 1a majo, 10-kapa skipo de la Esperantogrupo en Ulm vizitis nin.

Survoje al la loĝejo de Andrea kaj Rüdiger ni rigardis la tuj apudan domon de Martin Schleyer, inventinto de Volapük.

Sekvis agrabla kafopaŭzo kun rigardo super la tegmentoj de Konstanz, akompanata rondiro tra la malnova urbo ĝis la urboĝardeno (kie okazis aranĝo okaze de la 1a de majo).

Tagmanĝo en Rheinterrassen dum suna vetero kaj posta pli ampleksa monata kunveno de la Konstanca grupo kompletigis la ĝuindan tagon.

Dankon al ĉiuj por tiu sperto.

2005-03-21 de ybogi

Bildoj el la pasinteco