Laŭ mi, la manifestacio "Europa Bunto", kiu okazis je 9-a de majo 2004 en Strasburgo, estis tre sukcesa.
Alveninte en aŭtokaravaneto de la ĵus finiĝinta 3-Landa-Renkontiĝo en Heppenheim, ni alvenis ĉirkaŭ tagmezo, kiam ankoraŭ kolektiĝis partoprenantoj antaŭ la universitata placo. Fama kantisto JoMo el Tuluzo helpis al gaja, agema sed pacema etoso, ankaŭ por distri de la komenciĝanta pluveto.
Nun estis konvena momento foti, konatiĝi kun aliaj manifestaciantoj, revidi konatojn kaj montri al la Eŭropa Strasburgo, ke ja kelkaj homoj - laŭ taksoj ĝis 300 - interesiĝas pri alia solvo de la lingva problemo ene de EU.
Pro tio partoprenis ankaŭ anoj de aliaj asocioj kiel "SOS - savu la lingvojn", Verduloj kaj aliaj, se ankaŭ plej multaj estis el la esperantista tendaro.
Fine je 14:30 ekmoviĝis la marŝo kun celo de la Eŭropa Parlamento, tra pli-malpli rekta vojo de Robertsau-bulevardo, preter la Eŭropa Konsilio.
Multaj banderoloj estis videblaj, pluraj kunskandis frazojn kiel "Ne al diskriminado - Jes al komunikado", akompanate de la organizantoj - Sébastien Erhard (Henrri de Sabates/Hodos), Denis-Serge Clopeau, Gilbert Stammbach kaj la estraro de EEU, Flory Witdoeckt kaj Sean O'Riain.
La manifestacio aspektis sufiĉe impresa, pro la pli granda spaco inter la vicoj.
Policanoj regulis la trafikon ĝis la celo, kie post plia kolektiĝo finiĝis la aranĝo.
Denove venis salutvortoj en multaj lingvoj - kaj sekvis la kulmino de la tago, nome vizito en Eŭropa Parlamento mem, kie okazis Tago de Malferma Pordo.
Bedaŭrinde (aŭ feliĉe pro la intereso) estis grandaj homamasoj, sekve longaj vicoj antaŭ la sekureckontroloj.
La rondvojo tra la grandega konstraĵo konatigis kun la laborlokoj de deputitaro kaj gazetaro [mi tre ĝojis pri indekso de la deputitaro kun fotoj, mi ne sciis, ke Reinhold Messner estas deputito por Italio..], la arkitekturo kaj la salonoj, kie ili kunvenas.
La novaj EU-membroj prezentis sin per ekspozicioj, kaj fine je la 17-a en flanka salono okazis forumdiskuto pri temoj ligitaj kun Eŭropo kaj lingvoj - kiun mi bedaŭrinde maltrafis pro longa rondvojo kaj la limigita nombro de lokoj en la salono.
Konklude, por mi estis tre interesa tago, kaj ebleco por atesti la viglecon de Esperanto-Movado.
Filmteamo atendis la manifestacion antaŭ la EP, Konrad Gramelspacher de Radio Dreyeckland intervjuis kaj dummarŝe mi kunaŭskultis tre lertan informadon pri Esperanto en la angla far Tim (ĉu brito aŭ irlandano?) al interesata virino.
Certe refoja okazigo de tiu aranĝo taŭgus por instigi homojn pensi pri la lingva situacio en Eŭropo.
|
lastfoje aktualigita:
2009-12-21 © aliaflanko.de, 2001-6 br> |