Anatoli Ionesov: En la lando de fratoj Grimm - Esperanto kreas pontojn de amikeco

La direktoro de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, Anatoli Ionesov (Samarkando, Uzbekistano) antaŭ nelonge revenis el FRG, kie li rondvojaĝis laŭ invito de Germana Esperanto-Asocio. Li partoprenis la Internacian Festivalon en Kiel kaj poste prelegis en diversaj urboj de Germanio. Ĉi-sube li rakontas pri siaj vojaĝimpresoj.

"Internacia Festivalo" en Kiel

La vojaĝo komenciĝis en la pleja nordo de Germanio en la havenurbo Kiel, kie okazis la Internacia Festivalo (IF). Kiel estas ĉefurbo de Schleswig-Holstein, verŝajne ĝi plej bone konatas pro sia pitoreska mara fjordo "Kieler Förde", kiu 'entranĉiĝas' praktike ĝis la urbocentro. Tial grandegaj multferdekaj pramŝipoj ĉi tie povas "eniri" la centron de Kiel. Impresa vidaĵo! Ĉiujare fine de junio en Kiel okazas la plej granda en la mondo velboatkonkurso "Kieler Woche". Estas en Kiel ankaŭ nekutima monumento al la legendeca virĉevalo nomata "Meteor", plurfoja venkinto de naciaj kaj internaciaj rajdkonkursoj. Ĝin montris al mi Leo Hans Beckmann, kiu siatempe persone laboris kun Meteor. Malgraŭ siaj preskaŭ 90 jaroj kaj la fakto, ke dum la dua mondmilito li perdis unu kruron, pasintjare s-ro Beckmannn kiel individua turisto unuafoje vizitis Samarkandon, kie li pasigis tri semajnojn en la privata gastejo "Muhandis-1". Nun li tre varme rememoras Uzbekistanon kaj siajn samarkandajn amikojn kaj kune kun nialanda scienculo-ĝermanisto d-ro Ĥurram Rahimov preparas por eldono la manuskripton de germana-uzbeka vortaro, revante denove viziti nian urbon dum proksima tempo.

Por la partoprenantoj de la festivalo ties organizantoj aranĝis unutagan ekskursvojaĝon al la malnova urbo Lübeck. Ĉi tie troviĝas la plej granda en Eŭropo pramŝipa haveno. Malnova urbocentro situas sur la insulo, kies tuta teritorio ekde 1987 estas parto de Monda Heredaĵo de UNESKO. Sur la 500-jara urba pordego estas latinlingve skribite: "Konkordo en la domo, paco ekstere". En Lübeck naskiĝis Nobelpremiitoj Thomas Mann kaj Willy Brandt. Dum la dua mondmilito Lübeck, samkiel multaj aliaj urboj de Germanio, estis forte detruita. Post multjaraj skrupulaj laboroj oni sukcesis rekonstrui la romantikan etoson de ties malnova centro kun la fama konstruaĵo de la urbodomo, kiun jam en la XIX-a jarcento oni nomis "fabelo el ŝtono". Lübeck famas ankaŭ kiel centro pri produktado de marcipano. Ni vizitis la specialan muzeon de marcipano, kie ni konatiĝis kun historio kaj teknologio de farado de tiu ĉi ŝatata en Germanio frandaĵo.

Tamen ni revenu al nia festivalo. IF okazas ĉiujare en diversaj lokoj de Germanio. Tiu 20-a jubilea arigis pli ol 200 partoprenantojn de diversaj aĝoj kaj profesioj el 22 landoj, multaj venis tutfamilie. Kadre de la festivalo okazis multenombraj diversspecaj aranĝoj: seminarioj, prelegoj, "rondaj tabloj", koncertoj, teatraĵoj, ludoj, dancoj, specialaj eventoj por infanoj kaj gejunuloj. Interpretistoj, kompreneble, ne bezonatis, ĉiuj bonege komprenis unu la alian komunikante en la internacia lingvo Esperanto. Estis interese kaj kortuŝe observi la parolmanieron de tiel nomataj 'denaskaj esperantistoj', infanoj, kiuj dank'al siaj gepatroj parolas Esperanton ekde naskiĝo. Cetere, esperantistoj, kie ajn ili loĝu, kutime parolas kelkajn lingvojn. Verŝajne tion influas ankaŭ propedeutika rolo de Esperanto faciliganta lernadon de fremdaj lingvoj kaj strebo de esperantistoj al ekkono de aliaj kulturoj kaj popoloj.

La festivalo estis bonege organizita. Pri tio sendube meritas multjara senlaca IF-organizanto Hans-Dieter Platz (amike nomata HDP) kaj lia teamo de volontuloj. Memorindas diversaj dumfestivalaj programeroj. Ekzemple: prezentado de miraklaj sanigaj efikoj de ginsengo fare de Jeong-ok Song kaj Harald Schicke, jen humurplenaj, jen seriozaj elpaŝoj de Mikaelo Bronŝtejn; majstra trukfotado de Klaus-Dieter Albrecht, emocia rakonto de dagestanano Abduraĥman Junusov pri sia lando de montoj, Internacia vespero, Silvestra balo, koncerto de Kazaĥstan-devena paro Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (nun loĝantaj en Svedio), kiuj, interalie, prezentis sian konatan lirikan kanzonon "Samarkand". Ĝi estas kvazaŭ ilia rememoro pri la iama vizito al nia urbo dudekon da jaroj antaue por partopreni la organizitan de ni renkontiĝon de esperantistoj de Uzbekistano - UzER, kie fakte okazis ilia unua debuta koncerto antaŭ diversurba E-publiko. Ĵomart kaj Nataŝa en sia kanto nomas Samarkandon "fabela lando". Tiu ĉi kanzono ankaŭ donis titolon al unu el iliaj muzikalbumoj.

La organizantoj de IF enprogramigis du miajn prelegojn "Samarkando, Vojkruciĝo de Kulturoj inter Oriento kaj Okcidento" kaj "La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando - Unika Muzeo en Esperantujo". Ambaŭ elpaŝoj estis akompanataj de lumbildoj, demonstrataj pere de diĝita projekciilo, pri nia lando, ties popolaj tradicioj kaj kutimoj, vidindaĵoj de nia regiono, pri nia Pacmuzeo kaj ties internaciaj projektoj? Krom tio dum la Samarkanda vespero sonis uzbekaj popolinstrumentaj melodioj, kiuj helpis krei specifan orientan etoson, tion kontribuis ankaŭ organizita de mi malgranda improvizita samarkanda bazaro, kie gustumeblis nialandaj dolĉaĵoj, sekigitaj fruktoj, nuksoj. Certe tie ne mankis ankaŭ gustumado de ŝatata de ĉiuj en la Oriento aromplena verda teo kaj famaj samarkandaj vinoj. Unuvorte, por multaj partoprenantoj tio iĝis malkovro de la malproksima, sed amika lando kun ties riĉega historio, kulturo kaj tradicioj.

Kaj post la festivalo min atendis prelegturneo pri la supremenciita temaro en Esperanto-kluboj de plej diversaj urboj, mi devis traveturi preskaŭ la tutan landon de la nordo ĝis la sudo laŭ la itinero zorge ellaborita de Wolfgang Loose, komisiito de GEA. Entute, miaj prelegoj okazis en 16 urboj, inkluzive belgan, kaj pli precize flandran, Antverpenon.

Hamburgo

Do, la unua halto. Hamburgo estas la dua, post Berlino, plej granda urbo de Germanio. Ĝia haveno estas unu el plej gravaj en Eŭropo kaj unu el sep plej viglaj havenoj en la mondo pri la prizorgo de ŝarĝkonteneroj. Oni nomas ĝin nordgermana "pordego al la mondo". Kaj ĉio ĉi estas malgraŭ tio, ke Hamburgo ne havas rektan aliron al la maro, kaj estas ligita al ĝi per la rivero Elbe, kiun jam multfoje oni devis pliprofundigi kaj plivastigi por ebligi trapason de grandegaj oceanaj ŝipoj.

Ĉi tie min gastigis internacia (germana-pola) familio de Kai kaj Sylvia Pöhlmann. Pri la perspektivoj de evoluo de Hamburgo kaj ties havena zono al mi kompetente rakontis unu el respondeculoj de la urba arkitektura-planada oficejo Gerald Roemer. Li same estis mia ĉiĉerono dum mallonga ekskurso tra la urbo. Gerald kaj lia japan-devena edzino Mariko ankaŭ konatiĝis dank'al Esperanto kaj nun ili estas aktivuloj de la urba Esperanto-klubo, en kies lokalo okazis mia elpaĝo por lokaj esperantistoj.

En la urbo de bremenaj muzikistoj

Kiu el ni ne legis la konatan fabelon de fratoj Grimm "Bremenaj Muzikistoj" kaj jen mi estas ĉi tie en la "libera" urbo Bremen, de antikveco estanta centro de komerco kaj loko de sidejoj de grandegaj ŝipkonstruaj kompanioj. En XI-a jarcento oni nomis ĝin "Norda Romo". Same kiel Berlino kaj Hamburgo, Bremen estas samtempe kaj urbo, kaj federacia lando. En la urbocentro troviĝas la monumento (verdire, negranda) al la famaj bremenaj muzikistoj, ĉe kiu kutime sin fotas turistoj. Interalie, bildoj kaj figuroj de la herooj de tiu ĉi fabelo azeno, hundo, kato kaj koko ĉi tie videblas ĉie. La prezidanto de Bremena Esperanto-klubo, gimnazia instruisto Hellmut Grebe donacis al nia Pacmuzeo sian aŭtografiitan libreton, en kiu tiu ĉi fabelo estas prezentita en lia poeziforma esperantlingva traduko. S-ro Grebe ankaŭ montris al mi pitoreskajn ĉirkauaĵojn de la urbo, interesan vilaĝon Fischerhude kaj tiean etnografian muzeon Heimathaus, kiu lokiĝas en la malnova kamparana domo.

En Bremeno mi renkontiĝis ankaŭ kun inĝeniero Kurt Meyer, kiu antaŭ kelkaj jaroj, laŭpete de nia Pacmuzeo, helpis al samarkandanino Urmus Zaitova trovi la germanan familion, kiu dum la dua mondmilito akceptis ŝin kiel filinon. Kiel diris al mi s-ro Meyer, fari tion evidentiĝis tre malfacile, dum kelkaj monatoj li devis skrupule serĉi en la arkivoj, pridemandi homojn ktp ĝis li sukcesis finfine trovi la familion Schpradau, kiu baldaŭ skribis kortuŝan leteron al Samarkando. Certe mi ankoraŭfoje tutanime dankis s-ron Kurt Meyer por lia valora helpo kaj enmanigis al li kaj lia edzino insignojn de nia E-klubo.

Münster

Surperone de loka stacidomo min renkontis preskaŭ tuta familio Fischer, kiu "motoras kaj animas" ĉi-tiean E-klubon. D-ro Rudolf Fischer instruas en la universitato kaj ankaŭ redaktoras la dumonatan gazeton de GEA "Esperanto aktuell", lia edzino Heti estas lerneja instruistino. Iliaj filoj same estas aktivaj esperantistoj. Ĉar okazis tiel, ke mi venis al Münster du horojn pli malfrue ol planitis, do tuj postalvene mi ekrapidis al la renkontiĝo kun lokaj esperantistoj, kiu okazis en la ejo de E-klubo en la stacidomo mem. Bedaŭrinde pro densa programo de mia itinero, mi praktike ne sukcesis konatiĝi kun vidindaĵoj de Münster, kiu estas konsiderata kiel unu el la plej belaj urboj en Germanio kun bonega universitato. Povas esti, iam alifoje? Kaj morgaŭ min jam atendis mallonga vojaĝo al Belgio, kie oni enprogramigis mian prelegon en Antverpeno.

Antverpeno

Ĝi estas la plej granda urbo de Flandrio, urbo-muzeo, urbo de Rubens kaj aliaj grandaj pentristoj, monda centro de diamanta industrio... Mian alvenon al Antverpeno iniciatis Ivo Durwael, gvidanto de tiea E-klubo, kies kunvenoj okazas en sidejo de Flandra Esperanto-Ligo. Mi gastis en la hejmo de instruistino Agnes Coene-Geelen, kiu evidentiĝis esti bonega ĉiĉerono, bone konanta kaj ŝatanta sian urbon.

Al la vespero, dediĉita la Samarkando, speciale venis ankaŭ esperantistoj el aliaj urboj de Belgio (multaj el ili devis veturi pli ol 120-150 km), inter ili ankaŭ la prezidanto de Belga Esperanto-Federacio Flory Witdoeckt kun sia edzo. Je mia ĝojo alvenis ankaŭ mia multjara amiko Jean-Claude Thumerelle, kiu kun sia edzino Dominique jam dufoje vizitis nin en Samarkando. Okazis varma renkontiĝo de malnovaj kaj bonaj amikoj. Ni rememoris ankaŭ nian antaunelongan komunan projekton - aranĝon de la infanarta ekspozicio el Samarkando subtitole "Infanaj Revoj el Uzbekistano" en diversaj urboj de Belgio. Baldaŭ, helpate de niaj belgaj geamikoj kaj speciale de aktivulo de Flandra Esperanto-Ligo Eddy Raats, tiu ĉi ekspozicio estos eksponata en Havana dum la Tutamerika Esperanto-Kongreso kaj poste ĝi vizitos diversajn anguletojn de Kubo. Post tio planatas ties reveno al Eŭropo, ĉi-foje al Italio... Kaj mi mem devis reveni al Germanio.

En la naskiĝloko de 'kolonja akvo'

Postalvene al la stacidomo antaŭ mi tuj aperis la majesta 157-metra gotika silueto de Kolonja katedralo, fama simbolo kaj koro de la 2000-jara urbo. Cetere, memorindas, ke Kolonjo estas patrujo de 'eau de Cologne', tio estas 'akvo el Kolonjo' aŭ, pli simple dirante, odekolono. Kolonjo estas konata ankaŭ kiel urbo de karnavaloj. Oni diras, ke karnavalo ĉi tie estas kvazaŭ la kvina sezono, same kutima fenomeno kiel printempo, somero, autuno kaj vintro.

Mia ĉiĉerono kaj gastama gastiganto en Kolonjo estis prezidanto de loka E-klubo Harald Schmitz. Li laboras en la gimnazio kiel instruisto pri matematiko kaj angla lingvo. Laŭ lia peto, krom prelego por esperantistoj, mi elpaŝis ankaŭ en du klasoj de lia gimnazio. Por gelernantoj estis interese malkovri novan, nekonatan por ili, landon. Evidentiĝis, ke Harald estas ankaŭ tre lerta kuiristo, krom diversspecaj manĝaĵoj li mem bakas hejme kelkajn specojn de bongustega pano. Menciindas, ke lokaj E-veteranoj de Kolonjo sciigis min, ke en Germanio estas sufiĉe bone konata la operedo "Hochzeit in Samarkand" - "Geedziĝo en Samarkando" , verkita en 1938 de germana komponisto Eduard Künneke (1885-1953), kies filino Evelyn parolis Esperanton. Tiu ĉi fakto fariĝis ankoraŭ unu interesa kompletigo por niamuzea projekto kaj kolekto "Samarkando sur Ĉiuj Kontinentoj".

Duisburg

Ĉi tie kunfandiĝas du riveroj Rhein kaj Ruhr kaj troviĝas la plej granda en la mondo rivera haveno. La urbo aĝas pli ol 11 jarcentojn. Ĝi estas granda industria centro de Ruhra regiono. Malgraŭ tio 40 procentojn de la urbo okupas ĝiaj "verdaj pulmoj" - arbaroj, ĝardenoj kaj lagoj. Min kore salutis la prezidanto de Dujsburga E-klubo Otto Nitzsche, kiu neniam disiĝas kun sia amiko - biciklo. Li faris perbicikle jam dekojn da longdistancaj vojaĝoj tra la lando kaj Eŭropo trapasinte dekmilojn kilometrojn. Otto rakontis al mi multon interesan pri siaj vojaĝoj al Ĉinio kaj enmanigis al mi multajn esperantaĵojn por niamuzea kolekto. Kune kun klubaj aktivuloj s-ro Nitzsche invitis min konatiĝi kun la ekspozicio de la Muzeo de avangarda pentroarto Küppersmühle, kie estas eksponataj la artajoj de pluraj konataj germanaj pentristoj. Kaj mia gastiganto, ano de la klubo Heinz Muhsal el apuda urbeto Moers montris al mi ne nur lokajn vidindaĵojn, sed ankaŭ muzeon de abelbredado (Heinz samtempe estas abelisto) kaj sian riĉegan hejman kolekton de libroj kaj esperantaĵoj, kiu povus siatempe fariĝi bona bazo por fondo de Esperanto-muzeo.

Frankfurt/ Main

Tiu ĉi urbo estas financa centro de nur de Germanio, sed ankaŭ de Eŭropo, kaj samtempe la ĉefa transporta nodo de la lando. La Internacia flughaveno de Frankfurto estas la plej granda en Eŭropo laŭ la prizorgataj varoj kaj la dua laŭ kvanto de pasaĝeroj. Ĉi tie naskiĝis Goethe, kiu en sia Okcident-Orienta divano versis:

"Mieldolĉaj sekigitaj fruktoj
El Bukaro, el sunplena land'
Kaj mil teneraj verslinioj
Sur silkpaper' de Samarkand"
.

En Frankfurto en la preĝejo de Sankta Paŭlo - Paulskirche - en 1848 estis instituciigita la unua demokratie elektita germana parlamento - Nacia Asembleo, kaj nun en tiu ĉi preĝejo ĉiujare oni enmanigas la Pacpremion establitan de Borsa unuiĝo de germanaj librovendistoj.

Kun la centra parto de la urbo min konatigis prezidantino de loka Esperantista societo Katarina Eckstädt. Ŝi montris al mi la freŝan numeron de la kluba gazeto "Esperanto-Informilo", en kiu aperis mallonga informo titolita "Samarkando - Perlo de l'Oriento" pri mia prelego kun la foto de nia Registan-placo. Kaj mi mem gastis denove en internacia (germana-angla) familio de Dennis kaj Ann Wibrow. Estante membroj de Pasporta Servo, ili, same kiel mi, estas ankaŭ aktivuloj de Servas, la internacia hejmgastiga porpaca organizo. Ni parolis ĝis la malfrua vespero kaj frumatene mi denove devis ekveturi?

Ulm

En loka stacidomo min atendis la prizorganto de la loka E-klubo Michael Scherm, jam dum multaj jaroj li instruas en la reallernejo. S-ro Scherm ankaŭ estas bonega kuiristo, vivĝoja kaj afabla gastiganto. Post la renkontiĝo en E-klubejo, germanaj kolegoj invitis min daŭrigi nian konversacion en la itala restoracio, kie oni surtabligis menuon en Esperanto.

Urbo Ulm estas konata pro sia plej alta en la mondo katedralo. Ties alteco atingas 161,53 metrojn kaj ĝis 143-metra alteco kondukas 768 ŝtupoj... En 1879 en Ulm naskiĝis Albert Einstein. Ĉi tie estas muzeo de la elstara scienculo kaj originala, forme de mara konko, monumento al Einstein. Estas interese, ke la mondfama fizikisto, eltirinte sian langon, fiksis siajn vaste malfermitajn okulojn je ŝtono, instalita sur la apuda muro, kelkajn metrojn for. Ja en la germana 'Einstein' signifas 'unu ŝtono'. Do, kiel ni vidas, samkiel al ilia granda samurbano, al Ulmanoj ne mankas sento de humuro.

Stuttgart

Ĝi estas ĉefurbo de Baden-Württemberg kun ties belega Schwarzwald - "nigra arbaro" kaj Ŝvabaj Alpoj. Mia elpaŝo antaŭ lokaj esperantistoj okazis en la Naturamika Domo en la arbara ĉirkauaĵo de la urbo. Mi transdonis al la klubestro Martin Schäffer la eldonitajn de ni esperantlingvan gvidlibreton "Samarkando por Turistoj", uzbeklingvan E-lernolibron "Esperanto Xalqaro Tili" kaj niakluban E-insignon. Martin ankaŭ gvidas kaj animas, la tre gravan por la movado, fondaĵon "Mondo", kiu kune kun GEA kunorganizis mian prelegvojaĝon tra FRG. Samloke vicprezidanto de GEA Alois Eder donacis al nia muzeo la antaŭnelonge aperintan belan ekumenan kantokolekton "Adoru".

Bedaŭrinde, denove mankis tempo por detala konatiĝo kun la urbo, tuj post la prelego, oni veturigis min al Aalen.

Aalen

Ĉi tie mi ankaŭ gastis en la internacia familio de Edmilson Lima Serejo. Serejo mem jam delonge loĝas en Germanio, kvankam li devenas el Brazilo. Li estas agronomo, lia edzino Theresia - sociala helpistino. Ili konatiĝis dank'al Esperanto, hejme ankaŭ parolas Esperante.

Iliaj filoj Leandro kaj Moreno same parolas kelkajn lingvojn. Serejo kaj Theresia tutkore akceptis min kaj organizis por mi interesan ekskurson al malnova monaĥejo Neresheim kaj al apuda mezepoka bavaria urbo Nordingen. Lokaj esperantistoj Inge Simon kaj Jürgen Bauer konatigis min kun la historia urbocentro de Aalen kaj ankaŭ kun la Germana Esperanto-Biblioteko, unu el la plej grandaj en la mondo. Bedaŭrinde, okazis tiel, ke Karl Heinz Schaeffer, prezidanto de Esperanto-Grupo Alena (EGA), neatendite ekhavis koratakon kaj estis enhospitaligita. Kun Serejo ni vizitis lin en la hospitalo por bondeziri al li plejeble rapidan resaniĝon. Feliĉe s-ro Schaeffer skribis al mi, ke intertempe li plene resaniĝis kaj nun bone fartas.

Pro oftaj transveturadoj mia vojaĝo estis sufiĉe laciga kaj tial Serejo kaj Inge afable proponis al mi antaŭ la elpaŝo en EGA iom refreŝiĝi en la urba termala banejo. Ŝajne, tio vere helpis…

Konstanz

La turneo dauras kaj jen mi estas en la plej suda parto de Germanio surborde de pitoreska Konstanca lago (Bodensee), plej granda en la lando. Ĉi tie miaj akompanantoj estis Robert Bogenschneider, Karin Weirich kaj Sandor Stieb, kiu gvidas lokan E-klubon kaj kune kun sia edzino Isabel Hamm varme gastigis min. Mi vizitis malgrandajn insulojn Mainau (kie troviĝas Palma Domo en kiu videblas diversaj subtropikaj plantoj kaj observeblas la magio de naskiĝo de papilioj el multaj anguletoj de la terglobo) kaj Reichenau, kie konserviĝis fruromanaj freskoj kaj antikvaj monaĥejoj. Estas interese, ke en la centro de Konstanz troviĝas ŝtatlima punkto - tio estas la limo kun svisa urbo Kreuzlingen.

Notindas, ke Karin Weirich kaj Robert Bogenschneider - ellaboris specialan Interretan-portalon http://www.aliaflanko.de/ pri la urboj de la mondo en Esperanto kaj ili proponis al mi prepari materialojn pri Samarkando, Uzbekistano kaj pri nia Pacmuzeo. Tiu ĉi projekto jam estas realigita kaj nun esperantistoj el diversaj landoj povas rapide ricevi interesajn por ili informojn pri nia regiono kaj ties vidindaĵoj en la internacia lingvo:

http://www.aliaflanko.de/urbo/samarkand/samarkand.html
http://www.aliaflanko.de/urbo/samarkand/muzeo.html

Michelstadt

Ĝi estas malgranda urbeto ne malproksime de Darmstadt. Lokan klubon ĉi tie prizorgas Andreas Emmerich, prezidanto de GEA. Profesie li estras la specialan privatan lernejon, kies lokalon li disponigas por la klubaj kunvenoj. Ĉi-foje mian prelegon ĉeestis ankaŭ kelkaj neesperantistoj, kiuj legis pri tio en lokaj gazetoj. Andreas tre bone interpretis mian prelegon en la germanan. Lia edzino Elena estas ukrainino, profesia lingvisto, ŝi ekskursigis min al ĉefaj lokaj vidindaĵoj, inkluzive Etnografian muzeon de malnovaj ludiloj kaj la Muzeon de eburo en Erbach, kie oni eksponas belegajn artaĵojn el eburo. En la muzea metiejo loka artisto Petra Bergoint demonstris al ni naskiĝon de eta figureto de strigo el palma nukso kaj donacis ĝin al mi por memoro.

Antaŭ mia forveturo, mi interkonsentis kun s-ro Emmerich pri lanĉo, asistate de GEA kaj lokaj E-kluboj, de migranta ekspozicio de infandesegnaĵoj "Desegnas Infanoj de Samarkando". Tiu ĉi propono estis danke akceptita kaj mi transdonis al la prezidanto de GEA kolekton el 60 desegnaĵoj faritajn de 7-12-jaraj geknaboj de Samarkanda Domo-Lernejo "Mehribonlik" ("Karitato") N 10. Nuntempe instruistino Antje Reeh prizorgas tiun ĉi perEsperantan interkulturan projekton kaj espereble baldaŭ la ekspozicio stafete migros tra Germanio.

Freiburg

Krom agrabla amika konversacio kun d-rino Ursula Niesert, prezidantino de Esperanto-Asocio de Baden-Württemberg, elpaŝo en la radio, prelego en la urba E-klubo kaj postsekvinta ĝin invito al la ĉina restoracio "Esperanto", ĉi tie okazis ankoraŭ kelkaj interesaj renkontiĝoj. Antaŭ ĉio kun unu el organizantoj de la Germana-Uzbeka Scienca Societo d-ino Gabriele Keller, kiu kune kun uzbekaj kolegoj nun streĉe laboras pri la tria eldono de ŝia germanlingva libro "Fabeloj el Samarkando" kaj ankaŭ pri komuna poemkolekto de poetinoj de Germanio kaj Uzbekistano. Apero de ambaŭ libroj atendatas ĉi-jare. Kun Gabriele nian Pacmuzeon ligas daŭra amikeco kaj kunlaboro.

Poste okazis renkontiĝo kun eksa gimnazia direktoro, antaŭ nelonge emeritiĝinta, Peter Hahlbrock, kiu kune kun sia edzino pasintjare vizitis nin en Samarkando. Jam dum multaj jaroj s-ro Hahlbrock estas ano de loka Rotaria klubo, iam estis ĝia prezidanto. Tiu ĉi elita klubo unuigas eminentajn reprezentantojn de la urbo, Rotarianiĝi eblas nur laŭ persona invito, kaj historie estas tiel, ke ties membroj povas esti nur viroj. Peter invitis min partopreni kiel fakulo la kunvenon de tiu ĉi klubo, kiu kutime okazas en luksa Frajburga hotelo "Colombi". Ĉi-foje la kluba kunsido estis dediĉita al Uzbekistano kaj impresoj de s-ro Hahlbrock pri la vojaĝo al nia lando. Kiel diris al mi la prezidanto de Rotaria klubo d-ro Horst Freisler, tiu ĉi temo allogis al la kunveno multe pli rotarianoj ol kutime. Peter Hahlbrock prezentis min al la ĉeestantoj ne nur kiel direktoron de Pacmuzeo, sed ankaŭ kiel aktivan esperantiston. Dum sia interesa rakonto, Peter demonstris belajn lumbildojn, kiujn li fotis en antikvaj urboj de nia lando. Respondante la demandojn de ĉeestantoj, mi faris kurtajn komentariojn pri la problemo de savado de Arala maro.

Adiaŭante d-rino Ursula Niesert donacis al mi la interesan vidbendon kun esperantlingva intervjuo de profesoro Reinhard Selten. Li estas la unua kaj ĝis nun la sola scienculo el FRG, distingita per Nobelpremio pri ekonomiko. Jam dum multaj jaroj d-ro Selten estas esperantisto, GEA-ano kaj honora membro de UEA.

Warstein

Malgraŭ mirinde bela naturpejzaĝo, tiu ĉi urbo, verŝajne estas multe pli konata pro sia fama biero "Warsteiner", kiu ĉi tie estas produktata de la samnoma, plej granda en Germanio, privata bierfara kompanio. Ĝi estis fondita de la familio Cramer jam en 1753 kaj ĝis nun ĝi estas posedata kaj gvidata de la posteuloj de tiu ĉi familio. Oni diris al mi, ke "Warsteiner" estas unu el plej bonaj bieroj en la mondo kaj ke en Germanio ĝi estas la plej konsumata bierbrando eksportata al pli ol 70 landoj. Tial ne hazarde miaj bonkoraj gastigantoj Otto kaj Uschi Nelken proponis al mi konatiĝi kun la ĉefa fabriko de tiu ĉi kompanio en la pitoreska arbaro "Waldpark" en la suda urborando de Warstein. En la moderna trivagona buso ni ekveturas al la ekskurso. Komence la stiristo, li same estas ekskursgvidanto, rakontas pri la historio de tiu ĉi entrepreno, de kio komenciĝas biero, demonstras ĉiujn etapojn de preparado de tiu ĉi populara drinkaĵo, ekde utiligo de kristale pura akvo el lokaj akvofontoj kaj ĝis plenigo de boteloj, ties enkestigo kaj deponado. En la entrepreno ni vidas supermodernajn instalaĵojn, aŭtomatigitan maŝinaron, tre rigoran observon de teknologio, idealan purecon, kombinon de malnovaj tradicioj kaj altaj teknologioj; en la produktejo homoj tre malmultas…

Malgraŭ neĝa vetero, al Esperanto-centro, kiu hejmas en la domo de Otto kaj Uschi, por ĉeesti la vesperon pri Samarkando venis esperantistoj el kelkaj apudaj loĝlokoj. Otto Nelken estas emerita gimnazia instruisto, lia edzino Uschi direktoris la centron de sociala helpo por junaj patrinoj. Ambaŭ bone regas Esperanton. De kelkaj jaroj ili multe helpas la infanan vilaĝon "Bona Espero" en Brazilo. Ilia domo estas ĉiam malfermita al gastoj, en ilia malgranda Esperanto-centro estas ĉio necesa por instruado de la internacia lingvo kaj okazigo de eventoj: bela ornamo, bona biblioteko, oficeja aparataro, krom tio Otto bonege ludas akordeonon. Ni amikiĝis, sed kiel ĉiam rapide venis momento por adiaŭo. Min atendis la lasta punkto de mia programo: urbo Hameln, kiu estas en Malsupra Saksonio.

En la urbo de Ratkaptisto

Hameln famiĝis tutmonde dank'al la legendo pri Ratkaptisto, kiu estis tradukita en 30 lingvojn kaj estis enigita en la lernejan programon en multaj landoj. Oni rakontas, ke en 1284 en Hameln aperis stranga ĉasistaspekta homo en buntkoloraj vestoj promesinta liberigi la urbanojn de ratoj kaj musoj, kiuj inundis la urbon. La enloĝantoj konsentis kaj promesis pagi al li por tio. Ratkaptisto eligis la fluton, komencis ludi ĝin kaj baldaŭ el ĉiuj domoj elrampis ĉiuj ratoj kaj musoj kaj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Tiam daŭrigante fluti, Ratkaptisto sin direktis al la rivero Weser, kaj ĉiuj roduloj sekvis lin, sin ĵetis en la riveron kaj dronis. Liberiĝinte de ratoj kaj musoj, Hamelnanoj tamen rompis sian promeson kaj ne pagis sufiĉe al la liberiginto. Malĝojigita Ratkaptisto forlasis la urbon. Sed la 26-an de junio li denove revenis al Hameln kun la timiga vizaĝo kaj stranga ruĝa ĉapelo. Kaj tiutempe, kiam plenkreskuloj estis en preĝejo, li denove ekludis la fluton. Ĉi-foje venis ne ratoj kaj musoj, sed infanoj: knaboj kaj knabinoj ekde 4-jaraĝaj kaj pli. Tiam daurigante sian flutludon, li kondukis la infanojn al la monto, kie li malaperis kun ili. Tiutage malaperis 130 infanoj. Ĝi nun en Hameln estas Domo de Ratkaptisto kaj memortabulo pri malapero de infanoj. Hodiaŭ en multaj lokoj de la urbo eblas vidi skulptaĵojn kaj portretojn de Ratkaptisto. Estas interese, ke turisto en Hameln neniam misvojiĝos, ĉar la itineron de la ekskurso tra la urbo "Laŭ la Spuroj de Ratkaptisto" montras miloj da blankaj surtrotuaraj indikiloj forme de ratoj. Unuvorte, "rata spuro" kondukas turistojn al ĉiuj ĉefaj urbaj vidindaĵoj.

Ĉi-tiean E-klubon ŝerce nomatan "Ratkaptista Bando" prezidas Heinz-Wilhelm Sprick, flegisto laboranta en la urba hospitalo. Kune kun Lora (mia gastigantino) kaj Christiane, Heinz kondukis min "Laŭ la Spuroj de Ratkaptisto", mi eksciis multon interesan pri la historio de tiu ĉi mirinda urbo, ties belegaj konstruaĵoj de la epoko de tiel nomata "Wesera Renesanco". Kaj vespere estis planita mia elpaŝo en unu el kulturaj centroj. Ĉar oni anoncis pri tio en loka gazetaro, denove venis ankaŭ civitanoj, ne konantaj Esperanton, tamen dezirantaj sciiĝi kiom eble plej multe pri Uzbekistano kaj Samarkando. Post la prelego, kiel memordonaco mi enmanigis al ili la faritan de mi paperan gruon kiel simbolon de paco, bono, feliĉo kaj amikeco inter niaj landoj.

Anstataŭ epilogo

Finante mian rakonton, mi volus refoje danki la Germanan Esperanto-Asocion, ĈIUJN germanajn amikojn por la varma elkora akcepto kaj gastamo. Mi ankoraŭfoje konvinkiĝis en tio, ke Germanio estas interesa kaj bela lando kun varieco de naturpejzaĝoj, idiliaj malnovaj urboj kaj vilaĝoj, arkitekturaj stiloj, kulturaj tradicioj. Pri la allogo de FRG el vidpunkto de turismo elokvente atestas ankaŭ la fakto, ke ĉirkaŭ trideko da ĉi-tieaj urboj kaj aliaj objektoj estas listigitaj en la Registro de Monda Heredaĵo de UNESKO. Malgraŭ alta vivnivelo en la lando kaj grandaj socialaj atingoj, multaj tamen plendis pri la nuna krizo en la ekonomio, kaj ligitaj kun tio ekonomiaj malfacilaĵoj, kreskanta senlaboreco, altiĝintaj, post enkonduko de eŭro, prezoj; malsamaj sistemoj de edukado kaj specoj de lernejoj en diversaj federaciaj landoj. Mi volus bondeziri al ili ĉiuj pacon, feliĉon, bonfarton kaj prosperon.

Tiu ĉi vojaĝo ebligis al mi pli bone ekkoni kaj kompreni tiun ĉi landon, ties laboremajn kaj bonvolajn homojn, konatiĝi kun la evoluo de la Esperanto-movado, multflanka agado de Germana Esperanto-Asocio kaj lokaj E-kluboj, trovi ĉi tie multajn novajn amikojn kaj partnerojn, pridiskuti kun ili eblojn kaj perspektivojn de kunlaboro inter esperantistoj de niaj du landoj, kaj certe ankaŭ rakonti al niaj germanaj kolegoj pri historio kaj hodiauo de la Respubliko Uzbekistano kaj pri antikva kaj eterne juna Samarkando. Kiugrade mi sukcesis tion fari, kompreneble, juĝu ne mi. Jen kelkaj fragmentoj el freŝaj leteroj ricevitaj de mi el FRG:

"Estis tre agrabla evento kun ĉiuflanka utilo kaj edifo - viva ekzemplo ke Esperanto vivas kaj indas lerni kaj apliki la Internacian Lingvon. Korajn salutojn al Anatoli de ĉiuj klubanoj, kiuj jam spertis aŭ estonte konatiĝos kun li, sed ankaŭ al aliaj, kiuj partoprenos aliajn tiajn renkontiĝojn". - Robert Bogenschneider, Radolfzell.

"La danko venu de ni, kiuj havis tre belan neforgesotan vesperon kun vi. Al mi estis interese malkovri la historion de via lando, antaŭe tute nekonata al ni." - Monika Finnegan-Reuss, Sinntal-Altengronau.

"Ankaŭ mi denove dankas vin pro via vizito kaj via prelego. Estis vere tre interesa kaj de la aŭskultantoj mi nur aŭdis bonajn impresojn". - Heinz-Wilhelm Sprick, Hessisch Oldendorf.

"Laŭ tio, kion mi audis, ĉiuj estis ege kontentaj pri via vizito. Vi tre interese prelegis, via Esperanto estas perfekta kaj vi estas ankaŭ tre agrabla persono. (Bedaŭrinde oni ne ĉiam povas diri tion pri vizitanto.) Por estontaj rondvojaĝontoj vi estas nun kvazaŭ mezurilo, tion mi ankaŭ aŭdis jam" - D-ro Rudolf Fischer, Nordwalde

"Ankaŭ mi kaj ĉiuj Frajburganoj tre ĝojis kaj ĝuis konatiĝi kun vi. Estis tre interesa vespero kun vi kaj Gabriele, kiun ni longe memoros". - D-rino Ursula Niesert, Freiburg.

Kion mi diru, ankaŭ estonte fortiĝu nia amikeco kaj ĝis revido en Samarkando!