Wilhelm Hauff: La malvarma koro

Fabelo por infanoj, kompilita okaze de la 49-a jarkunveno de GEFA en Baiersbronn (11.-13.10.2002) far Siegfried Krüger

La rakonto pri la malriĉa lignokarbisto Peter Munk (Petro Munko) estas rigardata kiel unu el la plej belaj fabeloj de la germana poeto Wilhelm Hauff (Vilhemo Haŭfo). La rakontisto naskiĝis 1802 en la sudgermana urbo Stuttgart (Stutgarto) kaj lian plej grandan literaturan sukceson li akiris kun la libro "Lichtenstein" (1826), kiu estas unu el la unuaj historiaj romanoj aperintaj en Germanio en la 19-a jarcento. Sed veran konatecon li akiris kun siaj legendoj kaj kantoj, kiuj estiĝis popolkantoj. La poeto mortis - nur 24-jara - en la jaro 1827 en sia hejmurbo.

Lia plej konata rakonto estas la fabelo "La malvarma koro". La heroo de tiu fabelo, la malriĉa lignokarbisto Petro Munko sopiris al riĉeco kaj renomo. La "vitrovireto" (germane: Glasmännlein), nomita "trezoristo" (germane: Schatzhauser) permesas al la "dimanĉnaskita infano" tri dezirojn. Anstataŭ intelekton kaj prudenton elektas la malsaĝa Petro esti vigla dancanto, posedi ĉiam same multe da mono kiel la "Dika Esekielo" (Ezechiel), kiun la potenca arbarfantomo "Holanda Mikelo" (Holländer Michel) estis riĉeginta, kaj esti posedanto de la plej enspeziga vitrouzino en la tuta Nigra Arbaro. Sed ĉar li fariĝis regula gasto en la trinkejoj, la vitrofabriko pli kaj pli malprofitis kaj kiam la Dika Ezekielo malgajnis sian tutan monon, Petro fariĝis malriĉa kiel almozulo.

En sia malespero li petegas helpon de la Holanda Mikelo. Tiu promesas al li riĉecon sub la kondiĉo, ke li donas sian koron kaj anstataŭe ricevas enmetita ŝtonan koron.
Kun la ŝtona koro Petro iĝas malsentema por homaj emocioj, vivas senzorge kaj abunde, forpuŝas sian patrinon kaj mortigas sian junan edzinon en kolero, ĉar ŝi provizis malriĉan, maljunan viron kun manĝaĵo. Tiu, kiu estas neniu alia ol la Vitrovireto, montras al li eblecon superruzi la Holandan Mikelon por reakiri sian vivantan koron. Petro Munko rezignas pri la trezoroj kaj rekomencas la lignokarbistan metion de la prapatroj kaj konstatas: "Estas pli bone esti kontenta kun malmulto, ol posedi oron kaj havaĵojn kaj malvarman koron.

Rimarkoj:

La Holanda Mikelo estas figuro de legendo. Verŝajne antaŭ pli ol 200 jaroj vivis en la regiono iu riĉa arbohakisto. Ĉe li dungis Mikelo, kiu volis dehaki arbojn kaj flosi ilin sur la riveroj Nagoldo, Nekaro kaj Rejno ĝis Nederlando (Holando). La profito vendi arbojn estis pli granda en Holando ol en pli proksimaj regionoj. Plezuriga por li estis la flosado sur la riveroj malsupren, sed peniga la longa piedmarŝado hejmen.

La "arbaranoj" de la regiono grandparte gajnis monon per la ligno, sed ili ankaŭ estis lertaj en la produktado de vitroj kaj horloĝoj. Tipaj en la regiono ankaŭ estis la lignostakoj karbigotaj.