En Heidelberg mi perdis mian koron

Okazis en somero,
Mi estis dudekjar',
Mi kisis ruĝajn lipojn
Kun ĝoj' pri blonda har'.
La nokto estis blua,
Sur Nekar' brilis lun',
Tiam sciis mi, tiam sciis mi,
Kio fariĝis nun:

En Heidelberg mi perdis mian koron,
En milda nokto de juni';
Mi sentis flaman amon kaj adoron,
Dum min ŝi kisis kun pasi'.
Kaj kiam ni disiris antaŭ pordo,
Mi klare sciis pri la ver',
Ke mia koro kuŝas sur la bordo
De Nekar', la ravant' river'.

Kaj kiel iam floris
Ĉe Nekar' bela vin',
La jaroj preterflugis,
La sort' izolis min.
Kaj kiam vi demandas,
Pro kio sola mi,
Tiam diras mi, tiam diras mi,
Kial okazis ĝi.

En Heidelberg...

Benita Nekar-urbo,
Germana idili'.
Mi ne plu vin rekonas,
Ĉar aliiĝis vi.
Forlasis min feliĉo,
La vino kaj petol'.
Tial restas mi, tial restas mi
Dumvive sen konsol'.

En Heidelberg...

Trad. Franz Döring


Reen