"La fiŝistino de la Konstanca lago"

Teksto kaj melodio
de Franz Winkler,
elgermanigis Otto Nelken


Uschi kaj Otto Nelken

Jen estas laga fiŝistin'
agrabla tre la belulin'.
Agrabla tre la belulin'
jen estas laga fiŝistin'.
Eliras sur la lagon ŝi,
elmetas retojn ŝi en ĝi.
Jam estas fiŝo en la ret'
de la simpata knabinet'.

Radiojn sendas bela sun'
ĝis sur laga fundo nun.
La fiŝoj jam ekŝvitas tre,
ho, kara suno, vi troigu ne!

Blanka cignin'
barkon kun in'
tiras sur la blua lag'
en somera hela tag'.
Kiel agat'
glimas la boat'.
Kantoj sonas de la mont'
en vasta laga rond'.

Venas la olda ezok'
trans la ŝvaba mara lok'.
Trans la ŝvaba mara lok'
venas la olda ezok'.
Ĝi ŝatus esti en la ret'
de la belega knabinet'.
Tirfermas jam la reton ŝi,
kaj restas nun ekstere ĝi.

Nebul' leviĝas el fragmito,
dancas niksin' en laga lito.
Muzikas nun la ranoj nur,
la ondoj diras ĉion per murmur'.

Blanka cignin'
barkon kun in'
tiras sur la blua lag'
en somera hela tag'.
Kiel agat'
glimas la boat'.
Kantoj sonas de la mont'
en vasta laga rond'.

Reen