|
|
kontakto |
|
| Pri aliaflanko.de | Tekstoj | BAVELO | |
| Ĝemelaj urboj | Urboinformiloj | Foto | Kalendaro | Esperanto Konstanz | |
Naskiĝtago de la retejo aliaflanko estas la 20a de junio 2002.
Komence kreita kiel provo, ludeme kolekti iom alispecajn informojn pri Esperanto ol la "ordinarajn", do kvazaŭ rigardo al la alia flanko de la afero, aliaflanko evoluis kiel kolektejo de informoj.
Ĉefaj partoj estas fotoalbumoj de Esperanto-aranĝoj, urboinformiloj kaj la (inter)aktiva kalendaro, kiu atentigas pri pliaj eblecoj kolekti proprajn spertojn pri la vigleco de la movado.
Tamen restas averto: aliaflanko ĉefe ankaŭ estas ludejo, do ĉiuj partoj povas subite ŝanĝiĝi aŭ malaperi aŭ aspekti tute alie kiel je via lasta vizito.
Kaj laste - aliaflanko ne jam estas kompleta, verŝajne ĝi neniam estos - revenu kaj vidu, kion novan vi trovos.
|
Mi nomiĝas Robert Bogenschneider kaj loĝas en Pori (Finnlando), sed devenas apude de la Konstanca lago en plej suda Germanio, kie mi naskiĝis en la jaro 1966. |
Atentigo: Ĉiuj ligoj, kiuj kondukas for de aliaflanko al aliaj serviloj, estas zorgeme elektitaj. Por la enhavo de tiuj fremdaj paĝoj tamen nur respondecas la koncernaj retestroj, kaj ne aliaflanko.