La lando, kie oni ne mortasel: La lando, kie oni ne mortas: Fabeloj de vivo kaj morto; Fischer, '92, elgermanigis: Ro Ato Je iu tago juna viro diras: "Mi volas foriri kaj serĉi la landon, kie oni neniam mortas, ĉar tio kun la morto ne plaĉas al mi." Je unu tago li renkontas maljunulon kun longa blanka barbo, kiu ŝovas ĉaron plena de ŝtonoj. Li demandas la maljunulon: "Ĉu vi povas diri al mi, kie troviĝas la lando, kie oni neniam mortas?" "Se vi ne volas morti", diras al maljunulo, "tiam restu ĉi tie ĉe mi. Ĝis mi ne estos fininta kaj ebenigis per mia ĉaro la tutan altan monton, kiun vi tie vidas - tiel longe vi ne mortos." "Kaj kiel longe vi bezonos, por ebenigi ĝin, la monton?" "Cent jarojn mi bezonos." "Ne, ne, tiukaze tio ankaŭ ne estas la ĝusta loko por mi, mi volas iri en la landon, kie oni neniam mortas." Li salutas al la maljunulo kaj plumigras rekte laŭ sia strato. Li migras kaj migras kaj atingas arbaron, kiu estas tiel granda, ke oni ni povis vidi, kie ĝi finiĝas. Tie estas viro, kiu per sia vittranĉilo detranĉas branĉojn. La juna viro demandas lin: "Mi petas, ĉu vi povas diri al mi, kie estas la lando, kie oni neniam mortas?" "Restu ĉi tie ĉe mi. Vidu, antaŭ ol mi ne per mia vittranĉilo faligis tiun tutan arbaron - tiel longe vi ne mortus." "Kaj kiel longe daŭros, faligi ĝin?" "Daŭros ducent jarojn." "Certe. Ĉu tio ne sufiĉas al vi?" "Ne, ne, ankaŭ tio ne estas la ĝusta loko por mi, mi serĉas la landon, kie oni neniam mortas." Ili salutas kaj poste la juna viro plumigras rekte laŭ sia strato. Li migras kelkajn monatojn plu kaj finfine atingas la marbordon. Tie li vidas viron, kiu havas anason, kiu trinkas per sia beko el la maro. "Mi petas", li demandas la viron, "ĉu vi povas montri al mi la landon, kie oni neniam mortas?" "Se vi timas la mortadon, restu ĉi tie ĉe mi. Vidu, antaŭ ol mia anaso ne sekigis tiun tutan maron, tiel granda kaj tiel profunda - tiel longe vi ne mortos." "Kaj kiel longe daŭros elsekigi la maron?" "Mi taksas tricent jarojn." "Kaj poste mi devas morti?" "Certe. Ĉu tio ne sufiĉas al vi? Kiom da jaroj vi do volas vagi?" "Ne, ne, ankaŭ tio ne estas la ĝusta loko por mi, mi volas atingi la landon, kie oni neniam mortas. Kaj denove li daŭrigas sian vojaĝon kaj migras ankoraŭ kelkajn monatojn kaj je unu tago li venas al pompa palaco. Li frapas al la pordego, maljunulo malfermas ĝin kaj demandas lin: "Kion vi volas, junulo?" "Mi serĉas la landon, kie oni neniam mortas." "Brave! Mi povas bone kompreni vin. Ĉi tie estas la lando, kie oni neniam mortas. Dum vi estas ĉi tie ĉe mi, vi povas esti certa, ke vi ne mortos." "Finfine! Post tiel longdaŭra migrado mi nun trovis la lokon, kiun mi serĉis. - Sed vi, ĉu vi konsentas, ke mi restas ĉi tie ĉe vi?" "Do certe, mi tute konsentas, vi ja kompanias min." Do, la juna viro restas ĉe la maljunulo kaj tie vivas kiel sinjoro, ĉar en la palaco nenio mankas. Kaj li ne konas funebron, ĉar li certas, ke li ne mortus. Kaj tiel pasas multaj jaroj... amaso da jaroj, kaj je unu tago la juna viro diras al la maljunulo: "Je dio, mi ja estas vere gaja, ke mi estas ĉi tie ĉe vi - sed mi tamen havus emon, viziti miajn parencojn." "Kiajn parencojn vi volas viziti? Ekzistas neniu plu, ĉiuj estas mortintaj antaŭ longa tempo." "Do, kion mi diru... mi simple havas emon, revidi mian regionon, kiu scias, eble mi almenaŭ renkontos la infanojn de la infanoj de miaj parencoj." "Nu bone, se vi vere volas, tiam mi volas diri al vi, kiel vi devas fari ĝin. Iru en la stalon, kie miaj ses ĉevaloj staras, prenu la blankan ĉevalon, tio povas kuri rapide kiel la vento. Sed enmemorigu: Vi neniam deĉevaliĝu, kio ankaŭ eble povus okazi, alifoje vi tuj mortos." "Trankviliĝu, mi neniam deĉevaliĝos, mi havas troege grandan timon pro la mortado." La juna viro iras en la stalon, elprenas la blankan ĉevalon, sidigas sin sur la ĉevalon kaj estas for kiel la vento. Li atingas la regionon, kie li antaŭ multaj jaroj vidis la maljunulon kun la anaso kaj li vidas: kie la maro estis, nun estas vasta herbejo. Kaj tie, ĉe flanko, kuŝas areto da ostoj - tiuj de la maljunulo. "Ho jes", diras la juna viro, "tion mi faris bone, ke mi formigris; se mi estus restinta ĉe tiu, mi nun jam estus mortinta." Kaj li plurajdas. Li atingas la lokon, kie estis la granda arbaro - kaj tie nun ne plu staris eĉ unu arbo. "Ankaŭ se mi estis restinta ĉe tiu, mi nun estus mortinta, tute senviva." Kaj li plurajdas. Li atingas la lokon, kie estis la monto, kaj tie nun estas granda ebenaĵo. "Kaj ankaŭ ĉe tiu mi jam estus mortinta." Kaj li rajdas kaj rajdas kaj fine li atingas sian vilaĝon, sed ĝi tiom ŝanĝiĝis, ke li ne rekonas ĝin. Kaj li serĉas, kie estis sia domo, sed li ne plu trovas ĝin. Li demandas pri siaj parencoj, sed neniu konas eĉ nur la nomon. Tiam la juna viro malĝojiĝas kaj li diras: "Se estas tiel, tiam mi tuj volas reiri." Kaj denove li ekvojaĝas. Kiam li trapasas proksimume la duonan vojon, li renkontas koĉeron kun ĉaro plena de malnovaj ŝuoj, kaj la koĉero diras: "Sinjoro, vi bonvole faru komplezon al mi kaj deĉevaliĝu por momento, al mi okazis, ke rado kuris el la vetursulko kaj mi bezonus iun, kiu helpas al mi eltiri la ĉaron." "Mi devas rapidi hejmen", la juna viro diras, "mi ne povas deĉevaliĝi." "Bonvolu do esti tiel bonkora, vi vidas, ke mi estas sola ĉi tie kaj baldaŭ vesperigos..." Do, la koĉero petas kaj petegas, ĝis li sukcesas deĉevaligi lin. Apenaŭ li elpiedingas la piedojn, la koĉero kaptas lin ĉe la kolo kaj diras: "Nun vi finfine estas en mia mano. Mi estas la morto! Ĉu vi vidas la amason da rompitaj ŝuoj tie sur la ĉaro? Ĉiuj el ili mi eluzis pro vi dum la jarmiloj, dum kiuj mi persekutis vin. Sed nun ankaŭ por vi venis la fino de la forkurado, ĉar iam, pli-malpli frue, ĉiuj falas en miajn manojn." Kaj nun ankaŭ la bedaŭrinda juna viro devis morti. Verona (1912) |