Elhebreigis: Josef Ŝemer
En iu kompanio oni decidis varbi novajn laborantojn. Alvenis 200 kandidatoj, kiuj devis trapasi skriban ekzamenon.
Unu el la demandoj estis: "Vi kondukas vian aŭtomobilon en ŝtorma nokto. Vi preterpasas bushaltejon, en kiuj staras 3 personoj atendantaj aŭtobuson. La unua estas maljunulino kiu aspektas preskaŭ morta. La dua estas kuracisto, kiu foje savis vian vivon. La tria estas virino/viro pri kiu vi revis la tutan vivon.
Vi rajtas preni kun vi nur unu el ili. Kiun vi elektos? Klarigu vian respondon".
Antaŭ ol daŭrigi legi, pensu momente kiamaniere vi mem estus respondinta je tiu ĉi interesa demando?
La ekzameno estas kompreneble iu speco de "testo de personeco": ĉiu respondo kiun vi donos, lernigos ion pri via personeco. Vi certe povas malkovri kompatemon kaj elekti la maljunan sinjorinon, ĉar tiel vi eble sukcesos savi ŝian vivon. Aŭ eble indas elekti la kuraciston, kiu ja savis vian vivon kaj nun vi havas la okazon rekompenci lin.
Sed vi povos rekompenci lin ankaŭ estontece, dum vi havas la okazon trovi vian vivamat(in)on!
Malfacilas elekti, ĉu ne?
La kandidato, kiu estis poste akceptita, elektis neniun el la supraj alternativoj. Li simple skribis: "Mi donos la ŝlosilojn de la aŭto al la doktoro por ke li prenu la maljunan virinon al la malsanulejo. Mi restos tie kaj atendos la buson kun mia vir(in)o de la revoj."
Ĉu vi estas surprizitaj de lia respondo? Ne estu! La kandidato, kiu donis la specialan respondon, agis ekster la konataj limoj. Li transsaltis ilin kaj akiris la plejbonon.
La rakonto kiun vi ĵus legis pruvas denove, ke ni ĉiuj gajnos pli se ni sukcesos liberiĝi de la obstinaj limoj kiujn ni starigas al ni.
"La plej granda eltrovaĵo en la mondo estas la cerbo de infano", diris foje Thomas Edison. Li pravas.
Provu memoriĝi kia vi estis kiel bebo kaj poste kiel infano: vi estis malsamaj ol vi estas nun. Aĝaj homoj starigas limojn, barilojn, murojn.
Ebligu vin pensi "ekster la kvadrato (kadro)", identigu la precizajn limojn, kiujn vi akceptas kiam vi provas supervenki certan situacion aŭ iun ajn problemon. Serĉu la limojn, difinu ilin kaj notu ilin. Poste, fajfu je kelkaj el ili.
La limoj malhelpas plenumi agojn, kiuj kondukos al rezultoj, malfermontajn por vi la vojon. Vi surpriziĝos malkovri kiom da novaj ideoj povos maturiĝi en via cerbo se vi ebligos al ĝi okupiĝi pri la problemo sen starigo de tiuj ĉi limoj.
Sukceson!