Burkhard Straßmann: S. E. Kreto

el: DMV Mitteilungen 2/2001 - elgermanigis: Ro Ato

Strange-drola! Bonvolu nun trifoje murmuri la vorton "strange-drola"... Dankon! Tio estis kampanjo por la savo de formortanta vorto. Kaj nun bonvolu murmuri "827"... Dankon! Ankaŭ nombroj povas formorti, kiam neniu bezonas ilin. Kiam vi lastfoje bezonis la nombron 827? Do, estas tiel.

Mi persone estas strange-drola. Mi ŝlosas mian stacidom-biciklon per sekretnumera seruro. La sekretnumero estas la plej strange-drola, kiun mi konas: 827! Mucida, ranca, gras-harfasketa numero, kiun oni, apenaŭ aŭdinte, tuj denove forgesas. Ĉu ne: vi jam nun forgesis ĝin. Tio cetere estas mia truko, kiel mi retrovas forgesitajn sekretnumerojn: Mi rigardas en la gazetojn kaj novaĵfoliojn, al kiuj mi liveras artikolojn.

Dank' al Dio, ne ĉiu rajtas publikigi siajn sekretnumerojn en gazetoj kaj novaĵfolioj. Demandu foje vian konatularon, kiel oni memorigas tie sekretnumerojn. Mi promesas al vi vesperplenigan amuzon. Ĉiuj tiuj PIN-oj, TAN-oj, PUK-oj, tek-, mobiltelefon-, bicikloserur-, SZ-arkiv-, www.buch.de-sekretnumeroj ja ne plu eniras en unu kapon. Sed ĉar la temo estas netuŝebla kaj forprenita de publika parolado, nun ĉiuj fuŝe ludas per memelpensitaj sekretnumerkaŝejoj. Ili skribas la PIN-ojn en poŝkalendarojn sub "patro", kvankam tiu estas iam mortinta (kamuflita per urba telefonkodo, kompreneble). Ili maskas la numeron kiel poŝtkodo aŭ kiel naskiĝtago de iu sinjoro "S. E. Kreto". Hezituloj portas la konfirman leteron de la sekretnumero kun si en la postaĵpoŝo, ĝis panjo metas la pantalonon en la lavmaŝinon.

Tiu fuŝado nur ĝojigas la ŝekkarto-defraŭdantojn, kiuj konas ĉiujn sekretnumerkaŝejojn. Kaj en kazo de dubo mi tamen ne plu scias, ĉu mi sub "edziĝtago de onklino Charlotte" skribis la PUK, la PIN aŭ la TAN. Fine mi sidas sur Lanzaroto sen peseto.

Nature la merkato disponigas helpilofertojn. En ĉiu pli bona popola altlernejo intertempe okazas sekretnumeroj-memorigaj kursoj. Tie oni rakontas rakontojn kiel tiun: Viro iras en kegloklubon. Tamen li devas ludi per ĵetkuboj. Kiel premio li ricevas kostumon de grandeco 54.
Kegli = 9, ĵetkubo = 6 donas kune kun la kostumgrandeco la sekretnumeron 9654. Grandioze! Alia rakonto, kiu kaŝas 5-ciferan sekretnumeron, estas tio: El ovo (=0) eloviĝas kvar (=4) cignoj (memorigas al la 2). Unu havas kandelon (=1) en la beko, per kiu li bruligas tripintaĵon (nu?).
Eksterordinare, ĉu ne?

Eĉ pli eksterordinare estas produkto en formato de kreditkarto, aĉetenda kontraŭ 9,80 eŭroj, nomita "sekretokarto". Ĝi akumulas ĝis dek sekretnumerojn, kiujn oni atingas, se oni scias la sekretnumeron de la sekretkarto, kiun oni skribas kiel telefonnumero de S. E. Kreto en la notlibron. Kiu havas pli ol dek sekretnumerojn, bezonas plurajn sekretkartojn, kaj por stoki tiujn sekretnumerojn super-sekretkarton. Se la sekretnumero de la super-sekretkarto hazarde estas 5553, oni havas feliĉon: transskribita per notoj tio rezultas en facile memorebla temo de Beethoven.

Oni komprenu: la problemo estas enorma. Eĉ pli granda do estas la problemo, ke ĝuste la esence plej profunde kompetenta matematiko sin bone detenas, kiu do plej bone scias pri la senceco kaj imanenta logiko de nombrovicoj. Kelkaj motivigitaj pensuloj, kelkaj rapidaj komputiloj - kaj oni povus oferti al la homaro: kontraŭ 75 eŭroj ĉiu ricevas la individuan formulon por ĉiuj siaj sekretnumeroj! Kontraŭ kvin eŭroj pli ankaŭ enestus la konvertigo de kilovatoj al ĉevalfortoj.

Promesite: La homaro amus la matematikon!