En mia lernejo staras moderna multkapabla komputilo konektita kun eĉ pli mirinda printilo. Per tiu maŝino vi povas fari la plej belajn dokumentojn. Se la inkostoko sufiĉas la buntaj klaraj bildoj kaj la diversaj skribmanieroj vere impresas. Nu, tiu maŝino estas la ĝusta por mia celo. Mi ja planis produkti specialajn pasportojn por la junaj lernantoj de mia esperanto-grupo. La ideo estis la jena: Unue ili certe ĝojus pri la posedo de individua esperanto-pasporto, kompreneble kun bela foto. Due mi volis meti mallongajn esperantajn frazojn al la dorsoj de tiuj pasportoj. Mi jam antaŭ la komenco de tiu projekto fieris pri mia ruzeco. Mia nuna esperanto-grupo estas ja tre malgranda, sed baldaŭ mi havus multe da lernantoj, dank' al la novaj esperanto-pasportoj! La nunaj partoprenantoj de miaj libervolaj esperanto-horoj certe fanfaronus pri la nova posedaĵo. Perfekta varb-strategio, ĉu ne? Nu, pri tio mi devos raporti iam poste. La pasportoj ĝis nun ankoraŭ ne estis pretaj...
Mi fotis miajn lernantojn kaj petis ilin skribi iliajn individuajn informojn sur paperon: adreson, nomon, okulkoloron k.t.p.. Rapide la bildoj migris al la komputilo kaj senprobleme evoluis la novaj esperanto-pasportoj. Mi uzis la WORD-programon kaj post nelonga tempo ĉio estis preta. La prezentado sur la ekrano plaĉis al mi. Ek al la printado! Sed, - kial nur la tekstoj estis videblaj? Mankis la belaj bildoj sur papero! Kial? Kial la maŝinoj ne obeis? Miaj kolegoj ne povis helpi. Jam la tutan semajnon la maŝino ja fuŝas! Oni ne povas printi nek bildojn nek la leterkapon de nia lernejo. Kion fari? Multfoje mi denove instalis la dosieron por la uzado de la printilo. Strange, post la instalado la provpaĝo bone aspektas. La printilo sekve ne estas difekta! Oni ja bone vidas la multkoloran emblemon de la printil-firmao. Sed tamen, miaj pasportoj restis sen fotoj. Kiom da multekosta inko mi disipis, - ĝis mian kapon skuis preskaŭ forgesita okazintaĵo...
Antaŭ kelkaj semajnoj du lernantoj el mia 10-a klaso petis min ĉu ili rajtus uzi la komputilon en nia lernejo ĉar iliaj hejmaj maŝinoj ne bone funkciis. Jes, mi bonkore lasis ilin fari; trofidema mi estis. La tagon poste nia printilo nur produktis spegulan skribon! Nur post longa okupado mi trovis la kaŭzon. La programo WORD ofertas plurajn eblecojn por la printado de tekstoj. Kutime mi neniam ŝanĝas la alĝustigon, tial mi ankaŭ ne bezonis legi la gravajn informojn. Sed nun mi ekspertis ke nur unu eta kruco en la formularo sur la ekrano sufiĉas por ŝanĝi la tutan tekston al spegula skribo. Mia bonhumoro malrapide revenis. La junaj fiknaboj el la 10-a klaso sukcese trompis min. Neniam mi denove helpus ilin! Estus granda distanco inter ili kaj la komputilo por la tuta lernojaro!
Jes, tiu travivaĵo trapasis mian cerbon kiam mi pensadis pri la nuna problemo. Kial la sistemo ne printis la fotojn? La solvo sekvis subite. Jes, WORD ankaŭ ofertas eblecon eviti la printadon de bildoj! Denove mi trovis etan krucon kaj legis la indikon 'nevidebla grafiko'. For kun tio! Kaj nun la pasportoj kun la belaj fotoj de miaj esperanto-lernantoj estas pretaj kaj la tuta grupo ĝojas!
Mi esperas ke vi, kara leganto, ankaŭ profitas de mia raporto. Se ne, mi miras. Kial vi ne helpis min kiam mi estis malespera kaj forlasita????
Klaus Friese, 16-a novembro 2006