Katharina von Radziewsky: La ora testudo

Ĉi tiu rakonto ekzistas en pliaj lingvoj ĉe jena ligilo (http://www.lasarcyk.de/esperanto/).

Ĉiujare je la sama tempo sur malgranda insulo inter la kontinentoj la bestoj kaj la feoj el ĉiuj landoj kunvenas por okazigi grandan konferencon por interkonsiliĝi pri la aktualaj aferoj.
"Mi...", diras la serpento, kiu reprezentis etan afrikan ŝtaton (en ĉi tiu iom malklara mateno), "havas ion por deklari!", kaj ŝi sinplaĉe ĉirkaŭrigardas en la aŭskultanta amaso.
"Nuuuu?", la egipta krokodilo oscedis kaj ekpreparis unu ĝis du utilajn komentariojn por havi la eblecon poste senĝene dormi dum la resto de la kunsido.
"La problemo, kiun ni traktu je ĉi tiu tago", la serpento sen atento pri iu ĝeno siblis kaj daŭrigis sian paroladon: "estas, ke ni ne komprenas unu la alian. Nur la plej edukitaj el nia popolo scipovas paroli pli ol du lingvojn sed neniam la samajn."

La bestoj jam tre ofte lerte evitis trakti tiun ĉi demandon, ĉar estis tre malkomforte, pensi pri demandoj kies respondon neniu scias. Ili nun per forto koliziis kun tio kaj nervoze ekskrapis per la piedoj kaj ekflustris. "Kaj?", nervoze demandis la irlanda koboldo kaj turnis sian oran poton por eksidi (pro la katastrofa monda ekonomia situacio ĝi nur enhavas unu butonon). "Ni ĝis nun ĉiam venkis la problemojn, ĉu ne?"
"Tio ne estas vera!" konstatis ŝafo el la skotaj altaj landoj, kiu anstataŭis Nessie, kiu ja malvarmumiĝis. "Ni ne kapablas disvastigi gravajn novaĵojn. La koaloj en unu parto de la pluvarbaro ne scias ke brulas la alia parto. La fiŝoj mortas pro la akvomalpurigado el aliaj landoj ĉar neniu informas ilin pri iu ĵus venanta naftotajdo. Kaj ĉiujare ni devas lotumi por trovi la akceptotan konferencan lingvon. Tion vi nomas venki la problemojn?" La ŝafo blekis por fortigi siajn vortojn, ekkuŝis kaj ekmaĉis denove.

Dum momento okazis silento, kiam en iu aŭ alia kapo de eksterordinare pigraj bestoj evoluiĝis murdopensoj kontraŭ la malsperta ŝafo. Tiam subite decideme antaŭeniris la leono el Arabio: "Ni prenu mian lingvon!" Li levis la piedegon kaj demonstracie rigardis siajn ungegojn. "Ĉar mi estas la plej forta, la plej rapida kaj la plej danĝera inter ni ĉiuj. Kaj estas natura leĝo, ke venkas la plej forta. Tiam nia problemo povus esti solvata. Ĉiu lernos mian lingvon kaj ĉiu komprenos la alian!"
"Ho ne", replikis lacerto, pri kiu neniu tiel ekzakte sciis de kie ĝi venis. "Mia lingvo estos parolata. Mi estas la estaĵo kun la plej longa genealogia arbo. Krome mi devenas de la dinosaŭroj, do pro tiom da tradicio mi devas scii, kio estas bona!"

En la amaso ekaperis aplaŭda murmuro kaj la lacerto ĵetis malestiman rigardon al la leono.
"Kial ne mian?" kriis alta voĉo por supersoni la bruon, kaj kiam rinocero lasis spacon, unu kuniklo ekaperis. "Mi estas tre fertila. Kaj la lingvo de mia lando ankaŭ estos tiel!"
Unu hieno ridis, tial zebro batis ĝian buŝaĉon per hufo.
"Mi ankaŭ estas tre fertila. Do prenu mian lingvon!" singardeme proponis muŝo. "Kaj mian", krias vombato samtempe kun antilopo. "Kaj mian...", grumblis leopardo.

Baldaŭ praviĝis ke ĉiu lando preferis sian lingvon kiun la aliaj lernu, kaj neniu montris pretecon, forlasi sian propran starpunkton eĉ per nur unu paŝo favore al la najbaro.
Nun, unu testudeto, kiu eĉ ne reprezentis landon, ĉar ĝi havis loĝejon sur malgranda insulo, aŭdis la kriadon kaj ekrampis, kiel la testudoj kutime faras, malrapide al la kunveno. Tie alveninte ĝi serĉis la plej altan rokon de la ĉirkaŭaĵo kaj grimpis sur ĝi. "Silenton!" nekredebla blekego tremigis la bestojn, kaj ĉiuj rigardis, kiel tirata per ŝnuro, al la eta makulo sur la granda ŝtono. La testudeto kontente ridetis kaj gratulis sin pro sia laŭta voĉo. "Mi pensas", ĝi diris kun alta voĉo, "mi havas solvon por via problemo." Denove ridis la hieno, sed ĝi tuj ĝustatempe kaŝis sian dolorantan buŝegon per la propra piedego por eviti denovan pun-baton.

"Kial ne krei novan lingvon?" daŭrigas la testudeto sur sia roko. "Kial ne krei unu, kiu estas facile lernebla kaj facile prononcebla por ĉiuj estaĵoj en la mondo? Unu lingvo kiu ne malavantaĝas kaj ankaŭ ne avantaĝas neniun landon?"
Ĝi rigardas la sube starantajn bestojn, kiuj rigide perplekse rigardis ĝin. Ĝi esperis ke sia propono estu akceptata. "Kaj kiamaniere...", la leono komencis malrapide kaj kolere, "... ni kreu ĉi tiun lingvon?"
La testudeto faris triumfan movon kun la piedo, ĉar dum sia malrapida migrado al la kunveno ĝi ja povis profunde pripensi la aferon. "Mi tion klarigos al vi", ĝi komencis kaj paroladis dum multaj horoj, kaj ju pli ĝi paroladis kaj klarigis la lingvon, des pli da bestoj estis allogata per ĝia ideo.

"Grandioze", rimarkas la krokodilo. "Mirinde", diras la leono. "Ni rekompencu ĝin!" decidis la irlanda koboldo. "Kompreneble", konsentis la bestoj. "Sed kiel?"
"Mi faros tion!" aŭdiĝas energia voĉo el la amaso, kaj la Hollywood-feino el Usono zumis supren al la ŝtono sur kiu la testudo staris. Ŝi levis sian magian bastonon, diris kelkajn sorĉajn vortojn kaj ora pluvo verŝiĝis sur la korpo de la eta lingvo-eltrovinto, ĝis ĝi estis kovrita per oro de la kapo ĝis la piedoj.

"Nun ni ĉiam rekonos vin kiel nia plej granda helpanto kaj vi rajtas partopreni en ĉiu kunveno", deklaris la feino kaj la amaso sub ŝi aplaŭdis. "Ne dankinde, ne dankinde", la feino kliniĝis kaj reflugis al sia originala loko. La testudeto, do, supre sur sia ŝtono, ridetis per larĝa grimaso kaj opiniis, ke entute ĝi povis esti tre kontenta pri si mem.

Tiun veran okazaĵon rakontis Katharina von Radziewsky en junio 2003, kaj Klaus Friese tradukis