el: Heinrich Böll [Hajnriĥ Bel]: Gesammelte Erzählungen 2 [Kolektitaj rakontoj], Kiepenheuer& Witsch, 1981

Heinrich Böll: Okazos io

Agoforta rakonto, elgermanigis: Ro Ato

Al la plej strangaj fazoj de mia vivo certe apartenas tiu, kiun mi pasigis kiel dungito en la fabriko de Alfred Wunsiedel. Laŭ naturo mi pli inklinas al pripensado kaj nenionfarado ol al laborado, sed de tempo al tempo longdaŭraj financaj malfacilaĵoj devigas min - ĉar pripensado same malmulte enspezigas kiel nenionfarado -, akcepti tiel nomitan okupiĝon. Denove alveninta je tia malalto, mi konfidis al la servoj de la laborperadejo kaj estis kune kun sep aliaj samsortanoj sendita al la fabriko de Wunsiedel, kie ni submetiĝontis al ekzameno de kapablo.
Jam la alrigardo de la fabriko suspektemigis min: la fabriko konstruiĝis tute el vitraj brikoj, kaj mia malŝato kontraŭ helaj konstruaĵoj kaj helaj ĉambroj estas same forta kiel mia malŝato kontraŭ laboro. Pli suspektema mi iĝis, kiam al ni tuj estis servita matenmanĝo en la hela, gaje elpentrita kantino: beletaj kelnerinoj alportis ovojn, kafon kaj toastojn, en plaĉaj karafoj estis oranĝsuko; orfiŝoj premis siajn orgojlajn vizaĝojn al la fenestroj de helverdaj akvarioj. La kelnerinoj estis tiel gajaj, ke ili pro gajeco preskaŭ ŝajnis krevi. Nur forta volostreĉo - tiel ŝajnis al mi - detenis ilin de daŭra trilado. Ili estis plenigitaj per nekantitaj kantoj kiel kokinoj plenigitaj per nemetitaj ovoj. Mi tuj supozis, kion miaj samsortanoj ŝajne ne sciis: ke ankaŭ tiu matenmanĝo apartenis al la ekzameno; kaj tial mi maĉis dediĉite, per la plena konscio de homo, kiu ekzakte scias, ke li nutras sian korpon per valoraj substancoj. Mi faris ion, kion normale neniu povo de la mondo povus devigi min: mi trinkis je malplena stomako oranĝsukon, ellasis la kafon kaj ovon, la plej grandan parton de la toasto, ekstaris kaj ĉirkaŭmarŝadis agoplene en la kantino tien kaj reen.
Sekve mi estis kondukita kiel unua en la ekzamenan ĉambron, kie sur ĉarmaj tabloj kuŝis prete la demandiloj. La muroj estis tonitaj en verdo, kiu al dekoraci-fanatikuloj sorĉintus la vorton 'ravige' sur la lipojn. Neniu estis videbla, kaj tamen mi estis tiel certa esti observata, ke mi kondutis tiel, kiel agoplenulo kondutas, kiam li kredas sin neobservita: senpacience mi elŝiris mian plumon el la poŝo, malŝraŭbis ĝin, eksidis al la plej proksima tablo kaj altiris la demandilon al mi tiel, kiel kolerikuloj altiras gastejajn fakturojn al si.

Unua demando: Ĉu vi trovas ĝusta, ke la homo havas nur du brakojn, du gambojn, okulojn kaj orelojn?

Ĉi tie mi rikoltis la unuan fojon la fruktojn de mia pripensemo kaj senhezite skribis: "Eĉ kvar brakoj, gamboj, oreloj ne sufiĉus por mia agemo. La ekipo de la homo estas mizera."

Dua demando: Kiom da telefonoj vi samtempe povas servi?

Ankaŭ ĉi tie la respondo estis tiel facila kiel la solvo de unuagrada ekvacio. "Kiam estas nur sep telefonoj", mi skribis, "mi iĝas senpacienca, nur kun naŭ mi sentas min plene okupita."

Tria demando: Kion vi faras post la laborfino?

Mia respondo: "Mi ne plu konas la vorton laborfino - je mia dekkvina naskiĝtago mi forstrekis ĝin el mia vortprovizo, ĉar en la komenco estis la ago."

Mi ricevis la postenon. Vere mi eĉ per la naŭ telefonoj mi sentis min ne plene okupita. Mi vokis en la aŭskultilojn: "Agu tuj!" aŭ: "Faru ion! - Devas okazi io - Okazos io - Okazis io - Okazu io." Sed plej ofte - ĉar tio ŝajnis al mi konvena laŭ la atmosfero - mi uzis la imperativon.

Interesaj estis la tagmezaj paŭzoj, kiam ni manĝis vitaminriĉajn manĝojn en la kantino, ĉirkaŭate de silenta gajeco. Plenplenis en la fabriko de Wunsiedel je homoj, kiuj avidis rakonti siajn biografion, kiel ja agofortaj personecoj volonte faras. Ilia biografio al ili estas pli grava ol ilia vivo, oni nur bezonas puŝi butonon, kaj tuj ili vomas ĝin honore.

La anstataŭanto de Wunsiedel estis viro nomita Broschek, kiu siavice akiris famon, ĉar li kiel studento nutris sep infanojn kaj paralizitan edzinon, samtempe sukcese gvidis kvar komercajn reprezentejojn kaj tamen ene de du jaroj sukcese trapasis du ŝtatajn ekzamenojn kun laŭdo. Kiam reportistoj demandis lin: "Kiam do vi dormas, Broschek?", li respondis: "Dormi estas peko!"
La sekretariino de Wunsiedel nutris paralizitan edzon kaj kvar infanojn per trikado, samtempe doktoriĝis pri psikologio kaj hejmregiona tipografio, bredis paŝtistajn hundojn kaj famiĝis kiel barkantistino sub la nomo Vamp 7.
Wunsiedel mem estis unu de tiuj homoj, kiuj matene, apenaŭ vekiĝita, jam estas decidema agi. "Mi devas agi", ili pensas, dum ili energie laĉas la zonon de la banmantelo. "Mi devas agi", ili pensas, dum ili razas sin, kaj ili triumfante rigardas la barboharojn, kiujn ili forlavas kune kun la sapoŝaumo de la razilo: La restaĵoj de la hararo estas la unuaj viktimoj de ilia agemo. Ankaŭ la pli intimaj faroj kaŭzas kontentiĝon je tiuj homoj: akvo muĝas, papero estas forkonsumata. Okazis io. Pano estas manĝata, la ovo estas dekapigata.
La plej malgrava faro aspektis ĉe Wunsiedel kiel ago: kiel li surmetis la ĉapelon, kiel li - tremante pro energio - butonis la mantelon, la kiso, kiun li donis al sia edzino, ĉio estis ago.

Kiam li enpaŝis sian oficejon, li vokis al sia sekretariino kiel saluto:
"Devas okazi io!"
Kaj tiu gajhumore vokis "Okazos io!"
Wunsiedel poste iris de departemento al departemento, vokis sian gajan: "Devas okazi io!"
Ĉiuj respondis: "Okazos io!"
Kaj ankaŭ mi, kiam li eniris mian ĉambron, vigle vokis al li: "Okazos io!"

Ene de la unua semajno mi altigis la nombron de servataj telefonoj al dekunu, ene de la dua semajno al dektri, kaj mi ĝojis matene en la tramo eltrovi novajn imperativojn aŭ ĉasi la verbon okazi tra diversaj tempoj, generoj, konjunktivo kaj indikativo; dum du tagoj mi nur diris tiun nuran frazon, ĉar ĝi plaĉis al mi tiom: "Devintus okazi io", dum du pluaj tagoj alian: "Tio ne rajtintus okazi."

Tiel mi komencis vere senti min okupata, kiam vere okazis io. Je iu marda mateno - mi apenaŭ sidiĝis ĝuste - Wunsiedel enfalis mian ĉambron kaj vokis sian: "Devas okazi io!"
Sed io neklarigebla sur lia vizaĝo hezitigis min, gaje kaj vigle, kiel estis preskribita, respondi: "Io okazos!"
Supozeble mi hezitis tro longe, ĉar Wunsiedel, kiu alikaze malofte kriis, alkriegis min: "Respondu! Respondu, kiel estas preskribita!"
Kaj mi respondis mallaŭte kaj rezisteme kiel infano, kiun oni devigas diri: Mi estas malbona infano.
Nur per granda peno mi eligis la frazon: "Okazos io", kaj apenaŭ mi estis elparolinta ĝin, vere io okazis: Wunsiedel plumpfalis sur la plankon, falante li rulis flanken kaj oblikve kuŝis antaŭ la malferma pordo.

Mi tuj sciis, kion mi konfirmis al mi, kiam mi malrapide iris ĉirkaŭ mia tablo al la kuŝanto: ke li estis morta.
Kapskuante mi paŝis trans Wunsiedel, malrapide tra la koridoro iris al la ĉambro de Broschek kaj tie sen frapado enpaŝis.

Broschek sidis je sia skribtablo, en ambaŭ manoj havis telefonaŭskultilon, en la buŝo globkrajonon, per kiu li skribis notojn sur blokon, dum li per la nudaj piedoj funkciigis trikmaŝinon, kiu troviĝis sub la skribtablo. Tiel li kontribuas al la kompletigo de la vestaĵprovizo de sia familio.
"Okazis io", mi diris mallaŭte.
Broschek elkraĉis la globkrajonon, demetis ambaŭ aŭskultilojn, heziteme malligis siajn piedfingrojn de la trikmaŝino.
"Kio do okazis?" li demandis.
"Sinjoro Wunsiedel estas morta", mi diris.
"Ne", diris Broschek.
"Jes", mi diris, "venu!"
"Ne", diris Broschek, "tio estas neebla", sed li surmetis siajn pantoflojn kaj sekvis min tra la koridoro.
"Ne", li diris, kiam ni staris apud la kadavro de Wunsiedel, "ne, ne!"
Mi ne kontraŭdiris al li. Zorgeme mi turnis Wunsiedel je la dorso, fermis liajn okulojn kaj pripenseme rigardis lin.
Preskaŭ mi sentis tenerecon por li, kaj la unuan fojon klariĝis al mi, ke mi neniam malamis lin. Sur lia vizaĝo estis io, kio estas sur la vizaĝoj de infanoj, kiuj obstine rifuzas perdi sian kredon je la Sankta Nikolao, kvankam la argumentoj de la ludkameradoj sonas tiel konvinkaj.
"Ne", diris Broschek, "ne."
"Devas okazi io", mi mallaŭte diris al Broschek.
"Jes", diris Broschek, "devas okazi io."

Io okazis: Wunsiedel estis enterigita, kaj mi elektiĝis, porti florkronon de artefaritaj rozoj post lia ĉerko, ĉar mi ne nur estas provizita per emo al pripensado kaj nenionfarado, sed ankaŭ per figuro kaj vizaĝo, kiuj bonege konvenas al nigraj kostumoj. Okulfrape mi belege aspektis - irante kun la florkrono de artefaritaj rozoj post la ĉerko de Wunsiedel. Mi ricevis la oferton de eleganta entombiga instituto, tie dungiĝi kiel profesia funebranto.
"Vi estas la denaska funebranto", diris la estro de tiu instituto, "la garderobon vi ricevos senpage. Via vizaĝo - simple grandioza!"
Mi ĉesis la laboron ĉe Broschek per la klarigo, ke mi tie ne vere sentis min okupita, ke partoj de miaj talentoj malgraŭ la dektri telefonoj estus neuzitaj.
Tuj post mia unua profesia funebrado mi sciis: Vi apartenas ĉi tien, tio estas la loko, kiu estas destinata por vi.
Pripenseme mi staras malantaŭ la ĉerko en la funebra kapelo, kun simpla florbukedo en la mano, dum ludiĝas la Händel-a Largo, muzikpeco, kiu estas multe maltro atentata. La tombeja kafejo estas mia kutima restoracio, tie mi pasigas la tempon inter miaj profesiaj agadoj, sed kelkfoje mi ankaŭ paŝas post ĉerkoj, al kiuj mi ne estas mendata, el propra poŝo aĉetas florbukedon kaj akompanas la bonfaran oficiston, kiu iras post la ĉerko de senhejmulo.
De tempo al tempo mi ankaŭ vizitas la tombon de Wunsiedel, ĉar finfine dankiĝas al li, ke mi ektrovis mian veran profesion, profesio, por kiu pripensemo ĝuste estas dezirata kaj nenionfarado estas mia devo.
Pli poste mi rimarkis, ke mi antaŭe neniam interesiĝis pri la artiklo, kiu estis produktita en la fabriko de Wunsiedel. Eble estis sapo.