Monty Python: La norvega bluulo

Esperantigita kaj ampleksigita 1997 de rolfo kaj natalie
K = kliento, V = vendisto

Scenfoto
K:Bonan tagon, mi volas fari plendon. Há lo, ha lo, fraŭlino!
V:Kion vi celas dirante fraŭlino?
K:Pardonu, mi havas malvarmumon. Mi volas plendi.
V:Pardonon, sed ni nun havas tagmezan paŭzon.
K:Tio ja ne gravas, kara junulo. Mi volas plendi pro tiu ĉi papago,
kiun mi ekzakte antaŭ duona horo aĉetis en via hundobutiko.
V:Ho jes, norvega bluulo. Kio okazas al la besto?
K:Mi volonte diras al vi, kio al ĝi okazas. Ĝi estas morta! Tio okazas al la blululo.
V:Aĥ ne, tute ne, ĝi nur iomete ripozas.
K:Aŭskultu min, mi ja ekkonas mortan papagon, se mi vidas iun mortan kiel tiun ĉi.
V:Ĝi ja ne estas morta, ĝi dormaĉas rondon.
K:Aĥ ĉu, ĝi dormaĉas rondon?
V:Jes, ĝi certe estis dormema. Tute mirinda birdo, la norvega bluulo: belegaj plumoj.
K:Ne eku paroli pri la plumoj - tiu ĉi besto estas morta.
V:Ne, la birdo dormas.
K:Do bone, se la birdo dormas, mi vekos ĝin. -- Ha lo, Poli! Kiam vi vekiĝas, mi havas freŝe frititan fiŝbastoneton por vi, Poli, Polieto, Po-li!
V:(frapo) Ĝi moviĝas!
K:Tio tute ne veras, vi skuis la kaĝon.
V:Mi ne skuis.
K:Ja skuis. Haaa lo, Poli! Veki veki! (frap frap frap) Tempo por ellitiĝi! (frap frap frap) Hôderen füpannen füfænsgeen! (frap frap frap) -- la birdo estas morta, ĉu komprenite?
V:Ne, ĝi estas narkotita.
K:Narkotita?!
V:Vi narkotis ĝin, ĝuste kiam ĝi volis vekiĝi. Bluaj norveganoj facile narkotiĝas.
K:Tio ja estas fortega peco. Tiu ĉi papago estas garantie morta. Antaŭ duona horo mi ĝin aĉetis, kaj tiam vi diris al mi, ke ĝi nur tial ne povas moviĝi, ĉar ĝi estas tiom laca kaj elĉerpita pro la multa eksterlanda parolumado.
V:Nu ja, ĝi, ĝi ja sopiras siajn norvegajn fjordojn.
(Paŭzeto)
K:Homo! Ĝi sopiras siajn fjordojn? Kia ridinda stultaĵo!? Kaj kial la birdo plumpfalis sur la dorson kiam mi alvenis hejme?
V:Nu ja, sciu, la norvega bluulo jam laŭnature estas birdo, kiu ŝatas kuŝi sur la dorso. Tio bonas por ĝia spino.
K:Aŭskultu foje. Mi ekzakte rigardis la papagon. Kaj mi devis konstati, ke vi fiksis ĝin per najloj sur ĝian stangon -- nur tial ĝi sidis sur la stango.
V:Kompreneble, ĝi estis najle fiksita. Se mi ne estus alnajlinta ĝin, ĝi estus ŝvups veninta el la kaĝo, kaj bums al Oslo.
K:Nun aŭskultu foje. La birdo eĉ tiam ne flugus, se vi ĉasus 4000 voltojn tra ĝian bekon. Ĝi estas forrajdinta al siaj prauloj!
V:Evidente ĝi havas sopiron al sia hejmo.
K:ĜI NE HAVAS HEJMSOPIRON, ĜI ESTAS MUSE MORTA. Tio papago ne plu estas papago, ĝi kvazaŭ estas estinta. La eternaj ĉasĝardenoj ĝin akceptis kiel membron. Tio estas forpasinta plumbesto. Ĝi malfermis sian ombrelon. Ĝi estas tute rigida. Neniun iometon da vivo. Nul spiron. Ĝi ripozas en paco. Ĝi mordis en la herbon. Ĝi forgratiĝis. Ĝi transdonis la kuleron. Ĝi rigardas la rafanetojn de malsupre. Kaj se vi ne estus najlinta ĝin al la stangon, ĝi ja certe jam flarus la lekantetojn. Johou, kann dat vertelen do. Ĝi lernas nun parolumi supre ĉe la anĝeloj. Tio ĉi- estas EKS-PAPAGO.
V:Nu, tiukaze mi devas ĝin substitui.
K:Se oni volas ion atingi en tiu ĉi lando, oni damne devas paroli ĝis la muzelo viliĝas.
V:Mi pardonpetas, sinjoro, sed malfeliĉe ni ne plu havas papagojn.
K:Ja estas strange, ne plu papagojn.
V:Mi havas migran helikon.
K:Ĉu ĝi povas paroli?
V:Mi kredas ke ne.
K:Nu, tiukaze tio apenaŭ estas substituo por mia papago.
(Paŭzeto)
V:(flustre) Aŭskultu, mi neniam volis esti bestovendisto, mi ĉiam volis iĝi arbohakisto.