E. De Amicis: Por lerni la vortojn

el: Esperanta Legolibro, Itala Instituto de Esperanto, 1985

Necesas, unue, akiri la materialon de la lingvo.

Estas, antaŭ ĉio, iaj pensokutimoj, kiujn vi devas preni.

El la multegaj vortoj, kiujn ni ne scias, multajn ni legis aŭ aŭdis; sed ili ne restas en la memoro, ĉar ni ne haltigis la atenton sur ili, eĉ dum momento. Necesas do, ĉiufoje kiam falas sub nian okulon aŭ venas al nia orelo vorto ne enhavanta en nia kutima vortaro, ĝin rigardi en vizaĝo, kiel oni rigardas nekonatan personon, kiu prezentiĝas al ni, fari volagon por ĝin memori, meti sur ĝin, por tiel diri, la sigelon de nia penso. Se, legante aŭ aŭskultante, ni estus tion farintaj, mi ne diras ĉiam, sed nur unu fojon el kvin, eĉ neniam nin turnante al la plumo, ni ĉiuj havus en la memoro multajn centojn da vortoj pli ol ni posedas.

Poste: ĉiufoje kiam, parolante, mankas al ni iu vorto por montri iun aferon, ni devas noti en nia memoro tiun mankon, kaj ĝin ripari tuj kiam estas al ni eble, serĉante tiun vorton. Ĉiufoje kiam venas en niajn manojn aŭ sin prezentas al ni iu kutima aŭ nekutima objekto, ni devas demandi nin mem, ne nur, ĉu ni scius ĝin nomi al nekonanto, sed ĉu ni scius ĝin priskribi nomante ĝiajn diversajn partojn: kaj, se ni ne scias, ni devas serĉi la nomon de tiuj diversaj partoj, por nin igi kapablaj priskribi la objekton. Ĉiufoje kiam ni trovas en libro novan vorton, kies signifon ni ne komprenas, ni devas ne tuj ĝin serĉi en la vortaro, ĉar ĝi, trovata sen peno, ne restas fiksa; sed iom ĝin pripensi, klopodi ĝin kompreni mem, ĝin signi en nia menso per demanda punkto; al kiu ĝi poste restos alfiksita kiel al hoko, kiam ni scios, kion ĝi signifas, ĉar oni neniam forgesas la novajn vortojn, pri kiuj oni ludigis scivolemon, kaj kies signifon lerni al ni kostis iom da klopodo.

Sed tio ĉi ne sufiĉas. Vi, kiu estas sur la vojo de la studadoj, devas fari tiun ĉi studadon orde kaj metode.

Celu, komence, lerni la nomojn de ĉiuj objektoj, kiujn vi ĉiutage okaze vidas, tuŝas, uzas. Prenu unu el tiuj libroj, kie estas registritaj ĉiuj nomoj de la objektoj, uzataj en la domo, kun la priskribo de ĉiu objekto, kaj la nomoj de ĉiu ĝia parto. Komencu de tio, kion vi havas sur vi, kaj transiru poste al la objektoj, kiujn vi ĉiam havas en la manoj, al la mebloj de via ĉambro, al la manĝotablo, al la skribotablo, al la ornamaĵoj kaj iloj de la tuta domo, al la diversaj partoj de la domo mem. Antaŭeniru mem orde, iom post iom, ordonante al vi lerni ĉiutage difinitan kvanton da nomoj. Neniun penon al vi kostos ilin memori, ĉiam havante sub la okuloj la koncernajn objektojn, kaj por ilin memori, helpos vin ilin ripeti ofte, laŭte, klarvoĉe. Vi transiros poste de la domo al la korto, al la ĝardeno, al ĉiuj kunaĵoj de la domo, kaj poste al la diversaj partoj de la urbo, al la publikaj lokoj kaj servoj, al la plej oftaj metioj. Kaj ne konsideru kiel studadon tiun ĉi okupon: faru je ĝi amuzaĵon de via spirito. Kaj ĉiufoje kiam vi vin sentos iom maldezirema pri tio, pensu, ke ĉiu el la vortoj, kiuj daŭre stampiĝos en via memoro, milfoje ŝparos al vi, dum la daŭro de la vivo, necerton, ĝenon, honteton; ke milfoje la kono de unu vorto evitigos al vi, parolante kaj skribante, bareton, kiu rompus la kurson de via penso kaj la varmecon de via parolado; ke ĉiu vorto lernita, eĉ se ĝi ŝajnas superflua, estas kiel unu el tiuj negravaj iloj, kiujn oni bezonas preskaŭ neniam, sed kiuj unu- aŭ du-foje dum multaj jaroj estas necesaj kaj kies netrovo kaŭzas embarasegon.

Kaj poste vi vidos, ke ankaŭ ĉi tiu studado, kiu nun ŝajnas materia, donos al vi neatenditajn kontentigaĵojn. Kiam via vortprovizo jam estos konsiderinda, vi ekvidos, ke ĉiu nova vorto restos fiksita multe pli facile ol iam, ĉar en tiu aparta ekzerco mirinde fortiĝos via memoro.

Vi vidos, kiam vi povos nomi multajn objektojn kaj detalojn de objektoj, kies nomon vi antaŭe ne konis, kiom da vortturniĝoj, kiom da difinoj kaj priskriboj kaj longaĵoj vi povos flanklasi parolante, vi vidos kian novan senton de libereco kaj certeco vi havos parolante: vin ne plu priokupos senĉese la timo fali en embarason pro tre ofta objekto, kiun vi devos kaj nescios nomi, aŭ en la neceson fari esprimturnon dum la parolado por ne devi ĝin nomi. Kaj vi vidos kiom da fojoj, post laŭintenca kutimiĝo, por vi estos amuzaĵo, dum atendo en iu loko, en laborejo, en butiko, en salono, repensi en via cerbo la nomaron de ĉiuj objektoj, kiujn vi havos ĉirkaŭe: kaj kiel vi amuziĝos rimarkante la kuriozajn artifikojn, per kiuj oni klopodas, en la interparolado, kaŝi sian nesciadon de la plej necesaj vortoj, kaj iel sin komprenigi: kaj kia plezuro estos por vi multfoje tiri el embaraso tiujn, kiuj parolas, ankaŭ personojn pli grandaĝajn kaj pli klerajn ol vi, donante al ili la moneretojn por la malgrandaj elspezoj de la parolado.

Komencu do tiun ĉi studon, ne kun la senpacienco de tiu, kiu havas tujan celon, sed trankvile, malrapidete, en viaj libertemperoj, kontentiĝante per iom ĉiutage: kaj vi baldaŭ miros pri la kvanto da lingva materialo, kiun senpene, preskaŭ senkonscie, vi trovos amasiĝinta en la memoro.