el Litova Stelo 2/2004, p. 30; tradukis A. P.
| René Descartes | Por ke ĝi iru laŭ alia vojoflanko. | |
| Platono | Por ke estu pli bone. Sur alia vojoflanko estas LA VERA MONDO. | |
| Aristotelo | Transiri vojon - tio estas naturo de kokido. | |
| Karl Marx | Tio estas historie ne evitebla. | |
| Kapitano James Kirk | Por ke ĝi iru tien, kie ankoraŭ neniu kokido estis ĝis tiam. | |
| Hipokrato | Pro aktiviĝo de sekrecio de pankreata glando. | |
| Martin Luther King la pli juna | Mi flegas vizion de tia mondo, kie ĉiuj kokidoj povos libere transiri la vojon kaj ne devos klarigi sian konduton. | |
| Moseo | Dio malsupreniĝis el ĉielo kaj diris al la kokido: "Vi devas transiri la vojon". Kaj la kokido transiris. Kaj Dio vidis, ke tio estas bona. | |
| Richard M. Nixon | La kokido ne transiris la vojon. Mi ripetas: la kokido NENIAM transiris vojon. | |
| Niccolo Machiavelli | Plej grave, ke la kokido transiris la vojon. Ĉu gravas - kial? Ĝi transiris al alia vojoflanko kaj la rezulto pravigas kaŭzojn, kiaj ajn ili estus. | |
| Sigmund Freud | Tio, ke vi interesiĝas pri la fakto de kokido transirinta vojon, montras senton de seksa nesekureco kaŝantan sin profunde en via subkonscio. | |
| Bill Gates | Nia kompanio nun okupiĝas pri kreo de nova versio "Kokido Office 2004", en kiu la kokido ne nur transiros la vojon, sed ankaŭ metos ovojn, klasifikos gravajn katalogojn k.t.p. | |
| Charles Darwin | Dum evolucia natura selektado postvivis nur tiuj kokidoj, kiuj havis genetikan emon transiri al alia vojoflanko. | |
| Albert Einstein | Ĉu la kokido transiris al alia vojoflanko, ĉu la vojo moviĝis sub la kokido - ĉio dependas de tio, kion vi elektis kiel komencan punkton de via kalkulsistemo. | |
| Budho | Tia starigo de la demando neas en vi estantan principon de kokido. | |
| Tomas de Torquemada | Ĉiu kokido transirinta la vojon kaj reveninta estos kaptita kiel herezulo kaj transdonita al manoj de Sankta Inkvizicio. | |
| Galileo Galilei | Kaj tamen ĝi transiris... | |
| Ernest Hemingway | Por ke ĝi mortu. Dum pluvo... | |
| Don Rambo | Kapitano, mi denove pretergapis unu! | |
| Nia premiero | La kokido ankoraŭ ne atingis alian vojoflankon, sed nia registaro okupiĝas pri tio. | |
| Charles de Gaulle | Eble kokido transiris al alia vojoflanko, sed ĝi ankoraŭ ne atingis aŭtovojon. | |
| Wim Duisenberg | Tre baldaŭ ne nur unuopaj kokidoj, sed ankaŭ 0,176986453 de eŭrokokido iros al alia vojoflanko. | |
| Propono de IBM | Nia kompanio proponas krei tian infrastrukturon, kiu por kokidoj faru eblecon transiri la vojon. Por tio sufiĉus 5 grandaj paralelaj serviloj. Ni proponas toleremon de averio. La serviloj estos konektitaj en reto FddI. Ni instalos diskojn RAID. Estos bezonaj ĉ. 100 BB2, "netview" kaj "Visual Age" licencoj, ĉar nia infrastrukturo estas aplikita por bezonoj de vojtransirantoj. La servo por minimume 25 jaroj (prezo: 8000 USD por unu tago krom imposto de aldona valoro). | |
| Bill Clinton | Mi ĵuras je konstitucio, ke inter mi kaj la kokido estis nenio. | |
| David Hirshman | Tial, ke nenio estis farita por proponi al ĝi alian lokon de renkontiĝo. | |
| Nelson Montfort | Apud mi estas la ĉarma kokido, kiu mirakle transiris al alia flanko de ĉi tiu mirinda vojo. "Why did you cross the road?" "Cot! Cot!" - la kokido diras, ke ĝi ege fieras pri tiu heroa ago. Tio ne estis facila, sed la kokido decidas kaj... | |
| Mulder | La kokidon distance regas venintoj el kosmo. |