Jörg Borgerding: La dripendelisto

elgermanigis: Ro Ato

Kiam mi ankoraŭ estis eta knabo, kaj ĉiuj miaj ludkameradoj revis fariĝi lokomotivestro, astronaŭto aŭ generalo, al mi jam estis tute klare, kiun profesion mi iam poste praktikos:
tiun de dripendelisto.

Mi estas dripendelisto.

Same kiel mia patro, kaj lia patro antaŭe. Mia avo ne nur estis la unua dripendelisto en nia familio, li entute estis la unua homo, kiu praktikis tiun metion. Estis hazardo, kiu farigis mian avon dripendelisto. Tiel, kiel ofte en la vivo estas la koincidoj, kiuj devigas gravajn direktoŝanĝojn de la homaj vivovojoj. Difekto de la turnila mekaniko de la buterbarelo de mia praavino iniciis la komencon de la dripendelado. Praavinjo jam estis aĉetonta novan buterbarelon, ĉar la malnova ja dum pli ol dudek jaroj faris kontentigan servon. "Atendu", eble mia avo retenis sian patrinon, inspektante la permane pelendan kirlomekanikon de la barelo. Estis eta peranta mufo, kiu pro malsufiĉa flegado kaj tro malmulte da oleo estis glitita el la tiucele provizita ejo. Tiom komplika kaj preskaŭ tute neatingebla estis la pozicio, kien la mufo sin metis, ke per kutimaj iloj riparado estintus sen perspektivoj. Mia avo, junulo tiam 15-, eble 16 jaraĝa, tamen sprita kaj genia, malaperis por kelkaj horoj en la riparejo de sia patro. Oni aŭdis lin marteli kaj fajli, segi kaj blasfemi. Je la frua vespero de tiu por sia - kaj ankaŭ mia vivovojo tiel decida tago, li subite kaj eble vokante: "Jen!" kuris el la ŝedo, iris en la malvarmetan kuirejon, en kiu staris la buterbarelo, tenante en la manoj strange aspektan aparaton, el kunplektitaj dikaj dratoj, el kiuj kelkaj estis moveblaj horizontalaj, aliaj vertikalaj.

Li ĉirkaŭigis la misiĝitan mufon de la praavina buterbarelo per unu el tiuj maŝoj, decideme tiris je flanke elstaranta drata kranko, por poste bati per etdaŭra, forta frapo de la dekstra mano sur metalstangon provizitan per lignoglobo. Seka "plop" kvitancis la sukceson de lia agado. La mufo denove troviĝis je la por ĝi destinita loko, kaj la buterbarelo plue plenumis bonajn servojn dum multaj jaroj.

En la kamparo ekzistis diversa kamparana ilaro, kies fajnaj mekanikoj ofte suferis pro la krudaj laboroj, por kiuj ili estis uzitaj. Plej ofte la bravaj kamparanoj duonkore provis mem ripari tiujn difektojn, sed tio ofte malsukcesis pro manko de tempo aŭ talento. Tiam ili lasis la aparaton ie en la korto, en la ŝedo aŭ je iu fora loketo de ilia bieno kaj fordonis ĝin al detruiĝo. Kiam najbaro de miaj pragepatroj, unu el la ĵus menciitaj kamparuloj, aŭdis pri la mekanika gloragado de mia avo, li petis, ke la junulo bonvole pritraktu sian terfosadilon, kies trudlomekaniko dum la lasta vintrotrudlado difektiĝis per granda ŝtono, kiu troviĝis sub la tersurfaco. "Ĉio en postaĵo", laŭdire la kamparano diris al mia avo, kiam tiu inspektis la damaĝon. "Nenio estas neebla", sekve laŭdiris mia avo, por denove malaperi por pluraj horoj en la ŝedo de sia patro. Alia, pli fajna kaj pli komplika dripendelilo estis necesa por ĝuste redeli la disdelitajn dentradojn de la trudlomekaniko. Sekvinttage mia avĉjo aperis kun pluevoluaĵo de sia antaŭ nelonge verkita prototipo de la dripendelilo sur la korto de nia najbaro. Apenaŭ horon poste la feliĉega kamparano povis daŭrigi la tiel abrupte interrompitan vintrotrudladon: per sia malnova terfosadilo!

Tiel estis la komencoj de la dripendelado kaj la ekesto de la samnoma metio. Baldaŭ superŝutita per taskoj, mia avo forigis siajn unuajn profesiajn planojn - aktoro li komence intencis fariĝi - el la kapo. Post la abiturienta ekzameno li malfermis sian dripendeladejon. Komence de la 50aj jaroj, mia avo havis bonegan reputacion ĉilande, kaj estis ankaŭ jam pli ofte vokita en la apudajn alplandojn, li pensiuliĝis kaj transdonis la entreprenon al mia patro, al kiu li dum multaj jaroj de kuna laborado estis instruinta ĉiujn turnojn, trukojn kaj sekretojn de la dripendelado.

Mia patro uzis multajn de la diversaj dripendeliloj, kiuj estis evoluigitaj de avĉjo, sed ankaŭ kreis ĉiam denove novajn special-dripendelilojn, aparte adaptitaj por la specialaj bezonoj.

Kiam mi ankoraŭ estis eta knabo, kaj miaj ludkameradoj revis fariĝi lokomotivestro, astronaŭto aŭ generalo, al mi jam estis tute klare, kiun profesion mi iam poste praktikos:
tiun de dripendelisto.
Tiel ankaŭ okazis. Hodiaŭ mi gvidas la entreprenon, mia patro de tempo al tempo helpas min ĉe taskoj, por kiuj estas bezonataj scioj pri malnovaj, jam delonge ne plu produktitaj mekanikaj iloj. Delonge la komputilo envenis la dripendeladon. Ekzemple mia ĝis nun plej interesa, ĉar plej komplika tasko ne estintus solvebla sen memevoluita dripendel-softvaro: La milenioskuilo, urĝa kaj datoligita mendolaboro de grava germana industrientrepreno al la Fraunhofer-instituto en Munkeno, mallonge post la unua provokuro montris fortajn interkonperlentojn en la printempo-interfaco. La forigo de tiuj neregulecoj, kiuj kaŭzintus rimarkendan damaĝon al la bona reputacio de la instituto, okupis min dum pluraj tagoj kaj noktoj, preskaŭ sen dormo. Tiam estis atingite: la milenioskuilo funkciis sen perturboj.

Same kiel mia patro kaj mia avo, mi entreprenas mian metion sole. Neniuj dungitoj. Mi ne akceptas pli da taskoj ol mi povas plenumi dum superrigardebla tempo. Krome mi ne eluzas mian scion pri la dripendelado por gajni nedecan profiton. Riĉa la dripendelado faris nek mian avon, nek mian patron, kaj ankaŭ nek min. Sed feliĉa!

Domaĝe miaj filoj ne interesiĝas pri dripendelado. Tridekkvinhora semajno, jarfina bonuso kaj firmaa pensio al ili signifas pli ol la ĝojo pro nia familia metio. Sekve nia plejaĝulo gajnas sian monon kiel profesia feriisto ĉe variaj deĵorlokoj, dum la etulo volas fari profesion de sia sporta talento: Li deziras fariĝi profesia ŝvurblo-ludisto, poste eble malfermi ŝvurblo-lernejon. Mi ne plendas kontraŭ miaj filoj. Tiel la dripendelado suferos la samon kiel jam multaj aliaj metiprofesioj pasintece, ekzemple la ĉiziloforĝado, la kombilrabotado aŭ la argiloglazurado, por nur nomi tiujn.

Kune kun mi la nobla metio de la dripendelado mortos.