Jörg Borgerding: 10 kilometroj

elgermanigis: Ro Ato

Starto

Svetro, kies stato ne sufiĉus la kriteriojn de la ĉifonkolektisto.
Detranĉita ĝinzo, per kiu sin vesti rifuzus ĉiu ĉifonulo.
Paro da ŝuoj, kontraŭ kies ofertprezo kvarkapa senegala familio por kelkaj monatoj povus regali sin bone.
Komforta la svetro: leĝera kaj aera.
Komforta la pantalono: vasta en la paŝo.
Komfortaj la ŝuoj - urĝe estas anstataŭigendaj per novaj, malkomfortaj.

km 1

"Iam ni ne plu sekvos al via stultega kurado!"
Tio estas miaj aĥilaj tendenoj.
"Ĉu vi ne povas resti kun via postaĵo en la brakseĝo, suprenmeti nin kaj legi?"
Miaj genuaj artikoj.
"Nur daŭrigu tiel! Ni intertempe estas haveblaj en titana versio!"
Miaj koksaj artikoj.
Mi konas tion.
Ankoraŭ kelkcent metrojn, tiam estos paco. Pro kio do dio kreis la endorfinojn? En pratempoj ili helpis al la homoj, fuĝante pro la sabrodenta tigro daŭre plikuradi malgraŭ doloroj kaj senfortiĝo.
Hodiaŭ ne plu ekzistas sabrodentaj tigroj.
Sed limtaga premo.
Rilatostreso.
Puberecantaj idoj.
Kaj aliaj adrenalin-elpeligantaj ĉiutagaĵoj.

km 2

Tra la novkonstruita areo, kies domoj estis starigitaj sur la malnova sovaĝa rubejo. Kiel infanoj ni pasigis tie belegajn tagojn inter la rubaĵoj de la mezsesdekaj jaroj. Amasoj da boteloj, kiujn disrompi ne estis maldeca kaj ne estis rigardata kontraŭmedia. "Medio" tiam ankoraŭ ne ekzistis.
Sprajujoj, iam plenigitaj per harflegiloj aŭ insektoestermigiloj, ankoraŭ plenaj je grandioza fluorklorkarbohidrato - ankaŭ la ozontruon oni tiam trovis en neniu vortaro. Kaj kiel belege tiuj pelgasoj brulis, kiam oni sprajis ilin en malferman fajron! Kaj kiel laŭte krakis, kiam oni ĵetis tian sprajujon en fajron!
Ni infanoj tiam havis grandegan plezuron sur la rubejo.
Tiu ankoraŭ kuŝas tie, entombigita sub kelkmil kubmetroj da tero.
La infanoj, kiuj hodiaŭ ludas ĉi tie, ne fartas tiel bone. Ili devas kontentiĝi per enuaj pendolilo-glitejo-kombinaĵoj el la memkonstrua magazeno. Fosumi en dezerta, posake aĉetita, senodora kaj sengusta, naŭze blanka ludsablo. Katoj ne havas la plej malgrandan ŝancon doni al la sensprita silicio iomete da gusto - vespere la kesto estas kovrata.

Eble mi devus konsili al unu el la kompatindaj infanoj fosi truon malantaŭ la garaĝo, tie, kie panjo kaj paĉjo ne tuj rimarkas ĝin. Du, tri metrojn profunda eble. Povas esti, ke la infano trovos miraklajn trezorojn el feliĉa tempo.

km 3

Sur la subdistrikta strato trans la Aller, la rivero, en kiu ni kiel infanoj ofte naĝis. Aŭ ĉi-tie ĉe la ponto, aŭ pli malproksime kontraŭflue ĉe la vejro. Neniam iu dronis, malgraŭ la fortaj fluoj, kaj kvankam la plej multaj el ni apenaŭ povis naĝi. Plej bonokaze ni tenis nin super la akvo per "hundopadelado". Tre kuraĝaj eĉ saltis de la ponto malsupren en la riveron, kio estis ne maldanĝere, la akvo ĉi-tie ja profundas maksimume du metrojn.
Kiam ni ĉiuj estis lernintaj naĝi, ni ne plu venis ĉi-tien. Tiam devis esti la liberaeraj banejoj kun iliaj dek-metro-turoj. Krome en la liberaeraj banejoj estis troveblaj pli da knabinoj ol ĉi tie, sub la mucida ponto.

km 4

Mallonge antaŭ Osterloh: Mi fartas bone. Nenio plu doloras.
Spirado, movo de brakoj kaj gamboj estas unuo. Softe fluetas la ŝvito.
Neatendite mi vidas ŝin: Ŝi kuras en mian direkton, kiel tiom ofte je tiu horo. Mi rimarkas, kiel miaj paŝoj iĝas pli longaj, pli atletikaj. Kiel miaj ŝultroj leviĝas. Kiel eta rideto trudas sin en mian ŝvitinunditan vizaĝon. Ŝi denove kunnodis siajn longajn, ruĝajn harojn je harplektaĵo. Sub ŝia ŝvite malseka T-ĉemizo klare videblas ŝiaj mamoj, kiuj ritme moviĝas - spite al la supozeble sufiĉe portiva mamzono - laŭ la takto de ŝiaj paŝoj supren kaj suben.
Ŝiaj fortaj, muskolaj gamboj estas (ne kutime por ruĝharulino) same sunbruligitaj kiel ŝiaj brakoj kaj vizaĝo.
Ankaŭ ŝi ridetas al mi, kiam ni estas pli proksime unu al la alia.
Ŝi malrapidigas sian paŝon.
Mi same.
Ni staras vidalvide, spiregante, ŝvitante.
Ŝi odoras malgraŭ forta ŝvitfluo dece je All-about-Eve.
Mi esperas, ke mia senodorigilo, aplikita je la mateno, ankoraŭ ne malvenkis.
Ŝi karesas mian stoplan kaphararon.
Mi ĉirkaubrakas ŝian kokson.
Ni kisas nin.
Pasie.

Kurantofantazioj.

Dum la preterkurado la fingropintoj de mia maldekstra kaj de ŝia dekstra manoj tuŝas sin formante la kurantosaluton, kiel ĉiam.
Nenio plu.

km 5

Sur la vejroponto trans la Aller. Ankaŭ ĉi-tie, en la proksimo de la vejro, kie la rivero ĉiam estas kirlita kaj malpure bruna, ni infanoj volonte banis; ĉe malprofunda loko, cent metrojn laŭ la rivero, tie, kie la rivero dividiĝas en naturan, nun mortan riverfluon, kaj sian artefaritan, pro la inundaj danĝeroj rektigitan ĉeffluon.
Volker, bona gimnasto, estis la sola inter ni, kiu povis fari veran manstaron, kaj tion eĉ en la akvo. Aspektis komike: La supra parto de lia korpo supren de la umbiliko (tio pli ĝuste estas: malsupren - li ja staris renversite) sub la akvo. Lia malsupra korpoparto supren de la umbiliko super la akvo. Lia vosto sekvis la leĝojn de la pezoforto.

km 6

La plej bela parto de la vojo: trans la herbejo, sur eta firma pado laŭ Aller. La softe tordita rubando de la rivero, engravurita en la herbejojn. La rivero meandras. Jarcentaĝaj salikoj randas la bordon. Sovaĝaj cignoj glitas majeste sur la akvo. Pli kaj pli ofte mi vidas cikoniojn, kiuj serĉas nutraĵon sur la herbejoj. Eĉ alcionojn mi vidis foje. Talpajn teramasetojn mi devas atenti: watch your step!

km 7

Ĉe la pilkludejo de Bockelskamp.
Hundotenistoj.
Ne: Ili ne tenas la hundojn, ili lasas kuri ilin libere.
Hundoposedantoj, sinjorinjoj kaj sinjorĉjoj.
Ne, tio ne estas hundo, kio rekte kuras al mi:
tio estas vertago.
"Mi tretas!" mi alvokas la iom aĝan geedzparon, kiel ĉiam, kiam mi vidas hundon aŭ hundsimilan vivaĵon kuri en mian direkton.
"Li ne faras ion, li nur volas ludi!" la du maljunuloj vokas al mi, kiel ĉiuj hundoposedantoj, kies hundaĉoj je la alrigardo de kuranto freneziĝas pro ĝojo.
Kiam la hundaĉo ekscitite bojante finis sian unuan rondon ĉirkaŭ miaj piedoj, mi verigas mian minacon.
Jelpante la bojaĉanto forigas sin en la direkton de siaj homoj.
Dum mi plikuras, mi aŭdas la du insulti:
"Impertinentaĵo!"
"Bestoturmentado!"
Kaj ankoraŭ ion de 'voki la policon', 'espereble stumbli kaj rompi la nukon'.
Denove mi memoras tiun frazon de la granda W. C. Fields, laŭ kiu viro, kiu malamas etajn infanojn kaj hundojn, ne plene povas esti malbona.

km 8

En la sablecan, historian poŝtvojon, laŭlonge de la ĉesigita relvojo. 1932 estis muntitaj la ŝpaloj kaj trakoj, kiel rakontas la enpregitaj jarstampoj de la rustitaj ŝpaloj. Kelkiujn pfenigojn kaj groŝojn ni infanoj tiam platigis per la ĉiutage kvarfoje veturanta relbuso. Okaze ankaŭ pretervenis vaporlokomotivoj. Feliĉa tiu, kiu ĉeestis ĝustatempe je la ĝusta loko - vaporlokomotivo: vera, fumanta, kraĉospiranta, vaporon eliganta vaporlokomotivo!

Nokte la poŝtvojo, kiu iras paralele al la reloj inter herbejoj kaj arbaro, estis ŝatata renkontejo por geamantoj. Kelkiujn Fiat 500, Käfer 1200Renault-4 ni knaboj malfruvespere vidis sur la malgrandaj vojoj, kiuj kondukis de la poŝtvojo en la arbaron: troviĝante en forta moviĝo. La silentaj atestantoj de pasiaj ĉirkaŭbrakumadoj en la malvastaj etveturiloj ni trovis je la sekvonta tago: forĵetitaj skatoloj de kondomoj, Fromms, R3, Blausiegel, "Parizanoj" (ĉiam blankaj, evidente buntaj ankoraŭ ne ekzistis), paperaj Tempo-poŝtukoj. En nia prapubereca petolemo ni havis grandegan ĝojon per tio, aŭskulti la geamantajn parojn en la mallumo, kaj alĵeti iliajn aŭtojn el sekura kaŝejo per branĉetoj aŭ abiokonusoj. Ni infanece ĝojis, kiam post du, tri trafoj la motoro estis startigita, la lumo estis enŝaltita, kaj la de ni perturbata paro forveturis por serĉi alian lokon.
Malmultajn jarojn poste ni ankaŭ havis Käfer"Döschewo". Kaj amikinon.

km 9

Preter la eksa gravelejo.
Nun ĉi tie etendiĝas pilkludeje granda sablodezerto, nur rare verdigita de malaltaj kreskaĵoj. Ĉiujare ĉi tie okazas la Altencell-a paskofajro - nenio plu.
Mi ne scias, por kio estis bezonata la sablo, kiun oni tiam forprenis de ĉi tie. Per tio ekestis granda kavaĵo, eble kvin metrojn profunda. Rapide ĝi pleniĝis per klara grundakvo - ĝojo, vera ĝojo por ni!
La plej proksima liberaera banejo estis tre malproksime, kaj la eniro kostis 50 pfenigojn, kiu ja havis ilin?
Kelkajn belajn somerojn ni pasigis plejparte en tiu klara, malvarma akvo. Ankaŭ, kiam ni ankoraŭ ne povis naĝi. Ni alkroĉis al plenblovitaj pneŭoj kaj aermatracoj, du, tri metrojn profunda la akvo sub ni. Kaj ĉiam ni timis la hirudojn, kelkaj firmsuĉis sin al ventro aŭ dorso.
Matene tienveturita. Kiam krepuskis: denove hejmen.
Tagmeze ĉiam laŭvice unu el ni infanoj ekveturis kaj de hejme prenis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Lardpanojn, panojn kun hepatkolbaso, pomojn, lakton, memfaritajn fruktosukojn.
Dum la jaroj la akvo ĉiam iĝis pli obskura, muka, fetora. Je iu varma somermateno ni trovis la kadavron de grandega hundo en la akvo. Ekde tiu tago ni neniam plu banis en la akvo. Mallonge poste la gravelejo estis plenigita per konstrurubaĵoj kaj kovrita per sablo.

km 10 - Celo

La svetro malsekega.
Iomete senspira, sed krom la tireto en la dekstra aĥila tendeno, mi fartas bone.
Tuj malantaŭ la garaĝon, tien, kie staras la vestsekigilo.
Demetante la ŝuojn, ŝtrumpojn, svetron, pantalonon, kalzonon.
Tiam mia scivolema, dika najbaro rigardas super la vidbarilon.
"Nu, ĉu denove kurita tra la pejzaĝo?"
"Hm!"
"Kial vi do faras tion ĉiam denove, tiun kuradaĉon?"
"Hm..."
La aferon pri la sabrodenta tigro li neniam komprenus.