La kava fenestro en la sola staranta muro gapis bluruĝa en la fruvespera suno. Polvonuboj tremis inter la krutaltaj kamentub-restaĵoj. La masonruba dezerto somnolis.
Li tenis la okulojn fermitaj. Subite iĝis eĉ pli malhela. Li konstatis, ke iu alvenis kaj nun staris antaŭ li, ombre kvieta.
- Nun ili havas min! li pensis. Tamen kiam li iom palpebrumis li vidis nure du relative malorde vestitajn krurojn. Ili staris antaŭ li iomege kurbaj tiel, kiel li povis vidi inter ili. Li riskis malgrandan rigardon supren al la krurumojn kaj konstatis maljunan viron. Li havis enmane tranĉilon kaj korbon. Kaj iom da tero sur la fingropintoj.
- Vi dormas verŝajne ĉi tie, ĉu? demandis la viro kaj rigardis la hararvepron malsupre.
Juergen palpebrumis inter la krurojn de la viro cele al la suno kaj diris: - Ne, mi ne dormas. Mi devas gvati.
La viro kapjesis. - Do tial verŝajne vi havas tiun grandan bastonon?
- Jes, respondis Juergen kuraĝe kaj li tenis forte la bastonon.
- Kion vi gvatas?
- Tion mi ne povas diri. Li tenis la manojn forte ĉirkaŭ la bastonon.
- Verŝajne monon, ĉu? La viro formetis la korbon kaj viŝis la tranĉilon ĉe la pantalonfundo tien kaj reen.
- Ne, entute ne monon, diris Juergen malestime. - ion tute alian.
- Nu, kion do?
- Mi povas nenion diri. Ion alian nur.
- Nu, nenion do. Tial nature ankaŭ mi ne diras, kion mi havas ĉi tie en la korbo. La viro perpiede puŝis la korbon kaj faldis la tranĉilon.
- Aĥ! Mi povas imagi, kio estas en la korbo, opiniis Juergen maldignema. - Kuniklofuraĝo.
- Fulmotondre, jes! diris la viro mirigita. - Vi estas junulo ja vigla! Kiomjara vi estas do?
- Oha, pensu pri tio, naŭ ja! Tial vi ja scias ankaŭ, kiom estas trioble naŭ, ne?
- Klare, diris Juergen kaj por gajni tempon, li plu diris: - Tio estas ege facila. Kaj li rigardis inter la kruroj de la viro. - Trioble naŭ, ne? li demandis ankoraŭfoje. - Dudek sep. Tion sciis mi tuj.
- Ĝuste, diris la viro. - Precize tiom da kunikloj mi havas.
Juergen faris rondan buŝon. - Dudek sep?
- Vi povas ilin vidi. Multaj estas ankoraŭ tute junaj. Ĉu vi ŝatus?
- Mi ja ne povas. Me devas ja gvati, diris Juergen necerte.
- Ĉiam? demandis la viro. - Ankaŭ nokte?
- Ankaŭ nokte. Ĉiam. Senĉese. Juergen rigardis supren la kurbajn krurojn. - Jam ekde sabato, li flustris.
- Sed ĉu vi iras do tute ne hejmen? Vi devas ja manĝi.
Juergen levis ŝtonon. Tie kuŝis duono da pano. Kaj ladskatolo.
- Vi fumas, ĉu? demandis la viro. - Ĉu vi do havas pipon?
Juergen tenis proksimen sian bastonon kaj diris timide: - Mi rolumas. Pipon mi ne ŝatas.
- Domaĝe. La viro kliniĝis por preni sian korbon. - La kuniklojn vi facile povas pririgardi. Antaŭ ĉio la junajn. Eble vi estus povinta elelekti unu. Sed vi ne povas for de tie.
- Ne, diris Juergen malfeliĉe. - Ne, ne.
La viro prenis la korbon kaj rerektigis sin. - Nu do, se vi devas resti tie. Domaĝe. Kaj li turnis sin.
- Kiu diras tion?
- Nia instruisto.
- Kaj vi nun gvatas la ratojn? demandis la viro.
- Ja ne ilin! Kaj tiam li diris tute mallaŭte: - Mian fraton; li kuŝas nome ĉi sube. Tie. Juergen montris per la bastono la disfalitajn murojn. Nian domon prenis obuso. Tuj la lumo en la kelo estis for. Kaj ankaŭ li. Ni ankoraŭ vokis. Li estis multe pli malgranda ol mi. Nur kvar. Li devas esti ankoraŭ tie. Li estas ja multe pli malgranda ol mi.
La viro desupre rigardis la hararvepron. Sed tiam li diris subite: - Nu, ĉu via instruisto ne diris do, ke ratoj nokte dormas?
- Nu, diris la viro. - Kia instruisto li ja estas, se li tion entute ne scias? Nokte eĉ ratoj ja dormas. Nokte vi povas trankvile hejmeniri. Nokte ili ĉiam dormas. Tuj kiam malhelas. Juergen faris per sia bastono etajn kavojn en al rubo.
Tiam diris la viro (kaj liaj kurbaj kruroj estis pro tio tute maltrankvilaj): - Ĉu vi scias kion? Nun mi rapide furaĝos miajn kuniklojn kaj kiam malhelos, mi venos kunpreni vin. Eble mi povas preni unu kun mi. Etulon, ĉu? Kion vi opinias?
Juergen faris etajn kavojn en la rubo. Nenio krom malgrandaj kunikloj: blankaj, grizaj, blankgrizaj. - Mi ne scias, li diris mallaŭte kaj rigardis la kurbajn krurojn. - Se ili nokte ververe dormas.
La viro forpaŝis super la murrestaĵo en la straton. - Nature, li diris de tie. - Via instruisto devus abdiki, se li eĉ tion ne scias.
Tiam stariĝis Juergen kaj demandis: - Se mi povus havi unu? Eble blankan?
- Mi provos, vokis la viro jam forirante. - Sed vi devas intertempe resti tie. Tiam mi venos kun vi hejmen, ĉu? Mi devas ja klarigi al via patro, kiel oni konstruas kuniklejon. Ĉar tion vi bezonas ja scii.
- Jes, vokis Juergen. - Mi atendos. Mi devas ja ankoraŭ gvati, ĝis kiam malhelas. Mi nepre atendos.
Kaj li vokis: - Ni havas ankaŭ tabulojn hejme. Kestotabulojn, li vokis.
Sed tion la viro jam ne aŭdis. Li iris per siaj kurbaj kruroj direkte al la suno. Ĝi jam estis ruĝa pro la vespero kaj Juergen povis vidi, kiel ĝi brilis inter la kruroj, tiom ili estis kurbaj. Kaj la korbo balanciĝis tien-ĉi-tien. Kuniklofuraĝo estis en ĝi. Verda kuniklofuraĝo, kiu estis griza de rubopolvo.