Peter Bichsel: La filino

© Traduko: Marteno Ecott

Vespere ili atendis Monikan. Ŝi laboris en la urbo, la fervojkorespondoj estas malbonaj. Ili - li kaj lia edzino - sidis ĉe la tablo kaj atendis Monikan. De kiam ŝi eklaboris en la urbo, ili manĝis ne antaŭ la sepa kaj duono. Antaŭe ili manĝis unu horon pli frue. Nun ili ĉiutage atendis tutan horon ĉe la primetita tablo, ĉe siaj lokoj, la patro supre, la patrino sur la seĝo apud la kuirejpordo, ili atendis antaŭ la vaka loko de Monika. Tiam iun tempon pli malfrue ankaŭ antaŭ vaporanta kafo, antaŭ butero, pano, marmelado. Ŝi estis kreskita pli granda ol ili, ŝi estis ankaŭ pli blonda, kaj havis la haŭton, la fajnan haŭton de onklino Maria.

"Ŝi ĉiam estis rava infano," diris la patrino, dum ili atendis.

En sia ĉambro ŝi havis diskoturnilon, kaj ŝi ofte portis diskojn kun si el la urbo, kaj ŝi sciis, kiu en ili kantis. Ŝi havis ankaŭ spegulon kaj diversajn flakonojn kaj skatoletojn, tabureton el marokeno, paketon da cigaredoj.

La patro ricevis sian salajrokoverton ankaŭ ĉe kontor-fraŭlino. Li tiam vidis la multajn stampilojn sur rako, miris pri la milda bruo de la kalkulilo, pri la blondigita hararo de la fraŭlino, ŝi diris afable "ne dankinde", kiam li dankis ŝin.

Dum tagmezo Monika restis en la urbo, ŝi manĝis etaĵon, kiel ŝi diris, en tesalono. Ŝi estis tiam fraŭlino, kiu en tesalonoj ridetante fumas cigaredojn.

Ofte ili demandis ŝin pri ĉio, kion ŝi faris en la urbo, en la kontoro. Ŝi sciis, tamen, nenion dirindan.

Tiam ili provis almenaŭ imagi al si precize, kiel en la trajno ŝi senzorgeme malfaldas sian ruĝan kovrilon kun la abonbileto kaj ĝin montras, kiel ŝi iras laŭ la perono, kiel sur la vojo ĝis la kontoro ŝi verve konversacias kun amikinoj, kiel ŝi ridetante replikas la saluton de iu sinjoro.

Kaj poste ili plurfoje dum tiu horo imagis al si, kiel ŝi hejmenvenas, kun ŝia mansaketo kaj iu modrevuo sub la brako, ŝian parfumon; ili imagis al si, kiel ŝi sidiĝas ĉe sia loko, kiel ili tiam kunmanĝos.

Baldaŭ ŝi luos por si ĉambron en la urbo, tion ili sciis; ankaŭ ke ili tiam manĝos denove je la sesa kaj duono, ke la patro post la labortago denove legos sian ĵurnalon, ke tiam ne plu estos ĉambro kun diskoturnilo, ne plu estos tuta horo de atendo. Sur la ŝranko staris vazo el blua sveda vitro, vazo el la urbo, donacosugesto el la modrevuo.

"Ŝi estas kiel via fratino," diris la edzino, "ŝi tute similas vian fratinon. ĉu vi memoras, kiel bele scipovis kanti via fratino?"
"Ankaŭ aliaj knabinoj fumas," diris la patrino.
"Jes," li diris, "tion diris ankaŭ mi."
"Ŝia amikino antaŭnelonge edziniĝis," diris la patrino.
Ankaŭ ŝi edziniĝos, li pensis, ŝi loĝos en la urbo.
Antaŭnelonge li petis al Monika: "Diru do ion france." "Jes," ripetis la patrino, "diru ion france." Ŝi sciis, tamen, nenion dirindan.

Ankaŭ stenografii ŝi scipovas, li tiam pensis. "Por ni tio estus tro malfacila," ili ofte diris unu al la alia.

Tiam la patrino starigis la kafujon sur la tablon. "Mi aŭdis la vagonaron," ŝi diris.

Svisa aŭtoro Peter Bichsel naskiĝis en 1935 en Lucerno. Li vizitadis lernejon en Soloturno kaj laboris ĝis 1968 kiel instruisto. Poste li vivis kiel sendependa verkisto kaj ĵurnalisto en Bellach [Belaĥ], Svisio.
Resaltu al la enira paĝo!