el: "Peter Bichsel: Kindergeschichten", Berlin kaj Neuwied 1969
Elgermanigis: Ro Ato
Mi volas rakonti pri maljuna viro, pri viro, kiu ne diras plu iun vorton, havas lacan vizaĝon,
estas tro laca por ridi kaj tro laca por koleri.
Li loĝas en malgranda urbo, je la fino de la strato aŭ proksime de la kruciĝo.
Preskaŭ ne indas priskribi lin, apenaŭ io distingas lin de aliaj.
Li portas grizan ĉapelon, grizajn pantalonojn, grizan palton kaj vintre la longan grizan mantelon,
kaj li havas maldikan kolon, kies haŭto estas seka kaj sulka, la blankaj kolumoj
estas multe tro larĝaj por li. En la plej supra etaĝo de la domo li havas sian ĉambron,
eble li estis edziĝinta kaj havis du infanojn, eble li pli frue loĝis en alia urbo.
Certe li iam estis infano, sed tio estis en tempo, kiam la infanoj estis vestitaj kiel plenkreskuloj.
Oni vidas ilin tiel en la fotoalbumo de la avino. En lia ĉambro estas du seĝoj, tablo, tapiŝo,
lito kaj ŝranko. Sur malgranda tablo staras vekilo, apude kuŝas malnovaj gazetoj kaj la fotoalbumo,
sur la muro pendas spegulo kaj bildo.
La maljuna viro matene promenis kaj posttagmeze promenis, parolis kelkajn vortojn kun sia najbaro, kaj vespere li sidis apud sia tablo.
Tio neniam ŝanĝiĝis, ankaŭ dimanĉe estis tiel. Kaj kiam la maljuna viro sidis apud la tablo, li aŭdis la vekilon tiki, ĉiam la vekilon tiki.
Tiam foje estis aparta tago, tago kun suno, ne tro varma, ne tro malvarma, kun birdopepado, kun afablaj homoj, kun infanoj, kiuj ludis - kaj la aparta estis, ke tio ĉio subite plaĉis al la maljuna viro.
Li ridetis.
"Nun ĉio ŝanĝiĝos", li pensis. Li malfermis la plej supran butonon de la ĉemizo, prenis la ĉapelon en la manon, akcelis sian paŝon, dum irado eĉ pendolis en la genuoj kaj ĝojis. Li venis en sian straton, kapklinis al la infanoj, iris antaŭ sia domo, suprengrimpis la ŝtuparon, prenis la ŝlosilojn el la poŝo kaj malfermis sian ĉambron.
Sed en la ĉambro estis ĉio sama, unu tablo, du seĝoj, unu lito. Kaj kiam li sidiĝis, li denove aŭdis la tikadon, kaj ĉiu ĝojo perdiĝis, ĉar nenio ŝanĝiĝis. Kaj grandega kolero venis al la viro. Li vidis sian vizaĝon ruĝiĝi en la spegulo, vidis, kiel li kuntiris siajn brovojn, tiam li konvulse pugnigis siajn manojn, levis ilin kaj frapis ilin sur la tabloplaton, komence nur unu frapon, poste alian, kaj jam li komencis drumadi sur la tablo kaj krome ĉiam denove kriadis:
"Io devas ŝanĝiĝi."
Kaj li ne plu aŭdis la vekilon. Tiam liaj manoj komencis dolori, lia voĉo paŭzis, tiam li denove aŭdis la vekilon, kaj nenio ŝanĝiĝis.
"Ĉiam la sama tablo", diris la viro, "la samaj seĝoj, la lito, la bildo. Kaj al la tablo mi diras tablo, al la bildo mi diras bildo, la lito nomiĝas lito, kaj la seĝon oni nomas seĝo. Kial do entute?" La francoj diras al la lito "li", al la tablo "tabl", nomas la bildon "tablo" kaj la seĝon "ŝez", kaj ili komprenas unu la alian. Kaj la ĉinoj sin komprenas same. "Kial la lito ne nomiĝas bildo", pensis la viro kaj ridetis, tiam li ridis, ridegis, ĝis la najbaroj frapis al la muro kaj vokis "silenton".
"Nun ĉio ŝanĝiĝas", li vokis, kaj ekde tiam li diris al la lito "bildo".
"Mi estas laca, mi volas en la bildon", li diris, kaj matene li ofte restis kuŝante en la lito kaj pripensis, kiel li nomu la seĝon, kaj li nomis la seĝon "vekilo". De tempo al tempo li jam sonĝis en la nova lingvo, kaj tiam li tradukis la kantojn el sia lerneja tempo en sian lingvon, kaj li mallaŭte kantetis ilin.
Li do ekstaris, surmetis vestaĵojn, sidiĝis sur la vekilo kaj apogis la brakojn sur la tablon. Sed la tablo nun ne plu nomiĝis tablo, ĝi nomiĝis nun tapiŝo. Je la mateno do la viro forlasis la bildon, surmetis vestaĵojn kaj sidiĝis al la tapiŝo sur la vekilon kaj pripensis, kiel li nomu kion.
Al sia lito li diris bildo.
Al sia tablo li diris tapiŝo.
Al sia seĝo li diris vekilo.
Al sia gazeto li diris lito.
Al sia spegulo li diris seĝo.
Al sia vekilo li diris fotoalbumo.
Al sia ŝranko li diris gazeto.
Al sia tapiŝo li diris ŝranko.
Al sia bildo li diris tablo.
Kaj al sia fotoalbumo li diris spegulo.
Do:
Je la mateno la maljuna viro longe restis kuŝante en la lito, je la naŭa sonoris la fotoalbumo, la viro ellitiĝis kaj metis sin sur la ŝrankon, por ke li ne frostetu je siaj piedoj, tiam li prenis siajn vestaĵojn el la gazeto, vestigis sin, rigardis en la seĝon sur la muro, sidiĝis sur la vekilo al la tapiŝo kaj trafoliumis la spegulon, ĝis li trovis la tablon de lia patrino.
La maljuna viro opiniis tion gaja, kaj li ekzercis dum la tuta tago kaj memorigis la novajn vortojn. Nun ĉio alinomiĝis: Li ne plu estis viro, sed piedo, kaj la piedo estis mateno kaj la mateno viro.
Nun vi mem povas daŭrigi la rakonton. Kaj tiam vi povas, same kiel la viro faris, ankaŭ interŝanĝi la aliajn vortojn:
Sonori nomiĝas meti,
frosteti nomiĝas rigardi,
kuŝi nomiĝas sonori,
stari nomiĝas frosteti,
meti nomiĝas foliumi.
Pro tio nun ĉio nomiĝas: Je la viro restis la maljuna piedo longe kuŝante en la bildo, je la naŭa metis la fotoalbumo, la piedo ekfrostetis kaj foliumiĝis el la ŝranko, por ke li ne rigardis al la matenoj.
La maljuna viro aĉetis bluajn lernejokajerojn kaj plenskribis ilin kun la novaj vortoj, kaj li plene devis okupi sin per tio, kaj oni vidis lin nur ankoraŭ malofte sur la strato.
Tiam li lernis por ĉiuj aĵoj la novajn nomojn kaj forgesis pli kaj pli la ĝustajn. Li nun havis novan lingvon, kiu apartenis al li sole.
Sed baldaŭ iĝis malfacile al li ankaŭ la tradukado, li preskaŭ estis forgesinta sian malnovan lingvon, kaj li devis serĉi la ĝustajn vortojn en siaj bluaj kajeroj. Kaj li timis paroli kun la homoj. Li devis longe pripensi, kiel la homoj nomis la aĵojn.
Al sia bildo la homoj diras lito.
Al sia tapiŝo la homoj diras tablo.
Al sia vekilo la homoj diras seŝo.
Al sia lito la homoj diras gazeto.
Al sia seĝo la homoj diras spegulo.
Al sia fotoalbumo la homoj diras vekilo.
Al sia gazeto la homoj diras ŝranko.
Al sia ŝranko la homoj diras tapiŝo.
Al sia spegulo la homoj diras fotoalbumo.
Al sia tablo la homoj diras bildo.
Kaj fine okazis, ke la viro devis ridi, kiam li aŭdis la homojn paroli.
Li devis ridi aŭdante kiel iu diris: "Ĉu vi morgaŭ ankaŭ iros al la futbalmatĉo?" Aŭ kiam iu diris: "Nun jam pluvas dum du monatoj." Aŭ kiam iu diris "Mi havas onklon en Usono."
Li devis ridi, ĉar li ĉion ne plu komprenis.
Sed gaja rakonto tio ne estas. Ĝi komencis malgaje kaj finas malgaje. La maljuna viro en la griza mantelo ne plu povis kompreni la homojn, tio ne tro gravis.
Multe pli gravis, ke ili ne plu povis kompreni lin. Kaj tial li diris nenion plu.
Li silentis, nur parolis kun si mem, eĉ ne plu salutis.