Iam venis el Ŝvabio abato, kiu kun sia eskorto deziris tranokti en la kastelo Hohenkrähen. Post kiam Popeleo afable bonvenigis lin, oni laŭ malnova Germana kutimo senbride festenis kaj drinkadis, kaj la hanapoj vigle cirkulis. Spritaĵoj kaj ŝercoj ŝprucis kaj spicis la ĝuon, ĝis subite la vingaja humoro ŝanĝiĝis al disputo kaj kverelo. Responde al kruda ŝerco la korpulenta abato replikis al sia gastiganto Popolius, ke tiu ja ne fanfaronu pri sia forto, ĉar li reale forte similas al magraĉa ostulo kaj povas esti tirata senpene tra trueto de kudrilo. Furioza pro tiu insulto Popolius abrupte ekstaris de la diboĉa rondo, vokis siajn servistojn kaj ordonis al ili, ĵeti la impertinentan frokulon en la plej profundan ublieton de la fortikaĵo kaj restigi lin tie kun nur akvo kaj pano tiom longe, ĝis ankaŭ li estos tiom magraĉa, ke oni povos tiri lin tra trueto de kudrilo.
Popeleo plenumis sian promeson. La abato estis liberigita ne antaŭ ol lia tuta graso forfandiĝis kaj li estis tiom maldika kaj malgrasa kiel sia torturanto. Tuj poste li rapidis kiel rabia al sia monaĥejo kaj ŝaŭmanta pro furiozo planadis venĝon. Finfine en la granda biblioteko de la abatejo li trovis malnovan libron pri sorĉarto, per kiu li malbenis sian gastiginton tiamaniere, ke tiu baldaŭ poste rompis al si la nukon. Ekde tiam la koboldo Popeleo maltrankviligas tiun regionon per fantomado kaj petolado.
En Engen oni ankaŭ rakontis, ke Popeleo estis reale grafo de Hohentvilo kaj havis amuzkastelon kiel sur la monto Hohenkrähen, tiel ankaŭ sur la monto Hobergo. Por akiri la heredaĵon de sia frato, li inside pafmortigis tiun per sago. Kiam oni postulis responson de li pri tiu murdo, li purigis sin per falsa ĵuro, malkonfesis ĉion kaj ĵuris eĉ, ke li pretas fantomi, se li diris ian malveron. Pro tio li ĝis la hodiaŭa tago devas fantomadi.
Popeleo vigliĝis precipe kiam milito minacis. Li eĉ partoprenis en ĉiuj kampanjoj de Napoleono ĝis 1813. En tiu jaro li revenis hejmen dirante, ke li nun ne plu kunmilitas, ĉar la Napoleona armeo baldaŭ malvenkos. Nur en 1848, mallonge antaŭ eksplodo de la tumultoj, Popeleo denove vidiĝis en ĉaro tirata de kvar nigraj ĉevaloj.