tradukis Volframo Distel'
Je la tago antaŭ Kristnasko la tri plej malgrandaj steloj paŝis el la laktvojo en la ĉielan oficejon kaj petis, ke ili rajtu iri dum Kristnasko al la homoj.
"Kion vi do volas sur la tero?" demandis ilin la maljuna arĥistelestro mirigite.
"Ni volas porti al la homoj kelkan lumon kaj varmon", respondis la steloj.
"Ĉu vi ne donacas al ili sufiĉan lumon dum la tuta jaro?"
"Sed estas nun Kristnasko, sinjoro arĥistelestro", petis la steloj.
"Nu bone, iru al la homoj, sed ne donacu for la tutan lumon vian, alikaze vi ne retrovos hejmen kaj devos resti sur la tero."
Tiel parolis la digna arĥistelestro. La steloj klinis la kapojn ĝoje kaj ekiris la vojon al la tero.
Ili venis en urbon, kiu estis tiel tenebra, kvazaŭ giganto estus renversinta sian ĉapon super ĝin.
Iu de la steletoj kuris de domo al domo kaj spiretis kontraŭ la vitraĵoj. Do ekflamis ĉie lumo malantaŭ ili. Eĉ la homoj ekhavis ĝojajn okulojn.
La dua steleto estis irinta en domon. Ĉie ĝi trovis nur malvarmajn stovojn kaj mortintajn fornelfajrojn, kaj la homoj en la ĉambroj frostis mizere. Do la steleto paŝis al la forneltruo kaj blove kreis helan flamon, kiu travarmigis la tutan lokon. En multaj malvarmaj ĉambroj komencis varmiĝi la stovoj kaj kraketadi la forneloj. Per tio ankaŭ la dua steleto estis eldoninta siajn donacojn kaj reiris en la ĉielon.
La tria steleto renkontis sur dezerta strato blindulon, kiu pene metadis sian
bastonon antaŭ sin, por palpi per tio la vojon. Sed li estis devojiĝinta kaj staris senhelpe en la tenebro. Li vokis je helpo kaj frapis al la muroj laŭ la strato, sed neniu loĝis en tiuj ruinoj.
Do la steleto paŝis al li kaj donacis al li kelkan de sia lumo, sed estis tro malmulte. Nur post kiam la steleto estis fordonacinta al la blindulo sian tutan lumon, komencis vivi liaj okuloj. Li nove vidis, kaj kvankam tiu estis mizera kaj malĝoja mondo, kiun li ekvidis ĉirkaŭe, li ploris helajn larmojn pro ĝojo pri tio.
Sed la malgrandan steleton apud si li ne rimarkis, ĉar tiu estis perdinta la tutan brilon sian. La steleto nun ne plu trovis la vojon hejmen. Tiel ĝi ĉiame devos resti sur la tero, kaj la homoj ĝin konsideros ŝtono kaj ĝin transpaŝos, ĉar da ŝtonoj la homoj havas sufiĉe.
Kiam la du steletoj revenis en la ĉielon, ilin demandis la arĥistelestro kolere, kie ili estis lasintaj ilian kunulon.
"Ni ĝin perdis", respondis la steloj. Do la maljuna sinjoro direktis sian teleskopon sur la teron kaj serĉis la perditan stelon. Kaj li ĝin ekvidis, sen lumo, griza kiel ŝtono, kuŝanta sur la strato.
"Ĉu mi ĝin ne avertis, ke ĝi ne donu sian tutan lumon? Nun ĝi ne rajtos veni hejmen", insultis la arĥistelestro.
"Se ni ĉiuj donos al ĝi kelkan de nia lumo, ĉu ĝi tiam ne rajtos reveni?" petis la steloj. La arĥistelestro pripensis dum daŭreto, kaj ĉar ĵus estis Kristnasko, li ne ŝatis diri neon. Li nur kapjesis. Do rapidis la du steletoj sur ventpuŝo tra la laktvojo kaj kolektis ĉie la lumalmozojn.
Estis tiom multe, ke ili ĝin ne plu povis porti. Do ili veturis en kaleŝo malsupren al la tero, porti al la estingita steleto la lumon. Kiel ĝi ĝojis, kiam ĝi denove lumineskis, kaj ĝi brilegis pli bela ol antaŭe!
Nun ĝi nove staras ĉe la ĉielo. Meze en la laktvojo. Kiu deziras, serĉu ĝin ĵus rapide antaŭ la lit-eniro.