Verda Zeb

Bonvenon je la paĝoj de
Zebastjan Kirf!

25.04.2011

Jen gravaj informoj pri aliaflanko.de

Kara vizitanto!
Vi certe esperis vidi la paĝojn de aliaflanko.de. En 2010 mi transprenis la domajnon de Robert Bogenschneider, ĉar li ne plu havis sufiĉan tempon por prizorgi la domajnon. Mi transprenis ĝin ĉar estis neniu alia, kiu ŝatus savi la domajnon kontraŭ misuzo. Tio povas okazi se oni "redonas" domajnon al la merkato. Tiam iuj entreprenoj aŭ homoj aĉetas ĝin denove (tio kostas ege malmulte) sed ne vere uzas ĝin. Ili atendas ke iu homo venas kiu vere bezonas ĝin aŭ ŝatas havi tiun domajnnomon. Kaj tiam ili ofertas ĝin kontraŭ sufiĉe alta prezo.

Bedaŭrine mi mem estas momente tiom superŝarĝita per laboro kaj aliaj aferoj, ke ankaŭ mi ne povas bone prizorgi la aferon aliaflanko.de. La problemo precipe estas, ke Robert uzis tute propran sistemon malantaŭ aliaflanko.de. Tio bezonus sufiĉe da tempo por trarigardi, plibonigi kaj plenfunkciigi. Ĉar intertempe ankaŭ la programoj en la serviloj ŝanĝis okazas nun eraroj en la paĝoj de aliaflanko.de. Mi momente ne scias, kiam mi havos tempon solvi tiujn problemlojn. Pro tio mi decidis antaŭmeti tiun informpaĝon, por ke vi sciu pri la kialoj.

Se vi nun volas rigardi kio estas ankoraŭ atingebla de aliaflanko.de, vi povas daŭrigi al la iamaj paĝoj, sed ne ĉagreniĝu pro la eraroj en ĝi!

Kaj se vi ŝatas helpi al mi, refunkciigi la paĝojn, tiam simple skribu mesaĝon al mi: uzu la adreson kirf ĉe gmx punkto de!

Kore salutas el Emden, Germanujo

Zebastjan :-)

Por kontakti min vidu ankaŭ zebastjan.tel